Keyword: fotopoemo
-
Hans-Georg Kaiser: Senfineco (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Senfineco Mi amas vin, ho senfinec', volonte vi enombras. Vi tre proksimas min kun dec', neniam ion nombras. Mi amas vin, ho senfinec', vi tiel bele ridas. Pro via kor' de eternec' vi ĉiujn aĵojn fidas. Etere sonas bela kant', de vi, ho, belulino, vi venas el libera land' kaj mi el via sino. Vi foje volas pro volupt', ke stelomilo lumu. Mi vere volus, ke ĉe nupt' vi kise min brakumu. Mi scias, ke ĝi estas rev', ne estos nuptofesto. La senfineco…
-
Hans-Georg Kaiser: Malnovaj domoj (foto + rimpoemo)
-
David Sn / Hans-Georg Kaiser: Suno kun verdaj okuloj (foto + rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Suno kun verdaj okuloj (por foto de David S) Kun la suno en la koro pli agrablas ĉiu horo. Eĉ frosteca hom' pli fidas, se la brila Suno ridas. Se eĉ hom' laŭ Sun' elkoras, homon tian ni adoras. Eĉ la trista ino Luno brilas hele nur pro Suno. Kaj dum Sun' smeraldokulas, ĉar la koro verde brulas, jen ĝi plenas de espero pri pacverda mond' sur Tero. https://cezarfotoj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Ĉu mapo de l' land' Kraterio? (rimpoemo) + David Sn. (foto)
Hans-Georg Kaiser Ĉu mapo de l' land' Kraterio? (por foto de David el Izraelo) Ĉu mapo de l' land' Kraterio? Ĉu eble Laflandio? Amikoj, mi estas ne Dio. Sed David pli scias pri tio. Respondis do David ĝentile: "Cerbumu ne plu tro subtile, mi diras nun sobre trankvila: jen arbotrunk' renosimila." https://cezarfotoj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Dentradulo (rimpoemo por foto de David S.)
Hans-Georg Kaiser DENTRADULO Mi povas vidi vin en felo, tra via haŭto el mielo. Mi fiksas vin per ŝtalokuloj kaj vidas, ke vi estas nuloj. Maŝina estas mi, ne drola, nur por rezisti tre malmola. Sed, se vi tiel plu min gapos mi vin tuj per martelo frapos. Kaj se vi pensas, ke mi aĉas, jen sciu do, ke vi nur klaĉas. Se estas hom' sen fantazio, li vidas nur sin mem post ĉio. PS: Spontane verkita por tiu ĉi konstruktivisma foto de David Sn. https://ce…
-
Hans-Georg Kaiser: Sovaĝaj porkoj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Sovaĝaj porkoj Sovaĝa estas mi kaj forta porko, kaj tamen vivas ni ne en Novjorko. En roto sentas mi min kvazaŭ hejme. Sed vivas ni pro vi ne senprobleme. Arbare loĝas ni dum tuta jaro en paca harmoni' sen tro da faro. Se homoj nin ne sovaĝe ĉasus, jen nia viv' ĉe l' fin' pli bone pasus. Ekde novembro sin la aproj ĉasas. Bataloj por aprin' de nun amasas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Eder Benedetti (desegnaĵo) + Hans-Georg Kaiser: Freŝa vento! (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Freŝa vento! (por desegnaĵo de Eder Benedetti el Brazilo) Kia sento, freŝa vento! Flughararo pro konsento! Ĝoj' sen pento aŭ fi-dento, brakoparo en la vento! Jen adoro el la koro sur la bilda ĝojfuroro! Gaja horo, suna oro, freŝe milda gajhumoro. Esperanto por ŝatanto vere estas ne nur vanto. Esperanton desegnanto bunte festas per in-kanto. PS: Kara Eder, la bildo est…
-
Hans-Georg Kaiser: Bananbanko kun suno (Prosagedicht) + C.Wilda (Foto)
Hans-Georg Kaiser Bananbanko kun Suno Tio ŝajnas al mi bananeksa, sovaĝkreskante sunbenkeca, bumerange fortika, ja iel multgrimptiga... Korposvingoj vekas ŝutkovritajn sencojn, montras la vojon el la metafiziko. Ĉokolada papero admonas pri la morto. Sovaĝa kontrasto de mortotuko kaj sunkantado. Birdoj komencas paroli rakontojn. PS: Foto de C.Wilda (Wildwuchs) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ Hans-Georg Kaiser Bananenbank mi…
-
Hans-Georg Kaiser: Aŭtorado katdormeja (rimpoemo por foto)
Hans-Georg Kaiser Aŭtorado katdormeja "Por la dorm' loĝeja lok'!" estas ne por mi la vok'. Mi sur aŭtorado dormas; tio korpon bele formas. Restu for pri katkaban', eble eĉ kun kata pan'! Estu mia dorm' agrabla gumomola, ne sursabla. Se min vekos la maten', mi foriĝos tuj sen pen'. Se la aŭto ekveturos, mi per unu salt' surspuros. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Laŭ ginkfoli' (rimpoemo)+ Hans-Georg Kaiser: Wie ein Ginkgoblatt (Reimgedicht)
Hans-Georg Kaiser Wie ein Ginkgoblatt Ich bin du, und du bist ich, im Ginkgo-Blatt erkennt man sich. Im Ginkgoblatt sind zwei doch eins, wenn's nicht so wäre, dann wären wir keins. 5.Juli 2005 nach Besuch im Ginkgomuseum in Weimar Hans-Georg Kaiser Laŭ ginkfoli' Mi estas vi, vi estas mi, en ginkfolio videblas ni. Je simetri' kuniĝis ni, du esta…
-
Eder Benedetti: Esperanto la internacia lingvo (grafikaĵo) + Hans-Georg Kaiser: Verda stelo, nia stelo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Verda stelo, nia stelo (por la nevenkebla duopo Ed & Pris) Verda stelo, verda stelo, lumu ĉiam kaj kun helo! Lumu do en mornaj tagoj. Lumu kontraŭ ĉiuj plagoj! Verda stelo, hela stelo, brilu por enmonda belo. Brilu al amikoj niaj. Brilu al la verebriaj. Verda stelo, bela stelo. Lumu do en la ĉielo. Lumu al ni sur la tero. Lumu plu eĉ en infero. Verda stelo, nia stelo, brilu hele kiel velo. Brilu, se vin stult' disrompas, ĉar vi nin nen…
-
David Sn.: Testado (foto) Hans-Georg Kaiser: Knabo ludas kun plastaj trinkujoj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Knabo ludas kun plastaj trinkujoj Ĉu li metu flanken ĉiujn, aŭ nur iun aŭ nur iujn? Li ne scias vere bone. Ĉu prefere tiun fone? Kiel ajn li faros ĝin, mankas iom la rutin'. Ĉu li metu ĉiujn vice, ĉu en aro laŭpolice? Ĉu li lasu ilin sune? Ĉu stakigu ilin kune? Li plu luktas pri decid'. Ĝenu ne per laŭta rid'! Ĉar la knabo ne nur ludas, sed pripensas kaj konkludas, forgesante pri la mondo dum medito pri la rondo. Li konstruas kun cerbum' dum fotad…
-
Eder Benedetti / Hans-Georg Kaiser : Vera dir' en trajno (desegnaĵo kaj rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Vera dir' en trajno (por L.R.Edigmar-Limoeiro Ramon) Diris al mi vir' en trajno: "Ne vin tenu al la ŝajno. La sukces' ne feliĉigas, se vin amo ne instigas. Ni ne povas ĉion havi kaj ne povas ĉiam pravi. Sed ni amu nian amon, nian edzon, iun damon. Ni albrake ilin prenu kaj en niaj brakoj tenu. Ne forgesu do la veron, se vi celas karieron." PS: La travivaĵon en la trajno havis mia brazila amiko Eder, kaj mi…
-
Cezar: Ankro kaj ĉeno (poemo)
Cezar Ankro kaj ĉeno Marist' veturas sur la mar' sen lia amikin'. Sed ankris li ĉe ŝi dum jar'. ĉar ĉenoj logis lin. Nu, ĉeno estis ŝi por li, nur foje ankaŭ ben'. Sed sur la maro nur por si, li revas pri la ĉen'. Ŝi estis longa kiel ŝnur', amore tenis lin. Li estis luda ankro nur kun magra in' sur sin'. Sed mankas ŝipe ankroĉen'. ne eblas ankrohor'. La ŝipon levis flus' sen pen'. Ĝi drivis gaje for. "Mi estas via belulin' sur vasta vasta mar', mi, ho marist', nu…
-
Peeraerts: Kapdoloroj (foto) + Hans-Georg Kaiser: El la ĉielo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser El la ĉielo (libere laŭ Lutero) El la ĉielo venas mi, alportas bonon nur por vi. De la bonaĵoj, vere multe. Pri tio kantas mi nun stulte. Sur vian kapon fekas mi, ke bone kresku, kara, vi. Mi monumentojn tre beligas aliaĵn birdojn eĉ instigas. PS: Laŭ foto "Kopfschmerzen" de Paŭlo Peeraerts el ipernitio, vidu la foton supre. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Telumoj el jino kaj jango (rimpoemo) + H.-G. Kaiser: Teelichter ganz im Gleichgewicht (Reimgedicht) +Elbertinum (foto)
Hans-Georg Kaiser Telumoj el jino kaj jango Telumoj ekvilibraj kaj eble eĉ senvibraj. En ĉiu kaz' telumoj sen sed kaj palpebrumoj. Ideo kaj ideo: ekestis nova kreo. La nova kre' nin ravas, ĉar harmonio gravas. Se la ide' utilas, estetike eĉ brilas, ĝi estas ideala kaj krome eĉ reala. Hans-Georg Kaiser Teelichter aus Yin und Yang Und dennoch sind es Lichter, trotz staunender Gesichter. Teelichter stets im Gleichgewicht, aus Yin und Yang, sie…
-
Hans-Georg Kaiser: Alte flugantaj pensoj (poemo por foto de David S.)
Hans-Georg Kaiser Alte flugantaj pensoj Mi flugas alte en aer', ne rampas kiel verm' sur ter'. En mia propra alta sfer' mi estas aglo de liber'. Se vi ne alte flugas, hom', vi estos ĉiam verm' en fon'. Ekflugu do kun fantazi', libero estas, hom', vizi'! PS: Por la supra foto de amiko David:)! cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Cezar: Klaŭn' Esperanto (poemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezar-klaun-esperanto-rimpoemo.html Klaŭn' Esperanto Klaŭn' Esperanto, la ĝojperiganto, nodas sin gaje kravaton al banto. Klaŭn' Esperanto kun sia lekanto haltas survoje surkape por kanto. Klaŭn' Esperanto, sopirogiganto, saltas eĉ foje transkape pro vanto. Klaŭn' Esperanto, kamufloŝatanto, ĉevalas laŭ-Troje kun verda galanto.