Cezar
Vojaĝrevoj
—laŭ la ĉineska poemskemo
"moruskolektanta knabino"
Kiel poŝtmark' sur kovert'
en hotelo
ĉe botelo
ekrevas tuj pri velo,
tiel logas min kun fort'
fora relo,
rajda selo,
flugado en ĉielo.
PS: Caisanzi (moruskolektanta knabino) : ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun kvar versoj el 7,4,4,7 silaboj, laŭ la rimaranĝo: xa, a,a. (x=senrima)
Pliajn tiajn poemojn vi trovas en la "Ĉinesko en Esperanto"-grupo de Ipernitio.
Sign-in to write a comment.