Keyword: poemo

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • venis kaj fajron en mian animo metinte foriris ...

    آمدو آتش به جانم کرد و رفت
    venis kaj fajron en mian animo metinte foriris kun afableco ekzameninte min foriris venis, sidis kaj kaoson farinte en mia famili ’, foriris venis, vizaĝon montris, iĝinte kaŝita sian nomon sur mia lango gravurinte foriris venis kaj kiel perturbo ĉirkaŭis min mian kapon al ĉielo turnite forirs venis en mian solkvietzonon al mia vivo falinte fajron foriris venis kaj mian aŭtonan vivon forportis anstataŭ ĝi vintron donite min foriris venis en miaj mallumaj noktoj…

  • Post vi ...

    photo 2016-06-30 11-03-56
    Post vi tio kio estas je mia maldekstra brusto ne estas koro sed "muzeo de l ‘ nuntempa doloro" De: Ehsan Parisa بعد از تو آن چه سمت ِ چپِ سینۀ من است دل نیست بلکه موزۀ درد ِ معاصر" است" احسان پرسا

  • okaze Ĥajam tago

    Omar Kajjam
    Hodiaŭ estas Ĥajam -tago kaj jen roabjo kiun mi voĉlegis : Ĥajam se vin l' ebrio de l' vino vestas ĝoju Se tulipvanga juno ĉe vi siestas ĝoju Ne afliktiĝu ke vi nenio estos morgaŭ Supozu vin senesta kaj ĉar vi estas ĝoju خیام اگر زباده مستی خوش باشد گر با صنمی دمی نشستی خوش باش پایان همه عمر جهان نیستی است پندار که نیستی چو هستی خوش باش

  • Mi kompatas ĝardeneton

    Nekredebla kaj ŝokiga evento hodiaŭ pensigis min: " Proksime al Tehrano, survoje inter du aŭtoj okazas akcidento. Unu el la aŭtoj estis bankaŭto portante monbiletojn kaj en la alia aŭto estis juna civitano. La ŝoforoj estis forte vunditaj, dumtempe alvenas buso plene da pasaĝeroj kaj ĝi haltinte la pasaĝeroj anstataŭ helpi la vunditojn kolektas monbiletojn kaj poste eskapas per la buso. Unu el la vunditoj -tre juna homo- mortas kaj la aliajn post horoj la polico savas ..." La originalan novaĵ…

  • Hans-Georg Kaiser: Francisko SZILÁGYI kaj Diogeno (originalpoemo + artikolo)

    Francisko SZILÁGYI Diogenes el Dekdu poetoj, paĝoj 101-102 Dum pluva tag', en nokto laca, En urba strat', sur kota kamp' Mi vagas solserĉanto paca, En mia mano tremas lamp'. La lampo tremas, lum' balbutas, Jen homon serĉas la solul', Sed sen respondo. Ŝvito gutas, La koron maĉas vana brul'. La koron maĉas vanaj bruloj, Hirudoj suĉas, rampas gnom', Vulturoj, ratoj. Mort-ululoj, Nenie ja respondas hom'. Kultur' cindriĝas en malamo, La mondon minas verma bor' Kaj sure…

  • Uuno Kailas: Vortoj (prozpoemtraduko de J.E.Leppäkoski) + Übertragung ins Deutsche von Hans-Georg Kaiser

    Uuno Kailas: Vortoj (El "Burĝonoj" de Setälä)
    Uuno Kailas: Vortoj Ekzistas tre multe da vortoj. La vortoj estas objektoj, kaj mi povas vidi ilin. Unuj el ili estas malbelaj kaj la aliaj belaj. Patrino estas tre dolĉa vorto - la plej dolĉa- Ĝi gustas kiel kiso. Ankaŭ patro estas bona vorto, sed en ĝi sin iam kolektas fulmoj kaj tondro, kaj tiam estas plej bone kaŝi sin malantaŭ pordo. Somero estas tre varma vorto, kaj ĝi troviĝas ĉiumatene sur razeno kaj en sablokadro. Mondo estas tre granda vorto, kiun la cerbo ne…

  • Ni ĉiuj fartas bone ... حال همه‌ی ما خوب است

    Saluton! Ni ĉiuj fartas bone Melankolio ne ekzistas krom fojfoja perdiĝo de l ’ malproksima fantazio, kiun oni diras: senkiala feliĉo Tamen, se restus vivo iel mi pasas de la vivbordo tiel ke ne tremu genuoj de l ’ senkunula cervo kaj ne la nerestema senkurac(ebl)a koro! Ĝis mi ne forgesis, mi skribu: proksime de niaj sonĝoj estis plenpluva jaro mi scias, ĉiam ties korto estas plena je freŝa aero de la…

  • Kalman Kaloĉaj: En amara horo (rimpoemo)

    najtingalo (Nachtigall)
    Kaloĉaj En amara horo Nenio estas vi, nenio, se, pri la senco sen konscio, vi hurlas pri la "nova sento"! Mi volus scii vin fermento, potenca povo, fort' magia: dormema "rondo familia". Ĉu la ĝiskreva himnokanto, kolekta, koresponda vanto, kaj ke pri gramatikreguloj disputas aro da stranguloj rajdante sur la Fundamento: jen estas do la Nova Sento? Ke rifuĝante de la devoj, nur gapas vi kun strabaj revoj kaj alprenante dignan pozon kelkfoje ĵe…

  • Raymond SCHWARTZ: Fromaĝ' el Edamo (kantoteksto)

    Kanto: La fromaĝo de Edamo
    Raymond SCHWARTZ Fromaĝ' el Edamo (el kantolibro) Li estis maristo fidela Kiu post longa vojaĝ' Al la fianĉino en hejma vilaĝ' Revenis kun bulo da fromaĝ' Fromaĝ'el EDAMO-ĝi estu por vi Pri mia amo la garanti' Konservu ĝin pie, sub silka paper' Kaj ĝin vidante, pensu pri mi dum versper' Sed nia maristo tuj devis Iri por nova vetur' Kaj lia fraŭlino kun plora murmur' Promesis per plej solena ĵur' Fromaĝ' el Edamo, mi ĵuras al vi Ke mia amo nur estos li…

  • Georgo Deŝkin: Savu! (originala rimpoemo)

    ginkofolio juna
    Georgo Deŝkin Savu! Al L. T. (Folieto). Estas mi nek edzo, nek amato, ĉio pasis -- amo, ĝoj', pasi'. Ĉion karan rompis sortobato ... Kota kaj malluma estas strato de urbeto, kie loĝas mi. Estas tie ĉi ne vivo -- nur "ekzisto", sen esper', sen lumo, sen inspir', el poet' mi iĝas versfaristo. -- Tial koron regas muta tristo, kaj neebla ŝajnas jam elir' ... Mia kara, mia malproksima, nevelkanta mia Foliet', savu min de tiu trist' senlima, savu min de malplenec' a…

  • Stanislav Schulhof: Kanto de l' sklavo (verkita en la jaro 1912) - originala poemo

    papagoj
    Stanislav Schulhof Kanto de l' sklavo Nun mi hele vidas, ke la sorto mia estas alligita al vi per kateno, ke mi nune ĉiam kun vi devos iri, ke mi certe ne sukcesos jam akiri liberecon, mia nova suvereno! Multfoje mi forĵetis mian plumon, eĉ emblemon vian, stelon kvinradian, en la koro fajron mi estingi penis, sed vi senkompate ĉiam min ekprenis kaj min pluen, pluen trenis sklavon vian. Al vi apartenas nune vivo mia, ĉio, kion jaroj lasis en la koro; vin mi nune…

  • Ne estas nubo ... ابری نيست

    Ne estas nubo Neniu vento Sidas mi ĉe doko Fiŝonaĝado, lumklareco, mi, floro, akvo Pureco de la vivpeniko Mia patrino pikas bazilion Pano, bazilio kaj ‌fromaĝo Sennuba ĉielo Petunioj malsekaj La savo proksima Inter la kortfloroj La lum’ en la kupro-bovlo Kiajn karesojn verŝas! Ŝtupetar ’ de la alta murpinto Matenon portas sur la ter ’ Kaŝita ĉio, malantaŭ rideto havas truon la muro de l ’ temp ’ de kie Mia vizaĝo videblas Ekzis…

  • Karolo Piĉ: Kolomano Kaloĉaj (artikolo)

    Kalocsay
    Karolo Piĉ Kalman Kalocsay Kolomano Kalocsay pardonu min! Certe estus iom neĝentile, nomi lin "enfant terrible" de la esperanta literaturo. Sed, unue, jam antaŭ li kelkaj gloraj poetoj portis la saman titolon (inter ili eĉ la franca Arthur Rimbaud, kiom mi memoras). Kaj, due, se mi tamen devus karakterizi lin iel, mi dirus, ke ĉiuj liaj originalaj verkoj portas evidentan kaj neforviŝeblan stampon de mistera kaj transcenda juno. Ĉar Kolomano Kalocsay estas Kolumbo de nia literaturo, gr…

  • komuna suferado ... درد مشترک

    ‌ Larmoj sekreto estas Rideto sekreto estas Amo mistero estas Miaj larmoj tiu nokte estis la ridetoj de mia amo. Mi ne estas historio kiun vi povas diri Mi ne estas kanto, kiun vi povas kanti Mi ne estas voĉo, kiun vi povas aŭdi aŭ io, kion vi povas lerni. Mi estas la komuna suferado Min kriu. La arbo parolas al la arbaro, La herbo alparolas al stepo,…

  • Ĉirkaŭ mia hejmo

    Ĉirkaŭ mia hejmo Tiu kiu pensas pri la muro Estas libera Tiu kiu al la fenestro Melankolias Kaj tiu kiu serĉadas liberecon Inter kvar muroj estas sidanta De: Grus Abdolmalekian در اطراف خانه ی من آن کس که به دیوار فکر می کند آزاد است آن کس که به پنجره غمگین است و آن که به جستجوی آزادی‎ میان چاردیوار نشسته گروس عبدالملکیان

  • L. L. Zamenhof: Pluvo (poemo)

    Laffy4k: Rain (pluvo)
    L. L. Zamenhof Pluvo Pluvas kaj pluvas kaj pluvas Senĉese, senfine, senhalte, El ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter' Are gutoj frapiĝas resalte. Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo Murmurado penetras mistera, Mi revante aŭskultas, mi volus kompreni, Kion diras la voĉo aera. Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas Kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro... Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,…

  • Percy Bysshe Shelley: Ozymandias (Reimgedichtübersetzung von Ret Marut)

    Ozymandias
    Ozymandias Von Percy Bysshe Shelley Ich begegnete einem Wanderer, der, kommend aus altem Lande Mir sagte: "Zwei ungeheure und rumpflose Beine aus Stein Stehen in der Wüste. Nahe bei ihnen auf dem Sande Halb versunken, liegt ein zerbrochnes Gesicht, dessen gerunzelte Stirn Und gerümpfte Lippen und ein Grinsen kalten Befehls Erzählen, daß sein Bildner sehr wohl jene Leidenschaften las Die, aufgedrückt diesen leblosen Trümmern, noch übrig blieben Und von seiner Hand, die j…

  • sopiro ...

    Kial ĉiu, kiun mi amis, estis pasaĝero? De: Ahmad Reza Ahmadi چرا هر کسی را که دوست داشتم مسافر بود؟

  • ebriiĝis la vin’ de ni!

    Ebriiĝis la vin’ de ni! ne ni de ĝi! Ekzistiĝis la korp ’ de ni! ne ni de ĝi! Rumi باده از ما مست شد نی ما از او قالب از ما هست شد نی ما از او مولانا

  • Ĥajam, mia amata ...

    Okaze la naskiĝtago de mia ĉiam amata poeto - Omar Ĥajam -, mi elektis unu lian robaion: Sekretojn de l’ eterno nek vi nek mi elŝovos deĉifri la enigmon nek vi nek mi scipovos Ja estas parolate pri ni post la kurteno sed nin ĉe l ’ kurtenfalo oni ne plu retrovos اسرار ازل را نه تو دانی و نه من وین حرف معما نه تو خوانی و نه من هست از پس پرده گفتگوی من و تو چون پرده بر افتد نه تو مانی و نه من…

  • eskapo

    Mi foriros ĉi tien kaj ne gravas Ĉu kunhavu mi lanternon aŭ ne Tiu kiu eskapas Perdiĝon ne timas De irana poeto Rasul Yunan (Junan) من از اینجا خواهم رفت و فرقی هم نمی کند که فانوسی داشته باشم یا نه کسی که می گریزد از گم شدن نمی ترسد رسول یونان http://rasul-yunan.blogfa.com

  • ĉevaloj

    Ni estis kelk-uloj Sidantaj en kafejo Kun bruligita hararo kaj Sinoj tumultaj de Tehranaj stratoj Kun ŝeloj el tago kiuj fojfoje iĝis nokto Ni estis kelkaj ĉevaloj Kiuj ne havis flugilojn Ni ne havis kolharojn Ni ne havis prerion Ni estis nur kurado Kaj kun kotaj sportaj hufoferoj De la singultitaj aleoj ekiris La arboj iĝis bastonoj Kaj tiom ni havis ploron Dum, ĉiuj pulvoj kaj gasoj Naturajn plorojn ni faris Ni estis rompo Kaj pugnoj kiujn en aero ĵetis Finfine sur tab…

  • Ho, Homoj ...

    Spektante jenajn fotojn de la tragedio en Pakistano, mi rememoris la faman poemon de karmemora NIMA kiun antaŭ jaroj mia kara amiko Hamze elpersigis. Ho Homoj! Ho, vi homoj kiuj sidas ĉe la marbordo, feliĉa kaj ridanta, iu mortas en la akvo, iu estas konstante luktanta sur ĉi tiu kolera, pika, malhela maro kiun vi konas. Kiam vi estas ebria pripensante superforti malamikon, kiam vi pensas vane ke vi helpas malfortan personon…

  • De viaj onkloj

    Ahmad Ŝamlu (Ahmad Shamlu) 1925-2000 Nek pro suno, nek pro epopeo Ne pro ombro de sia malgranda tegmento Pro kanto Pli malgrando ol viaj manoj Nek pro ĝangaloj, nek pro maro Pro branĉo Pro guto Pli klara ol viaj okuloj Nek pro muroj, pro kabano Nek pro ĉiuj homoj, eble pro bebeto de sia malamiko Nek pro mond…

  • la vojo vokas ...

    Aŭkultu! La vojo vokas viajn paŝojn de malproksime ... ! گوش کن جاده صدا می‌زند از دور قدم‌های تو را ... Sohra Sepehri

  • Omar Ĥajam ...

    Antaŭ kelkaj tagoj iu E-lernanto fonis min kaj petis unu de mi elektitan robaion de Omar Ĥajjam en Esperanto por iu internacia ekzpozicio multlingva. Mi foliumis la poemaron kaj al mi plaĉis jena poemo. Eble ĝi plaĉus al vi ankaŭ :) یک چند به کودکی به استاد شدیم یک چند به استادی خود شاد شدیم پایان سخن شنو که ما را چه رسید از خاک برآمدیم و بر باد شدیم Ĉe majstr` iam ni lernis pri ĉia sci-havendo Poste ni mem ple…

  • Georgo Deŝkin: Pilkludo (poemo el Norda Prismo, 1960/1-2)

    Georgo Deŝkin, rusa E-poeto: Pilkludo (poemo)
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/08/georgo-deskin-pilkludo-poemo.html Georgo Deŝkin Pilkludo Ni renkontiĝis ie en mallumo... Komence revoj estis sen plenumo, sed poste brilis ĝojiganta fakto, ke plifirmiĝis inter ni kontakto. Foriris duboj, zorgoj kaj ĉagrenoj, kreiĝis iaj nevideblaj ĉenoj, ligintaj kune niajn du animojn, preterlasinte ĉiujn terajn limojn... Sed eble nur pri vera sent' aludo ĉi tiu estas perletera ludo? Infanoj tiel pilkojn in…

  • kontaktlumiloj senlumas ...

    Mia koro premitas Mia koro premitas Iras mi al verando kaj miaj fingroj Nokt-haŭton streĉitan tuŝas Kontaktlumiloj senlumas Kontaktlumiloj senlumas Neniu min prezentos al sun` Neniu min alportos al paserara banked` La flugon enmemorigu Birdo mortema estas Forug Farroĥzad 1935-1967 دلم گرفته است دلم گرفته است به ايوان ميروم و انگشتانم را بر پوست کشيده شب ميکشم دلم گرفته است دلم گرفته است چراغ های راب…

  • savanto

    ... De spegulo demandu Nomon de via savanto ... De Forug Farrokĥzad

  • vundo kiun havis mi sur piedo ...

    ... Foje vundo kiun havis mi sur piedo instruis min malglaton de l’ grundo Foje en mia malsanlito florspaco kelkobliĝis ... De: Sohrab Sepehri

  • Memoro de kelkaj homoj / یاد بعضی نفرات

    Memoro de kelkaj homoj Prilumigas min Plifortigas min lanĉigas min Kaj mian malvarman hejman kamenon Varmigas iliaj streboj Nomo de kelkaj homoj Mia animmanĝo iĝis Dum ĉiu maltrankvileco Al ili mi tiras la manojn (Memoro de kelkaj homoj ) Kuraĝigas min Lumigas min De la patro de nova irana poemo: Nima Juŝiĝ (Nima Youshij) یاد بعضی نفرات روشنم می دارد قوتم می بخشد ره می اندازد و ا…

  • Eugeniusz Matkowski: Al niaj malamikoj!

    Ege kolera
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/08/eugeniusz-matkowski-al-niaj-malamikoj.html Eugeniusz Matkowski Al niaj malamikoj! Idiotoj! Vi , kiuj portas noktopotojn, Brasikojn, glanojn kaj la napojn Anstataŭ kapojn! Mi nun krivokas kun obstin‘ Ekaŭdu min!! Ekaŭdu min, vi - antikristoj, Vi , kiuj nin esperantistojn, En nom‘de viaj dioj, kristoj... Nomadis iam masonistoj Kaj klaĉis kontraŭ ni sen fin‘ Ekaŭdu min!!! Frenezulaĉoj!! Vi, majstroj de mens…

  • Via neanto estas mi

    .. Viro stulta Malamiko via ne estas mi Via neanto estas mi ... ابلها مردا عدوی تو نیستم من انکار توام De Ahmad Ŝamlu

  • Vian buŝon oni flaras ...

    Vian buŝon oni flaras pro timo ke vi eble diris "Mi amas vin دهانت را می بويند مباد گفته باشی دوستت دارم Vian koron oni flaras دلت را می بويند Stranga epoko estas kara روزگار غريبی است نازنين Amon en la hejmŝrankon devas kaŝi عشق را در پستوی خانه نهان بايد کرد Tiu kiu frapas la pordon nokte آن که بر در می کوبد شباهنگام Por mortigi la lampon venis به کشتن چراغ آمده است…

  • Deziro kaj sopiro

    … Rado de ĉaro sopire halton de ĉevalo La ĉevalo sopire dormon de la ĉaristo La ĉaristo je la sopiro de la morto … De irana poeto: Sohrab Sepehr ... چرخ یک گاری در حسرت واماندن اسب اسب در حسرت خوابیدن گاریچی مرد گاریچی در حسرت مرگ ... سهراب سپهری

  • Panĉagreno

    . .. fonto en la koro kaj akvofalo en la mano, suno en la rigardo kaj anĝelo en la ĉemizo de homo kiu estas vi rakontojn povus mi krei la panĉagreno se lasus. Ahmad Ŝamlu 1927-2000 irana poeto ... چشمه ساري در دل و آبشاري در كف آفتابي در نگاه و فرشته اي در پيراهن از انساني كه توئي قصه ها مي توانم كرد غم نان اگر بگذارد

  • Antaŭ ol ...

    Antaŭ ol droniĝi en larmo Priparolu al mi, pri la amo! ... Ahmad Ŝamlu - Irana poeto

  • alispecaj vortoj

    En la aleo ventas Kaj tio ĉi estas komenco de ruino … Kontaktlampoj mallumas …                                                         Furug Farroĥzad – Irana poetino