http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-ha-si-pri-kokteleja-gojo-en.html


Cezar
Ha, ŝi!

(pri kokteleja ĝojo en Florenco)


Belajn dentojn ŝi havas,
laŭ figuro tre ravas.
Krome ŝia rideto
estas vervo, impeto.

La boteloj en vicoj
estas ŝiaj komplicoj
por la ĝojaj atakoj
al sinjoroj en frakoj.

Kokteleje la ino
nin konkeras per vino,
ĝis de ŝi ni dependas,
ĉar ni ĉarmon kunmendas.

Ĉar je l' fin' ni ebrias,
ŝi ridante mencias:
"Ne elverŝu de l' glaso,
kostus kromon al kaso.