La „Provo de Ŝaka Vortaro“ de Oskar Stollberg (†) estis malgranda terminara projekto, kiu naskiĝis en Esperanta Ŝaka Ligo Internacia (EŜLI). Sinjoro Stollberg vivis en maljunulejo en iama GDR. Mallonge antaŭ lia morto, rekte post la falo de la Berlina Muro en 1989, li sendis al mi sian kolekton per tajpitaj folioj. En 1992 mi nove klavis ĉion laŭ la formo de la iama „Perkomputora Termino-Kolekto“ (Pekoteko) per tre simpla frua komputoro „IBM XT“ kaj „fosila“ programo „WordPerfect“. Nek la maŝino, nek la softvo ("softvaro") estas hodiaŭ ankoraŭ uzitaj. Post multaj jaroj mi tial konvertis ĝin al pdf por almenaŭ savi ĝin kaj fari ĝin havigebla.
Ĝi enhavas pli ol 150 nocioj, kio eble - kaj almenaŭ por mi - estas surprize multe. Bedaŭrinde la titolo "provo" ne estas pro troa modesteco, sed fakte ĝi estas malneto. Dum la jaro 1993 precipe Dan Maxwell multe plibonigis ĝin, Rüdiger Eichholz (1922-2000) aldonis numerojn laŭ la Universala Decimala Klasifiko (UDK) kaj divers-maniere prikomentis la proponojn. Sinjoro Stollberg pro sia aĝo jam ne plu povis kundiskuti.
La UDK-numeroj estas tre helpaj por aŭtomate krei teman indekson. La numero 794.121 ekzemple signifas "ŝak-figuroj". Tralegante ĝin oni tuj vidas, ĉu oni ion forgesis. Jen la kompleto en la traduko de Eichholz. Ĝi samtempe donas ideon pri la enhavo:
794.10 Ĝeneralaĵoj - 794.133 Movoj
794.11 Lud-reguloj - 794.134 Pozicioj
794.12 Lud-ekipaĵo - 794.135 Fazoj
794.121 Ŝak-figuroj - 794.14 Ekzercoj
794.122 Ŝak-tabuloj - 794.15 Strategio kaj taktiko
794.123 Alia ekipaĵo - 794.16 Elektronika ŝako
794.13 Lud-manieroj - 794.17 Ludantoj
794.131 Lud-varianto - 794.18 Solludo, teama ludo, teleludo
794.132 Formacioj - 794.19 Turniroj
Kaj tiel proksimume aspektas tipa terminara artikolo:
{U1} 794.11#
{T1} LID
{eo1} al/o <9> *a
{de1} Flügel m *b
{en1} wing *c
{fr1} [mankas]
(En ŝak-ludo:) Vertikala duono de la ŝak-tabulo dekstra aŭ maldekstra (dam-~o kolonoj a-d, reĝ-~o e-h). *a
Fon: *a EŜLI; *b pb; *c dmx;
92/ŝak-101
Rim: ««92-11-26»
"al/o <9>" indikas, ke la specifa ŝaka signifo mankas ankoraŭ en PIV 1970 kaj ke ĝi estas proponita kiel 9-a difino. En PIV 2002/2005 nun estas dek difinoj de "alo", sed la ŝaka daŭre mankas. Se la baza referenc-verko ne plu estas PIV 1970, sed PIV 2005, do devus esti "al/o <11>.
Kiel kutime kaj preskaŭ ĉiam kaj poreterne en esperanta terminologio ekzistas malsamaj opinioj pri eĉ bazaj nocioj, ja la plej bazaj ofte estas la plej "malfacilaj" kaj oni devas interkonsenti pri ili laŭeble frue, ĉar ili daŭre estas uzataj kaj revenas denove kaj denove. Terminaro estu laŭeble kohera kaj obeu siajn proprajn preferojn. Tre misa estus, se ekzemple la blankaj-nigraj kvardratoj de la tabulo foje estus nomita X, foje Y.
{U1} 794.122
{T1} LID
{eo1} feld**/o *a
{eo2} ĉel/o (6) *b*c
{eo3} kamp/et/o *ĉ
{de1} Feld n *ĉ
{en1} square *ĉ
{fr1} [mankas]
(En ŝak-ludo:) Ĉiu el la 64 blankaj kaj nigraj kvadratoj de ŝak-tabulo. EB265/2,3 *a
Fon: *a EŜLI; *b PIV; *c EB; *ĉ dmx;
92/ŝak-145
Rim: dmx (93-06-08): La radiko "feld" ja ekzistas en Esperanto, sed nur en la vorto "feldmarŝalo", tial la donita solvo verŝajne estas taŭga.
pb: Ankaŭ mi dubas, ĉu la ne-PIV-a vorto «feldo» necesas. Kial ne sekvi la lingvo-uzon de PIV ({eo2})? «93-06-08»
La esperantaj ŝakistoj do ŝajne (?) uzas la neologismon "feldo" (la du asteriksoj indikas "ne jam registrita en PIV 1970") kaj tiel sinjoro Stollberg notis ĝin. Dan Maxwell (dmx) proponas "kampeto" kaj PIV 1970 (senŝanĝe tiel ankaŭ en PIV 2005) en la 6-a difino kaj - ĝin sekvanta - la Esperanta Bildvortaro 1988 (EB) nomas tiun objekton "ĉelo". Se vi ŝatas, foje kontrolu en vialingva vortaro xy-esperanta, kion ĝi proponas. Mi supozas, tre probable ... nenion. La Granda Krause 2007 ja havas la ŝakan signifon ĉe germane Feld, kaj proponas "fako". Kaj fakte PIV 2002 informas sub fako 4: = ĉelo 6. Ankaŭ Minnaja tion jam malkovris kaj PIV-fidele informas en sia Granda Vortaro Itala-Esperanto de 1996 (elektronika versio de 2007) "casèlla di una scacchiera - ĉelo [fako] de ŝaktabulo".
Nu, post kiam ni nun malkovris eĉ du tradiciajn, nome PIV-ajn vortojn, kial je ĉiuj sanktuloj ne simple uzi ili? La problemo ja nur estas trovi ilin. Pri la damo estas pli facile - PIV, 5-a difino: "Ŝakfiguro, kiu moviĝas kiel kuriero kaj kiel turo." La damo do estas damo, nek reĝino, nek kanceliero, nek senjorino. Kaj preterpasante ni lernis la nomojn de du aliaj figuroj, ni lernis, ke la figuroj nomiĝas figuroj kaj ne pecoj aŭ io alia, kaj fine ke ili moviĝas, kaj nek promenas, nek iras, nek estas tirataj ktp. Okvorta difineto, kun la titolo "damo" naŭ vortoj, kaj kvin fakaj vortoj, terminoj lernitaj. Bela racia ekonomio, ĉu?
Por konkludi, ni fine povas formuli nian unuan ŝak-regulon en senpeka Esperanto: "blanka damo en blanka ĉelo" aŭ "blanka damo en blanka fako". Se vi sciis tion spontanee en Esperanto, mi des pli dankas al vi, ke vi sekvis min ĝis tie ĉi.
Kiu volas plue polurigi la "Provon de Ŝaka Vortaro" de Oskar Stollberg (stato 1993) aŭ traduki ĝin al sia lingvo, sendu mesaĝon kun e-poŝta adreso al mi.
Thierry: Dan Maxwell, kiu aldonis "square", estas usonano, do angla denaskulo. Ankaŭ la angla Vikipedio uzas "square". Tre probable la objekto en la angla estas "square", ne "cell".
Jes, Robert, vi pravas: Al Esperanto mankas sufiĉe firma tradicio pri multaj tre "simplaj" kaj bazaj nocioj. La 64-ona kvadrateto estas nur unu ekzemplo. La lingvo-komunumo estas tro malgranda, unufoje trovitaj solvoj nekonataj, netroveblaj aŭ neakceptitaj. Nur malmultaj estas tiel "obeemaj", t.e. havas tian lingvan disciplinon, kiel Paŭl. Kaj la rado estas denove kaj denove inventita, la samaj demandoj ĉiam denove remaĉitaj sen eĉ la plej malgranda spuro de progreso. La esperanta Vikipedio prave informas, ke la unuaj ŝak-taskoj estis jam publikigitaj en "La Esperantisto" en la jaroj 1890-aj. "Bona faka vortaro kvinlingva, kompilita helpe de F. Pujula Vallès, [aperis en] Barcelona [jam en] 1909". Kaj tamen ni ankoraŭ hezitas pri tiaj banalaĵoj kiel "weiße Dame, weißes Feld", konata al ĉiu kvinjarulo. Ĉu vere "blanka damo sur blanka ĉelo" aŭ ne pli ĝuste "en blanka ĉelo"? Mi daŭre dubas. Tiurilate - miaopinie - Esperanto estas tre malfacila lingvo.
Jes, Paŭl, ankaŭ mi estis "ŝokita" pri "ĉelo", ĉar mi spontanee neniam pensus pri ĝi pro la argumentoj donitaj de vi. Sed denove kaj denove estas diversaj perspektivoj de la etnaj lingvoj (vd. la "grapolbombon") kaj kie nederlandanoj, germanoj kaj angloj vidas ebenan tabulon, kelkaj latinidaj lingvoj vidas ekzemple "casilla" (dometon, budon en la hispana, sed kiu ankaŭ signifas "kvadrato (de crucigrama, de ajedrez [de krucvortenigmo, de ŝako)", kiel informas la vortaro de de Diego. La franca "case" ne nur signifas nian objekton, sed ankaŭ - en "la case d'oncle Tom" - la "kabano de onklo Tom". Evidente PIV sekvas la latinidan perspektivon.
Ne László, nek "veziro", nek "episkopo" (laŭ la angla "bishop" por kuriero) nek "rubriko" mi spontanee komprenus, nur eble helpe de la situacio, montrado, kunteksto. Sed por tio oni ja tute ne bezonas lingvon. Verdire mi eĉ ne rekte komprenis "ĉelo", sed devis ĝin (kaj la prepocizion akompanantan ĝin) "pene" lerni. Kaj "-et" por distingi malsamajn objektojn estas tute netaŭga ("kampeto" por unu el la 64, "kampo" por la ŝak-tabulo). Ne temas pri la demando, kiel oni povus diri, sed kiel oni ja diras. Ni estu kontentaj, ke ni almenaŭ konsentas pri "tabulo". Neniu kialo semi dubojn pri tiu tradicio.
Jes kaj ne, Tierry, sed ĉiukaze neniu pledas aŭ en 1992 pledis plu por "feldo". Via kritiko trafas en nenion.
Ke "feldo" estus mia propono, evidente estas malĝusta. Ĝi estis propono de EŜLI aŭ de sinjoro Stollberg. Mi proponas sekvi la uzon de PIV (vd. supre "je ĉiuj sanktuloj") kaj proponis tion en 1993 (vd. same supre je 92/ŝak-145: "kial ne sekvi la lingvo-uzon de PIV"). Ne indas daŭrigi "diskuton" sur tia nivelo.
Sign-in to write a comment.