Keyword: Eichholz
-
Revizio de PIV - komentoj de Rüdiger Eichholz
Rüdiger Eichholz (1922-2000) estis direktoro de la Sekcio pri Fakaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de Slipara Vortaro (SV), Esperanta Bildvortaro (EB), Plena Perkomputora Termino-Kolekto (PP) kaj unu el la plej laboremaj kaj gravaj Esperanto-terminaristoj. En 1995 li apartenis al la reviziantoj de PIV 1970. Liajn impresojn li publikigis en Terminara Cirkulero de la 12-a de februaro 1995. Ĉar daŭre aktuala ni publikigas la malfacile akireblan tekston tie ĉi.
-
Kiuj terminaraj principoj ricevu prioritaton?
Ak. Rüdiger Eichholz (1922-2000), la ĉefa aŭtoro de la Esperanta Bildvortaro kaj de Pekoteko, skribis mallongajn paroletojn pri siaj terminaraj spertoj en 1993. Jen li traktas la demandon pri "internacia neracieco kontraŭ neinternacia racieco". Ĉar la teksto ne estas facile alirebla, la temo tamen denove kaj denove traktita de esperantistoj, mi redonas ĝin tie ĉi.
-
Ŝakmato al lingvaj problemoj!
Ĉu vi ludas (persan / "okcidentan") ŝakon? Tre probable vi konas almenaŭ la bazajn regulojn. Nu, tiukaze neniu problemo klarigi ilin en Esperanto. En la komenca pozicio la blanka damo (aŭ ĉu reĝino?) staras sur blanka ... nu, sur kiu ĝi staras - kiel oni nomas la 64 blankajn kaj nigrajn kvadratojn de ŝak-tabulo en Esperanto? Ĉu kvadratoj, kampetoj, feldoj aŭ kio? Antaŭ 20 jaroj Oskar Stollberg klopodis doni respondon per sia "Provo de Ŝaka Vortaro" ...
-
Akronimoj kaj inicial-vortoj
Ekzistas germana rep-kanto , kiu pro ŝercemo konsistas preskaŭ nur el akronimoj kaj inicial-vortoj. Ankaŭ en la angla ili svarmas kaj pro tio en la internacia lingvaĵo de komputiloj kaj elektroniko. Esperantistoj ne staras flanke: Unesko, UEA, SAT, KKRen, FEL, EK, GDR, IBM, PIV. Ili estas tiel oftaj, ke indas foje rigardi ilin de proksime. Kion faris Akademiano Rüdiger Eichholz jam en 1993.
-
Skribo, sono kaj falsaj parencoj
Ĉu laŭ-sona aŭ laŭ-skriba transskribo? kaj speciale: Kiel transskribi vortojn, kiuj etnolingve finiĝas per -er? - demandis Akademiano Rüdiger Eichholz en 1993. Afero ankoraŭ kaj ĉiam aktuala.