Statuto de la Akademio preskribas formalan kaj enhavan kondiĉojn:
Formala kondiĉo: Artikolo 8. Kandidatiĝo
"Por fariĝi kandidato por la Akademio, esperantisto devas esti proponita de almenaŭ 5 Akademianoj, kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn. ..."
Enhava kondiĉo: Artikolo 10. Kvalifikoj
"Kiel membroj de la Akademio estas elekteblaj la esperantistoj, kies kapabloj kaj agado sur la tereno de la Lingvo Internacia garantias ilian kompetentan partoprenon en la laboroj de la Akademio, t.e. ĉefe:
-- la sendiskute rekonitaj esperantologoj;
-- la eminentaj pedagogoj aŭ leksikologoj, kiuj per siaj laboroj grave helpis al la instruado de Esperanto;
-- la aŭtoroj, kies Esperantaj verkoj, originalaj aŭ tradukitaj, efektive kontribuis sur la beletra, teknika aŭ scienca kampoj al la kultura riĉiĝo de nia lingvo."
Al kiu kategorio apartenas la nuna vic-prezidanto de la Akademio, Brian Moon? Oficiala respondo ne ekzistas. Ja la Statuto preskribas:
Artikolo 9. Informiĝo
Antaŭ ol submeti kandidaton al baloto, la Prezidanto demandas lin pri lia aĝo, ricevita scienca kaj faka instruo, profesia kariero, scio de naciaj lingvoj, Esperanto-agado -- aparto pri publikigaĵoj en kaj pri Esperanto -- fideleco al la Fundamento de Esperanto, kaj konsento konstante kunlabori en la Akademio. La Prezidanto, se la ĝisnunaj verkoj de la kandidato ne igas tion superflua, ankaŭ petas la opinion pri li de la Nacia Asocio aŭ de alia kompetenta institucio en la lando aŭ regiono, al kiu la kandidato apartenas. La Prezidanto komunikas al la elektontoj la ricevitajn respondojn de kaj pri la kandidato.
Sed tiujn informojn la Akademio - malsame kiel la iama Lingva Komitato - nek publikigas, nek donas argumentojn, kial laŭ ĝi la kandidato plenumas la kvalifikajn kondiĉojn de art. 10. Kutime tio ne estas problemo, ĉar ĉiu scias aŭ facile povas ekscii, ke - ekzemple - sinjoroj Krause aŭ Minnaja k.a. estas gravaj leksikologoj de Esperanto (do dua kategorio de art. 10). Ĉe sinjoro Moon tio ne estas same evidenta, ĉar li simple preskaŭ nenion publikigis en kaj pri Esperanto (vd. ekzemple tie aŭ tie ĉi).
Se la Akademio volas esti "ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro" (Antaŭparolo al la Fundamento 9.4), ĝi devus havi intereson travideble kaj kontroleble aranĝi siajn kooptadojn ("elektojn"), tiel ke iuj supozoj pri kontraŭstatuta agado eĉ ne povas serioze ekesti. Tiu volo al travideblo nuntempe tamen ne estas konstatebla. La Akademio faras sekreton el eĉ plej bazaj informoj (jaro de la kooptado, membreco en Sekcioj ktp.). Multe pli ol la iama Lingva Komitato ĝi degeneris al "kardinala kolegio" (Helmut Welger) aŭ "sekreta societo", kontraŭstarante ĉiujn demokratajn postulojn pri raciaj, kontroleblaj faktoj kaj argumentoj.
Pro tiu miskonduto ni ĝis elmontro de la malo devas supozi, ke Brian Moon kontraŭstatute fariĝis Akademiano.
La
Neglektita negliĝo
-
La vestaĵo "negliĝo" ŝajne estas vorto, kies signifo ŝanĝiĝis en la referenc-lingvoj de la Universal…
-
02 Aug 2012
Resti kun leono estas danĝere
-
La Akademio ĵus traktis la malnovan demandon, ĉu oni povas esprimi la titolan (kaj simil-specajn) fr…
-
14 Jul 2012
See all articles...
With...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 814 visits
Ĉu Brian Moon laŭstatute alelektiĝis Akademiano?
Kiel konate, novaj membroj de la Akademio de Esperanto estas kooptitaj (alelektitaj) ne de iu kongreso aŭ reta komunumo, sed fare de jamaj membroj. La Statuto ja preskribas kondiĉojn por koopteblo, sed neniun mekanismon por kontroli laŭstatutan agadon ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Rektan mesaĝon sendis pluraj legantoj de tiu ĉi blogero. Jen citaĵo el respondo de Akademiano:
"... Pri la bizareco de via komentario pri la elekto de Brian Moon profesia interpretisto che la EK, mi povas nur diri, ke persono kiu praktikas jam kvindek jarojn la lingvon, verkas raportojn, gvidas diskutojn, havas amasan korespondadon kiel estrarano de asocioj diversaj, plej vershajne rajtas, lau la nuntempa merkato de e-lingvuloj, esti konsiderata rekonita esperantologo. ...".
Por mi interesa kaj iom originala difino de esperantologo (art. 10 unua kategorio). Nu, se tio respegulas la kutiman nivelon en la Akademio multo fariĝas klara.
Grizbarbuloj ludantaj en sablokasto...
Bernardo has replied to Milokula Kato"Grizbarbulon" oni ja vidas sur la foto. Sed li ŝajne staras en ĉambro. Mi ne scias, ĉu en la ĉambro estas sablokesto, bedaŭrinde oni ne vidas liajn piedojn ;-))
Sign-in to write a comment.