http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/amdeklaro-de-negulino-al-negoviro.html



Cezar

Amdeklaro de juna ino al neĝoviro

Amata neĝoviro.
Dika kara neĝoviro mia!
Karotnazulo kun karbaj okuloj,
ĉapelhava ŝalportanto!
Infandio ekde praaj tempoj!
Rapide konstruita kaj tuj prijubilata
vi ridas al ni!
Brile blanka alportanto de feliĉo!
Vintroviro! Gajulo!
Sopirata neĝoviro!
Neĝoviro nia
kaj edukanto pri ĝojo.
Amata neĝoviro,
vi estas tiom aminda!



PS:

Jen varmega kafo por vi, leganto!