http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/08/eugeniusz-matkowski-al-niaj-malamikoj.html


Eugeniusz Matkowski
Al niaj malamikoj!

Idiotoj!
Vi , kiuj portas noktopotojn,
Brasikojn, glanojn kaj la napojn
Anstataŭ kapojn!

Mi nun krivokas kun obstin‘
Ekaŭdu min!!

Ekaŭdu min, vi - antikristoj,
Vi , kiuj nin esperantistojn,
En nom‘de viaj dioj, kristoj...
Nomadis iam masonistoj
Kaj klaĉis kontraŭ ni sen fin‘
Ekaŭdu min!!!

Frenezulaĉoj!!
Vi, majstroj de mensogaj klaĉoj
Vipantaj nin per stulto-skurĝoj,
Ke kvazaŭ ni nun iĝis burĝoj,
Ke ni - iamaj komunistoj
Skribataj sur nigraj listoj ,

Socidanĝeraj ruĝspiritoj
Estiĝis nun kosmopolitoj
Kun sia propra kateĥism‘
En servo al kapitalism‘
Ho vi - viktimoj de l‘Destin‘
Ekaŭdu min!!

Kaj vi - " Karulo" mister Stiller",
Vi - anglofil‘kaj diskutanto
Pri la "sentaug" de Esperanto
Pro ĝia "mank" de stilistiko,
Ho vi -laiko sen logiko
Ho vi- hom-vermoj , homo-kuloj,
Vi - kiuj nin en klaĉoj banas,
Malice mokas kaj rikanas,
Vi , kiuj nin per koto ŝmiras
Kaj ĉiam volas kaj deziras
Ekvidi nin sub gilotin‘-
Ekaŭdu min!!

Mi jam ne plu kun vi diskutos,
Sed kiel vi samklaĉos , sputos...
Rikanos, mokos kaj priridos,
kun rim‘ kaj vorto vin insidos,
Ĉar mi vin traktas homo-nuloj,
Ne diskutantoj , sed klaĉuloj,
Klaĉuloj, kiujn mi ne flatos,
Sed senpardone vipos, batos
Per rimo-manoj, vort-piedoj...
Laŭ viaj propraj klaĉ-rimedoj,
Mi vin bategos ĝis moment‘
En kiu muto kaj silent‘
Al vi, ho tipoj klaĉ-malplaĉaj,
Sigelos viajn buŝojn aĉajn,
Ĝis krevos via klaĉ-maŝin ‘!
Nu, maŝinistoj !

GARDU vin!

el la gazeto Monda Literaturo!


Rimarko:

Nu, rigardu ilin bone, ĉu vi ne jam vidis kelkajn el ili :) ? Jesuo mem tute ne plu atentas ilin, ĉar li jam sufiĉe bone konas la tutan fian bandon, kiu turmentos lin ĝismorte. (Cezar)