http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-sledveturoj-kun-mia-nepo-rimpoemo.html


Cezar
Sledveturoj kun mia nepo


Sledveturo, sledveturo,
kia ĝojo kaj plezuro,
dume nia sledo kuras
kaj glacie glitsusuras.

Valen, valen, en la spuro,
poste rea suprenkuro.
Mi kun mia nep' konkuras,
kiu plej rapide kuras.


Vere, kia ĝoj', plezuro,
estas tia sledveturo!
Dum la sledo glitsusuras,
mia nepo ĝojonuras.

Sledveturo pro plezuro
estas kvazaŭ aventuro.
Nigraj arboj jen obskuras
dum nin flokofal' konturas.

Sledveturo, sledveturo,
kia ĝojo kaj plezuro.
Plian fojon ni rekuras,
sur la neĝo apudspuras.