Keyword: revo

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • Hans-Georg Kaiser: Revina (rimpoemo)

    Belulino kun scivolulo
    Hans-Georg Kaiser Revina Revina volus mare veli, la tutan mondon tiel celi, sed car ŝi ne la monon havas, ŝi hejme restas, reve bravas. Se iam helpus al ŝi banko, ŝi tuj forvelus kaj kun danko. Ŝi lasus la amikon hejme, lin adiaŭus senprobleme. Ŝi globotrotus sen programoj, kaj montrus sin en panoramoj. Ŝin viroj sekvus kiel muŝoj, avidaj ĉiuj pri kunkuŝoj. Lastfine kantus ŝi en bando, revenus eĉ al la hejmlando, kaj tie ŝi koncertojn donus - se la amik' ŝin ne malspron…

  • Bernard Binlin Dadié: Mia revo (prozpoemtraduko)

    Dĵino kun turbano dancanta sur fajro
    Bernard Binlin Dadié Mia revo Mi ne revas pri la posedo de vilao en la montaro kvazaŭ aglonesto ĉe la Kilimanĝaro, ne pri floropelvoj por sonĝoj kaj ne pri pargetaj plankoj, en kiuj speguliĝas oraj lustroj. Mi ne sonĝas esti soleca giganto en marmora kastelo, vojaĝanto de la luksokategorio. Melodio en la silento de miaj tagoj, lumobrilo survoje tra la tenebro, kie nia amo faskiĝas en stelaj bukedoj: Mi sonĝas aparteni al vi; en viaj manoj senti la…

  • Hans-Georg Kaiser: Mevaj revoj (rimpoemo)

    familio kaj mevoj
    Hans-Georg Kaiser Mevaj revoj Revoj estas kiel mevoj, ne eĉ pensas do pri devoj. Ili tentas eĉ la decon, la plej belan edzinecon. Revoj ja flugilojn donas; sed la sobra viv' admonas: "Restu, hom', prefere hejme, kion ajn vi revas eme. Kiel ajn sopiro logas, la espero vin mensogas. Hejme estas varma forno kaj ne revo nur sen dorno." Tamen revoj tre necesas, tion mi kun ĝoj' konfesas, Se ne estus mevaj revoj, restus al ni nur la devoj. http://cez…

  • Hans-Georg Kaiser: Revomevo (rimpoemo + foto)

    fotis Natali, Mevo
    Hans-Georg Kaiser Revomevo Mevo, mevo, blanka mevo, kvazaŭ revo estas mevo. Jen sopiro, rev' de viro, in-inspiro laŭ zefiro. Mevo, mevo, for de l' devo estas mevo – bela revo! PS: Iam verkite por la supra foto de Natali el la urbo Krapotkin. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • komuna revo

    Religioj disigas homojn de unu la aliaj, nur revoj kaŭzas ligon de la homoj al unu la aliaj. Eugène IONESCO Hodiaŭ mi legis tiun frazon kaj plaĉis al mi la esenco.

  • Kiel sonĝoj klarigas la mondon al ni / Aktualaj esploroj de cerboesploristoj

    ŝvebanta dormanto
    http://popularscienco.blogspot.de/2013/07/kiel-songoj-klarigas-la-mondon-al-ni.html Kiel sonĝoj klarigas la mondon al ni Aktualaj esploroj de cerboesploristoj montras, ke sonĝoj avertas nin kontraŭ malsanoj, montras danĝerojn kaj helpas al ni ĉe komplikaj decidoj Nia cerbo dormas neniam, ankaŭ ne en la nokto. Ĝuste tiam ĝi laboras tre streĉite kaj lasas nin sinki en buntan sonĝomondon. Mondo kun propraj leĝoj. Ni…

  • alproksimiĝas la datreveno de la verda movado de irano

    Baldaŭ la verda movado en irano unujariĝos. Nekredeble ... La foto diras ĉion kion oni povus priskribi ... Mi havis revon kaj tiun mi akiros!

  • Cezar: Vojaĝrevoj ( originala poemo)

    poŝtmarka papilio / Cezar: Vojaĝrevoj
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-vojagrevoj-rimpoemo.html Cezar Vojaĝrevoj —laŭ la ĉineska poemskemo "moruskolektanta knabino" Kiel poŝtmark' sur kovert' en hotelo ĉe botelo ekrevas tuj pri velo, tiel logas min kun fort' fora relo, rajda selo, flugado en ĉielo. PS: Caisanzi (moruskolektanta knabino) : ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun kvar versoj el 7,4,4,7 silaboj, laŭ la rimaranĝo: xa, a,a. (x=senrima)…

  • J.J. Rousseau: La revoj de sola promenanto (traduko laŭ germana traduko)

    migrinto kaj migranto
    Jean Jacques Rousseau (1712 ĝis 1778) La revoj de sola promenanto Unua promeno Tiel mi do estas sola sur la tero, ne plu havas fraton, nek proksimulon, nek amikon, nek societon krom mi mem. La plej societema kaj plej amplena homo inter la morteblaj estas proskribita de siaj kunhomoj. Kun sia "akre rigardanta malamo" ili unuanime esploris, kiu turmento estus por mia sentema koro la plej kruela, kaj ili perforte disŝiris ĉiujn bendojn, kiujn ili ligis al mi. Ankaŭ kon…