Suso Moinhos Pardavila's photos

Esperanto-kurso, lernejo Acume, Vigo, Jan. 2011

01 Jan 2009 409
Esperanto-kurso en la lernejo Acume, en Vigo, kun (de dekstre) Félix kaj Ángel (honorindaj vizitantoj), Elvira, Sara kaj Maria (lernantinoj, kvankam Elvira ne necesas lerni plu!) kaj mi (la kursgvidanto). Mankas Cris, kiu ne venis tiun tagon. Januaro 2011.

Inauguro de E-strato, 13.12.1987 (2)

25 Jan 2012 394
Alia fotografaĵo de la inaŭguro de la Esperanto-strato en Vigo la 13an de decembro 1987. De maldekstre mi sukcesas identigi: Xulio Bueno Cortés (kun ĉapo), Benito (el Santiago, liphara), Antonio Alonso Núñez tenanta ĉeŝultre sian edzinon Conchita, iun portugalan samideanon kies nomon mi ne konas, Jaime Canoa, Amalia, Lourenzo Lourenzo kaj nian karmemoran Antonio Lojo. En la antaŭa vico kaŭras Prof-ro Xesús Alonso Montero, ridetanta Elvira kaj mi 17-jara, ĵusbakita verdlingvulo. Dankon denove al Elvira pro la foto.

Inauguro de e-strato, Vigo,13.12.1987

25 Jan 2012 599
Inaŭguro de la Esperanto-strato en Vigo, la 13an de decembro 1987. De maldekstre staras magistratanoj Agustín Arca kaj María Xosé Porteiro, Xulio Bueno Cortés (en sablokolora pluvmantelo, prezidanto de la loka e-grupo "Paco kaj Amo"), S-ro Alonso Núñez kaj ties forpasinta edzino, Conchita, la fest-preleganto Prof-ro Xesús Alonso Montero ("nia defendanto", kiel nomis lin Xulio Bueno) kaj aro da vigaj, galegaj kaj portugalaj samideanoj, inter kiuj mi kapablas identigi la nedisigeblajn amikinojn Amalia kaj Pili, la edzinon de Xulio Bueno (kun nigra mansako kaj bruna pluvombrelo) kaj en la dekstra angulo S-ron Pousa. Mi staras malantaŭ S-ro Bueno. Temis pri tre emociiga tago, mia unua e-evento kaj la revo longe sopirita kaj fine efektiviĝinta de S-ro Bueno, kiu forpasis nur ses monatojn poste. Dankon al Elvira pro tiu ĉi valora dokumento.

21 items in total

For a Guest account such as this, the number of content displayed is limited to a maximum of 100.