Raymond SCHWARTZ
Fromaĝ' el Edamo
(el kantolibro)
Li estis maristo fidela
Kiu post longa vojaĝ'
Al la fianĉino en hejma vilaĝ'
Revenis kun bulo da fromaĝ'
Fromaĝ'el EDAMO-ĝi estu por vi
Pri mia amo la garanti'
Konservu ĝin pie, sub silka paper'
Kaj ĝin vidante, pensu pri mi dum versper'
Sed nia maristo tuj devis
Iri por nova vetur'
Kaj lia fraŭlino kun plora murmur'
Promesis per plej solena ĵur'
Fromaĝ' el Edamo, mi ĵuras al vi
Ke mia amo nur estos li
Mi gardos vin pie, ĝis mia amant'
Revenos por edziĝi el transmara land'
Kaj ĉiumatene, fidele
Al la fromaĝ` sur bufed'
Ŝi portis du vazojn kun freŝa buked'
Ŝtelita ĵus el najbara bed'
Fromaĝ' el Edamo, vi estos por mi
Pri mia amo la garanti'
Mi ĝoje rekonas, de lia vizaĝ'
La karajn trajtojn nun en tiu ĉi fromaĝ'
Sed ŝia maristo pereis
Ve! en la ondoj de l' mar'
Ŝi tion eksciis sen antaŭprepar'
Nur per telegrama formular'
Fromaĝ' el Edamo, nin trafis la sort'
Jen telegramo pri lia mort'!
Torente plorante, la bona fraŭlin'...
Distranĉis la fromaĝon kaj formanĝis ĝin!
Wouter Pilger: Mia ĉio (prozpoemo)
-
Wouter Pilger (Nederlando)
Mia ĉio
1.
kara,
vi jam vidis ĉiujn stelojn…
-
14 Aug 2012
Georgo Deŝkin: Savu! (originala rimpoemo)
-
Georgo Deŝkin
Savu!
Al L. T. (Folieto).
Estas mi nek edzo, nek amato,
ĉio pasis…
-
13 Aug 2012
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 320 visits
Raymond SCHWARTZ: Fromaĝ' el Edamo (kantoteksto)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.