Bernardo's articles concerning...
-
Grosjean-Maupin, la junkro
- 23 Aug 2015Emile Grosjean-Maupin estas plej konata kiel ĉefa aŭtoro de Plena Vortaro (PV 1930), la antaŭulo de PIV. Li ankaŭ estis "Direktoro por la Komuna Vortaro" de la Akademio, kie li agis iom ... nu, orginale ...
-
Esperanto-vortaroj de 1887 ĝis 2014
- 10 May 2015Fine estas elŝutebla la Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014 ( BKB - 2015-05 ).
-
Kiel oni diras en ‚ĝusta kaj bona’ Esperanto?
- 10 Jul 2014Plej multajn respondojn al tiu centra demando de instruado ni trovas en la verko „Fundamento de Esperanto“. Ĝia unua eldono estas de 1905, ĝia aktuala stato de 2007. Fine ekzistas verko, kiu helpas kompreni ĝin ...
-
ePIV fine konsultebla en la reto
- 11 Apr 2012Post iom longa prokrasto, reta versio de PIV fine estas senkoste legebla en interneto. La nuna provizora beta-versio estas tre laŭdinda, tamen lasas ankoraŭ multajn eblojn por estontaj plibonigoj teknikaj kaj enhavaj ...
-
La Esperanto-Sveda de Nylén - ĉu bitigenda kaj bitigebla?
- 17 Jul 2011KaGu raportas pri siaj spertoj fari el la vortaro Esperanto-Sveda de Paul Nylén komputile legeblan tekston kaj petas pri konsiloj kaj spertoj. Ĉu iu povas helpi al li? ...
-
DeepDict: vortoj kaj iliaj amikoj
- 31 Dec 2010Teorie oni povas preskaŭ senfine kombini vortojn kun aliaj. Fakte iuj vortoj pli verŝajne aperas kuntekste de certaj aliaj. Post "hundo" ni atendas "bojas", ne "kokerikas". Kiujn vortojn la praktiko rilatigas al kiuj aliaj, montras la vortarego DeepDict ...
-
Via ideala ePIV – kiel ĝi aspektos?
- 18 Aug 2010La elektronika PIV eluzos la potencialon de moderna komputoriko, estos havebla en lnterreto, por poŝtelefonoj kaj eble kiel eksterrete instalebla programo. ePIV havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos diskuton pri diversaj terminoj. Kaj krome? Kion vi atendas de ĝi? Kion kapablas via ideala ePIV?
-
PIV - ĉu enretigota?
- 16 Aug 2010Libera Folio raportas pri planoj publikigi PIV 2005 en Internet-datumbazo por ebligi facilajn k onsultadon, k orektadon kaj k ompletigadon - la kutima 3K-programo do.
-
La esperanta meta-vortaro
- 19 Jun 2010PIV kovras eble 20 elcentojn de la vorto-stoko registrita en dulingvaj Esperanto-vortaroj. La tuto de tiuj vortaroj kune formas virtualan "meta-vortaron" kun probable ĉ. 250.000 vortoj. La softvo Mobipocket Reader ebligas per unu sola serĉo konsulti ilin samtempe.
Jump to top
RSS feed- Latest photos where Andi appears - Articles
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter