Keyword: ĝojo
-
Wilhelm Müller: Migrantokanto de muelisto / Wanderschaft (germana kanto)
http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/vilhelmo-muelisto-migrantokanto-de.html Vilhelmo Muelisto Migrantokanto de muelisto Kun ĝojo migras muelist', ja migras. Kun ĝojo migras muelist', ja migras. Ne estus bona muelist', se li ne migrus kun insist', ne migrus, ne migrus, ne migrus, ne migrus. De l' akvo lernis ni ĝin plu, de l' akvo. De l' akvo lernis ni ĝin plu, de l' akvo. Sen paŭz' ĉiamas ties flu', ĝi ĉiam migras plu kaj plu, la akvo. la akvo…
-
Cirko: fenomeno de l' kulturo (kolekto de Cezar)
Iru en la cirkon! Iru en la cirkon. Ĝi estas grandega ronda pelvo, en kiu ĉio turniĝas en cirkloj. Seninterrompe. En ĉiamaj periodoj. Iru en la cirkon. Solviĝu de viaj kvaranguloj, de viaj geometraj fenestroj, kaj vojaĝu en la landon de la turniĝantaj cirkloj. Trarompu la limojn, kresku, strebu al libero – tio estas tiel homa! La rondo estas liberigo. Ekzistas nek komenco nek fino. (Fernand Leger.)…
-
Hans-Georg Kaiser: Donackonsiloj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Donackonsiloj Ne donacu multon, lasu tiun stulton. Donu nur kun amo, tute sen tamtamo. Montru, se vi donas, ke vi ne malbonas. Donu nur pro ĝojo kaj dum ĉiu fojo. Donu ne sensence, ankaŭ ne senpense. Donu kun honesto - eĉ dum sankta festo. Donu ne por doni, eĉ ne por admoni. Donu afablecon. Montru vian decon. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Cezar: Pigru ruze (poemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-pigru-ruze-rimpooemo.html Cezar Pigru ruze Nur laboro ĝis la mort' - diras al ni vivartisto - estus ege aĉa sort'. Al la trolabor' rezisto! Vivoĝu' - la nova sport' - estu nia sankta vort'! Pigru dum la devlabor', diras al ni vivsaĝulo. Kial morti pro dolor'? Dev-altaron laŭdu nulo. Amon ŝatu kun furor', ĝoje gaju laŭ la kor'. Gaje ĝuu kun konsci', diris al ni Epikuro. Estu kiel Bakko vi' kaj ne sklav' d…
-
Malnovaj grekaj mitoj: Midaso (mitotraduko)
Eduard Petiŝka MIDASO En Frigio, en Malgranda Azio regis antaŭ longa tempo reĝo Midaso, jen granda adoranto de la dio Dionizo. Li vivis en majesta burgo kaj estis nemezureble riĉa. Li mem pensis, ke li estas ankaŭ nemezureble prudenta kaj li supozis kompreni kaj juĝi ĉion pli bone ol ĉiu alia. Kaj kiel kutime okazas, ĉar li estis reĝo kaj havis la potencon, neniu diris ion kontraŭ lia orgojlo. Iutage kamparanoj kondukis al la reĝo ebrian oldulon, kiu apenaŭ plu povis teni sin sur la pi…
-
Eder Benedetti / Hans-Georg Kaiser: Ĉe la kuracisto Zamenhof (karikaturo + rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Ĉe kuracisto Zamenhof (por karikaturo de la desegnisto Eder Benedetti) "Doktoro mia, kuracisto ! Ĉu estas ĝi inflam’ de histo? Jubile mi la tagojn startas. Doktoro, ĉu mi bone fartas? Mi krevos tuj pro energio. Sukcesas al mi simple ĉio. Subite plenas mi de ĝojoj, kurante saltas mi sur vojoj!" Doktoro Zamenhof rigardas : "Jen verda koro sankte ardas." Kun ĝojo la doktoro diras, ke ne malsano lin inspiras. "Amik’ vi estas tute sana, serĉado plu…
-
Vivarto de l' kvieto (dirotradukoj kaj fotoj)
Lebenskunst der Stille Vivarto de l' kvieto Amo Mensch, was du liebst, in das wirst du verwandelt werden. Angelus Silesius Homo, tion, kion vi amas, al tio vi estos ŝanĝita. Angelo Silezio Beleco Schönheit ist schweigende Beredsamkeit. Aus Frankreich Beleco estas silenta elokventeco. El Francio Animo Eine Seele ohne Schw…
-
Cezar: Ha, mi! (Pri kokteleja ĝojo en Florenco), rimpoemo kun Cezar-fotoj)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-ha-si-pri-kokteleja-gojo-en.html Cezar Ha, ŝi! (pri kokteleja ĝojo en Florenco) Belajn dentojn ŝi havas, laŭ figuro tre ravas. Krome ŝia rideto estas vervo, impeto. La boteloj en vicoj estas ŝiaj komplicoj por la ĝojaj atakoj al sinjoroj en frakoj. Kokteleje la ino nin konkeras per vino, ĝis de ŝi ni dependas, ĉar ni ĉarmon kunmendas. Ĉar je l' fin' ni ebrias, ŝi ridante mencias:…
-
Cezar: Sledveturoj kun mia nepo (originala poemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-sledveturoj-kun-mia-nepo-rimpoemo.html Cezar Sledveturoj kun mia nepo Sledveturo, sledveturo, kia ĝojo kaj plezuro, dume nia sledo kuras kaj glacie glitsusuras. Valen, valen, en la spuro, poste rea suprenkuro. Mi kun mia nep' konkuras, kiu plej rapide kuras. Vere, kia ĝoj', plezuro, estas tia sledveturo! Dum la sledo glitsusuras, mia nepo ĝojonuras. Sledveturo pro…
-
Cezar: Amdeklaro de juna ino al neĝoviro (prozpoemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/amdeklaro-de-negulino-al-negoviro.html Cezar Amdeklaro de juna ino al neĝoviro Amata neĝoviro. Dika kara neĝoviro mia! Karotnazulo kun karbaj okuloj, ĉapelhava ŝalportanto! Infandio ekde praaj tempoj! Rapide konstruita kaj tuj prijubilata vi ridas al ni! Brile blanka alportanto de feliĉo! Vintroviro! Gajulo! Sopirata neĝoviro! Neĝoviro nia kaj edukanto pri ĝojo. Amata neĝoviro, vi estas t…