Bernardo's articles concerning...
-
Resti kun leono estas danĝere
- 14 Jul 2012La Akademio ĵus traktis la malnovan demandon, ĉu oni povas esprimi la titolan (kaj simil-specajn) frazojn ankaŭ per "Resti kun leono estas danĝera (afero)". Ĉu danger-e aŭ danĝer-a? Ambaŭ eblas kaj estas ĝustaj laŭ la Akademio ...
-
Literatura Mondo legebla en Interreto
- 11 Jun 2011Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...
-
Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj
- 09 May 2010Kio? Ĉu vere? Ĉu mi ne legas sur ĝia ĉefpaĝo , ke temus pri iom malpli ol 130.000 artikoloj komence de majo 2010? Jes, vi pravas. Kaj ne, vi ne pravas. Vi pensas pri la esperanta Esperanto-Vikipedio, sed mi parolas pri la angla Vikipedio aŭtomate tradukita al Esperanto per WikiTrans . ...
-
Kio atendos nin en la verda infero?
- 14 Mar 2010Malfacila lingvo Esperanto estas - kompreneble. Tiel malfacila, ke vi apenaŭ sukcesos "ellerni" ĝin, sed pekos dum via tuta vivo - escepte nur de malmultaj sanktuloj. Ni do havas bonan ŝancon revidi nin en la verda infero. Sed kio atendos nin tie? Kaj kiuj estas viaj plej oftaj lingvaj pekoj en lingvo malfacila?
-
Intima rigardo al Berlino
- 08 Mar 2010Se vi interesiĝas pri Berlino for de la amas-turistaj vojoj, vi eble ŝatos la foje surprizajn, intimajn, nekutimajn fotojn de Lichtmorgen ("luma mateno"), kiu eltiklas detalojn de ejoj, kie mi jam centfoje senatente preterpasis. Plurfoje jam la fotoj de Lichtmorgen sukcesis atingi la enirpaĝon de Ipernity .
-
Agrable stulta: fola livero - "livera folio"
- 07 Feb 2010" livera folio - liveras la plej freŝajn novaĵojn", la nova servo asertas en sia retejo kaj per Twitter. Kaj fakte la novaĵoj estas eksplodigaj kiel bombo: " Katalin Kovats anstataŭos Halle Berry kiel nova Bond-knabino ", ekzemple kaj " Novaj esperantaj monaŭtomatoj kun la voĉo de Humphrey Tonkin " plue.
-
Ĉu vi volas dulingve eduki viajn infanojn?
- 18 Mar 2010Ekzemple en via denaska lingvo kaj en Esperanto? Tiukaze la nova manlibro de Inés María Jiménez Mut zur Mehrsprachigkeit - So erziehe ich mein Kind in einer Fremd- oder Zweitsprache (germane "Kuraĝo al plurlingveco - tiel mi edukas mian infanon en fremda aŭ dua lingvo") eble estos helpa por vi.
Jump to top
RSS feed- Latest photos where Katalin Kovats appears - Articles
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter