1. La vortaro
Por la direkto sveda-esperanta ekzistas la moderna vortaro de Ebbe Vilborg (1992), kiu ankaŭ estas konsultebla rete. Malsame kiel ekzemple la danan de Bick / Larson aŭ la hispanan de de Diego, en kiuj ankaŭ eblas serĉi laŭ la esperantaj tradukoj, la Vilborg-vortaron oni tamen - tre bedaŭrinde - povas traserĉi nur laŭ la svedaj kapvortoj.
La unua eldono de la vortaro (vd. la foton) estas de 1933. Temas pri la unua traduko de Plena Vortaro de 1930 (PV) al nacia lingvo entute. Jaron poste aperis la dua iom ŝanĝita kaj ĝis hodiaŭ ĉiam stereotipe denove represita eldono de PV, nome PV 1934. Ties Suplemento estas de oktobro 1953 (tiel la dato sub la enkonduko). En 1954 aperis la dua kaj lasta eldono de la Nylén-vortaro:
2-a reviziita kaj plilarĝita eld.: Stockholm: Förlagsföreningen Esperanto, 1954, 267 p. (presejo Sturetryckeriet AB, Stockholm, 18x12 cm, ĉ. 25.000 kapvortoj).
Mi ne posedas ĝin kaj ne povas diri, ĉu ĝi - krom PV 1934 - jam konsideras la Suplementon. Sekvis nur la dudirekta "malgranda" de Vilborg en 1958 [1] kaj poste ŝajne nenio plu (?). Do, kvankam baze de 1933/1954, Nylén ŝajne estas la lasta ampleksa vortaro de la tipo Esperanto-sveda.
2. Ĉu ekzistas jam porkomputilaj prilaboroj?
Mi iom longe serĉis en Google-libroj kaj aliaj fontoj, ĉu jam ekzistas iu skanaĵo farita de profesia instituto, biblioteko aŭ simile, sed nenion trovis. Ŝajne tian laboron ĝis nun ankoraŭ neniu faris (?).
Reta Vortaro (ReVo), kiu same baziĝas sur PV 1934 i.a. ankaŭ havas tradukojn al la sveda. Sed plej ofte temas pri nur "nudaj" unuvortaj tradukoj. Mankas ekzemple la tradukoj de frazeologio, kiujn havas Nylén. Multajn vortojn troveblajn ĉe Nylén ReVo tute ne tradukas.
3. Ĉu do bitiginda?
Miaopinie jes (se la sveda ankoraŭ taŭgas kaj ne jam arkaiĝis, kion mi ne povas prijuĝi). La esperanta parto estas bona, solida, klasika Esperanto. Ĝi certe estos bazo de iama moderna vortaro Esperanto-Sveda.
4. Kiel plej tempo-ŝpare fari tion?
KaGu priskribas, kiel li fotis kaj poste OCR-is ĉiun unuopan paĝon. Laŭ la UEA-katalogo ekzempleroj estas ankoraŭ haveblaj kaj kostas simbolajn 4,80 eŭrojn. Oni do ĉiukaze povus distranĉi la libro-dorson de ekzemplero kaj meti la ĉ. 250 unuopajn paĝojn sur skanilo. Kolego atentigas, ke la tekst-ekkona OCR-programo ABBY Fine Reader Express havas Esperanton inter siaj lingvoj kaj "bonege rekonas ĉapelitajn literojn". Mi mem ne havas spertojn pri tiu programo, nek pri iu alia. Mi nur scias, ke kutime estas multege da posta prilaboro por korekti la leg-erarojn de la programo, "sizifa labortasko", kiel skribas KaGu, precipe se temas pri tiel dense skribita dulingva teksto kun multaj diversaj karaktroj, kia estas la Nylén-vortaro.
Ĉu iu povus helpi al li per konsiloj kaj spertoj?
------
[1] Vilborg, Ebbe. Lilla esperanto ordboken I. Svenska-esperanto II. Esperanto-svenska Tillägg: Översikt över korrelativa ord, räkneord och affix 7.700 kapvortoj; 3.900 kapvortoj Malmö: Förlagsföreningen Esperanto u.p.a., 1958, 193 p. (presejo Hugo Löjdquist Boktryckeri, Tierp 15x10 cm).
Laŭ la 15a regulo oni almenaŭ diru bajto (same kiel rajto, kajto aŭ tajdo)
Bernardo has replied to Milokula KatoSe oni diras "bita libro", ĉu oni ankaŭ diru "bita fotilo"?
Jen kion diras Saliĥ la komputilisto:
Mi ne inkludis la vorton "bita" al la esplorita listo, ĉar de vidpunkto de specialisto pri komputiko, uzo de "bita" kaj "cifereca" ne estas plene anstataŭeblaj. Ekzemple, oni ofte povas diri ion similan al: "ciferecan datumon eblas reprezenti per bita ĉeno", kaj tio ne estas sensignifa taŭtologio, ĉar en tiu uzo la vorto "cifereca" ne signifas ne "binara/duuma", sed "diskreta (en matematika senco)". Do la propono uzi "bita" anstataŭ "diĝita/cifereca" ne akceptblas al mi, kaj eĉ povas konduki al miskompreno. Ekzemple, aŭdante "bita fotilo", mi ekpensos pri kamerao, kiu registras nur du nuancoj de koloro: nigra aŭ blanka (kelkaj kopiiloj faras ĝuste tion), sed neniel pri cifereca kamerao.
Bernardo has replied to Milokula KatoJen kion havas la Komputada Leksikono de S. Pokrovskij (http://www.esperanto.mv.ru/ESP/kframe.html):
-----
cifer·ec·a [KKV, Cab] —
Rilata al, operacianta per cifereca prezento (kontraste al la analoga).
Rim. Vd ankaŭ bit-.
Noto. Iuj [RTA84] preferas havi specialan terminon diĝita:
Dum la adjektivo cifereca rilatas al informoj prezentataj per ciferoj (ekz-e, indikatoro), diĝita estas pli ĝenerala nocio. Ekz-e, en ordinara komputilo aŭ neanaloga cirkvito la informo fluas ne en cifera, sed en diĝita formo. La ciferoj aperas nur en la finŝtupo.
Tiu obĵeto ne estas senriproĉa. La sufikso -ec estas enŝovita ĝuste por fari la aludatan distingon (ne tre gravan, ja la angla kaj la rusa ĝin malatentas; sed la sufikso nepre bezonatas en ciferecigi): cifereca estas io esence ekvivalenta al ciferoj, sed ne nepre cifera. Se la koncerna indikatoro montrus la rezulton analoge, per nadlo, ĉu ĝi estus nadla aŭ nadleca? Iuj uzas diĝita adjektive kaj karaktro substantive; tio estas nesistema. — Estas ankaŭ aliaj fakuloj, kiuj konfuzas ciferojn, nombrojn kaj numerojn, kaj diras numera [laŭ la angla mistermino numeric(al) control, vd cifereca stirado].
Nedezirinda sekvo de la adopto de diĝita estus, ke per retroderivado oni povus erare pensi, ke «cifero» en Esperanto estas «diĝito».
Angle: digital, numeric(al)
Pole: cyfrowy
Ruse: цифровой
1996-10-09
-----
bit- —
Ĉar bito estas speco de cifero, tial bit- estas uzebla prefiksece por esprimi la ideon ke la aĵo indikita per la radikalo estas cifereca; ekz-e bitlibro, bitmonero.
Angle: e-, electronic
----
bit·libr·o —
Lib.: Libro en formo de cifereca dosiero (speco de hiperteksto), legebla per komputilo (precipe, per poŝkomputilo) uzante taŭgan programon (ekz-e ĉi tiu Leksikono en formo de dosiero kl.tr por la legilo TomeRaider).
Angle: e-book, electronic book
2003-04-23
-----
Komputeko ŝajne pli-malpli sekvas Pokrovskij: http://komputeko.net/index_en.php?vorto=digital kaj favoras "ciferec-" (ekz. digital signature (subst.) - cifereca subskribo; k.m.a.).
Pokrovskij eksplicite malkonsilas "diĝita", kiun laŭ via citaĵo Saliĥ rekomendas (? de kie precize estas tiu citaĵo?). Kiun fakulon mi nun sekvu? Kaj "diĝita" kaj "bit-" baziĝas sur la angla (kaj germana, franca, hispana). "cifer'ec'ig'end'a" laŭ mi estas sufiĉe komplika kaj maleleganta (kombino de radiko plus tri sufiksoj!).
Haupenthal kaj Piĉ certe ne okupiĝis pri komputilaj terminoj, vian alludon mi ne komprenas. Pri Camacho mi ne scias, sed dubas, ke li faras rekomendojn pri komputila terminaro.
"altbrovaroga" mi ne komprenas.
Sign-in to write a comment.