Aperis sur mia reta horizonto du artikoloj anglalingvaj: unu (pasintjara) pri la kresko de la angla en Ĉinujo, kaj alia (ĉisemajna) pri la rolo de barataj instruistoj en tiu krekso .
La pasintjara artikolo raportas, ke ĉ. 600 milionoj da ĉinoj nuntempe studadas la anglan. La usona firmao TOEFL (mallongigo por Testo de la angla kiel fremda lingvo) kalkulas, ke la merkato por anglalingvaj testservoj en Ĉinujo nun valoras je 60 miliardoj da usonaj dolaroj! Kaj la artikolo raportas, ke la anglalingva eldonejo Macmillan jam vendis 100 milionojn ekzemplerojn de anglalingvaj lernolibroj en Ĉinujo. Imponaj ciferoj!
La dua artikolo informas al ni, ke dum tiu ĉi olimpika jaro en Ĉinujo, viglas la anglalingva lernado en tiu lando, kaj pli ol mil baratanoj jam instruas la anglan en Ĉinujo. Ĉinujo jam havas "ambiciajn planojn inkluzivi la anglan kiel instrulingvon en la elementaj lernejoj tie," kaj post generacio aŭ simile ĝi ne plu bezonos baratajn instruistojn anglalingvajn, sed ĝis tiam "baratanoj povas esti parto de la procezo kaj gajni de ĝi", laŭ la raporto.
Jen plia ekzemplo de "sud-suda kunlaborado", ĉu?
Unulingvismo en la EU kaj Barato
-
Leonard Orban, la EU-komisionano kiu respondecas pri la multlingvismo, ĵus diris en intervjuo, "Kaj…
-
18 Mar 2008
Agnosku la panĝaban kiel kanadan lingvon!
-
Baratdevenaj kanadanoj volas, ke la panĝaba lingvo estu unu el la oficialaj lingvoj de Kanado, laŭ…
-
13 Mar 2008
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 119 visits
La angla en Ĉinujo: la rolo de Barato
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.