Suso Moinhos Pardavila's photos
Suso Moinhos - Patrino maro
|
|
PATRINO MARO
Ne postulu min plu
kun akuŝintina forto…
Vi pensis ŝnuron el laminarioj
min liganta umbilike al via ventro
obskura, frosta kaj danĝera,
kie disprosperas en tenebro
holoturioj, ofiuroj, platfiŝoj blindaj,
palaj vostoj kun buŝegoj.
Vi decidis dorsoturne
ke plugos nur miaj ungoj
la dik-sablan fundon de via utero,
nesto de timoj glaciaj,
sed mi defias vin stare:
akceptu min senartika,
mian amon al rulfaloj,
mian antropofagismon,
la rompon, la paŝon, la migron,
dum vi ŝtormas.
(El mia poemaro Laminarioj, eld. Espero, 2016. Muziko: "Point of no return", de Roger Subirana Mata, el www.jamendo.com)
Bv. viziti mian paĝaron:
suso-moinhos.webnode.pt
Laika 1957 (en la sicilia)
|
|
Poemo originale verkita en esperanto de Clelia Conterno Guglielminetti (1915-1984). Traduko kaj legado en la sicilia de la poeto Antonino La Grutta, de Mazara del Vallo.
Puema in esperantu di Clelia Conterno Guglielminetti (1915-1984). Traduzioni e littura in sicilianu di Antonino La Grutta.
Saluto de Laŭlum, fama ĉina esperantisto
|
|
Lǐ Shìjùn, 李士俊, pli konata per la nomo Laŭlum (1923-2012) estis fama ĉina esperantisto, poeto kaj tradukisto. Okaze de la nova jaro 2007 li salutis ĉiujn esperantistojn per raporto. Mi prenis tiun ĉi filmon el la kanalo de la ĉina ĵurnalisto Bluaĉielo en Dalilymotion kaj reproduktas ĝin ĉi tie pro ties historia valoro.
William Auld - Ti és o mar
|
|
Poemo de William Auld (1924-2006), skota poeto em esperanto. Tradukis en la galegan (portugalan de Galegio) Suso Moinhos.
(Notas para lusófonas/os nom galegas/os: ti: variante de "tu" utilizada no Ocidente da Galiza. Nordesía: vento frio do norte. Mália: a pesar de. Rejoubar: gozar alegremente).
Mia blogo kun tradukoj el la esperanta literaturo: estrelasnanoite.blogspot.com
Margreta Nikolova - La amo de la junmaristo
|
|
|
Esperanta melodio de bulgara kantistino de la 60aj jaroj.
Pli en:
www.youtube.com/user/membrudo
Feri Floro - María Isabel
|
|
|
Feri Floro (VIRÁG Ferenc) estas kantisto naskiĝinta en Hungario kaj loĝanta en Germanio. Li publikigis la kanzonarojn "Floreto" (1982) kaj "Du kolombetoj" (1983). Jen lia versio de la bela kanto, tre konata en hispanlingvaj landoj, "María Isabel".
Vi trovos pliajn e-filmetojn en mia konto de Youtube:
www.youtube.com/user/membrudo
József Dinnyés - Ho, mia kor'!
|
|
Kanto de la fama hungara kanzonisto József Dinnyés el lia kasedo "Al venko!" (Budapeŝto: Lingvo-studio, 1986). Temas pri muzikigo de konata poemo de Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Pliaj esperanto-filmoj en mia Youtube-konto:
www.youtube.com/user/membrudo
Feliĉan novan jaron!
|
|
|
Mia 4-jara nevo Antono kaj mi deziras al vi ĉiuj feliĉan novan jaron!
Pli longaj, al Ipernity nealŝuteblaj esperanto-filmetoj, troveblas en mia Youtube-konto:
www.youtube.com/user/membrudo
Flugas mevoj super maro
|
|
Mia nevo Antón, ankoraŭ nelegipova, kaj mi kune deklamas konatan poemon de la rusa esperanto-poeto Georgo Deŝkin (1891-1967).
Pli da esperanto-filmetoj en mia kanalo de Youtube:
www.youtube.com/user/membrudo
Esperanto USC 1992
|
|
Miaj lernantinoj de la esperanto-kurso de la Universitato de Santiago de Compostela en 1992. De tiam lingvinstruaj metodoj multe ŝanĝiĝis.
Laika 1957
|
|
|
Traduko en la galegan (t.e., la portugala parolata en Galegio) de poemo de Clelia Conterno. Mi esperas ke vi ŝatos.
Pli da esperanto-filmetoj en mia kanalo de Youtube:
www.youtube.com/user/membrudo
Mi volas rakonti historion
Foriris la aktorino Jadwiga Gibczyńska
Despina Patrinu
Leciono en la lernejo Acume, Vigo
|
|
Esperanto-kurso en la lernejo Acume, en Vigo 2010-2011. Ĉi-kaze, unue ni spektis filmeton pri kuirado de recepto kaj ni notis la interesajn vortojn. Sekve mi preparis surloke meksikan avokadsalaton "guacamole" dum la lernantoj priskribis parole miajn agojn kaj poste surpaperigis ilin. Fine, kompreneble, ni gustumis kaj praktikis la lingvon en malstreĉa etoso
Ran-ludo 3
Ran-ludo 2
Ran-ludo 1
|
|
Fina tago de la E-kurso (B1) che Acume, en Vigo, 2011. Antonio Valén ĉeestis kiel invitito. Ni ludis la "ran-ludon".
For a Guest account such as this, the number of content displayed is limited to a maximum of 100.
Jump to top
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter