http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezar-klaun-esperanto-rimpoemo.html




Klaŭn'
Esperanto


Klaŭn' Esperanto,
la ĝojperiganto,
nodas sin gaje
kravaton al banto.

Klaŭn' Esperanto
kun sia lekanto
haltas survoje
surkape por kanto.

Klaŭn' Esperanto,
sopirogiganto,
saltas eĉ foje
transkape pro vanto.

Klaŭn' Esperanto,
kamufloŝatanto,
ĉevalas laŭ-Troje
kun verda galanto.