Inter Esperantistoj, kiuj provas krei la en nia lingvo ankoraŭ mankantajn fakajn terminojn, ekzistas du skoloj. En la unua oni asertas, ke laŭ la 15-a Regulo de la Fundamento novaj radikoj kaj terminoj devas nepre deriviĝi de internacie uzataj vortoj. Eĉ je bone establitaj terminoj ili pledas por uzado de alia radiko, se tiu ĉi troviĝas en iom pli da lingvoj ol la en Esperanto kutime uzata radiko. En "Filologo" (n-ro 36-37, p. 23) Bernard Golden ekz-e esprimis la opinion, ke "trabo" povus arkaiĝi kaj esti anstataŭita per "balko", kaj en Akademiaj Studoj 1986 (p. 95) mi [t.e. Eichholz] represis artikolon de la sama aŭtoro pri "Kriterioj por la ĝusteco de Esperantaj vortformoj: Ĉu relajso aŭ relajo?" Mi ne konsentas kun li: Pli grava selekto-kriterio ol la iom pli granda internacieco estas por mi, ke nur "trabo" kaj "relajso" estas troveblaj en PIV (1970) kaj en niaj plej gravaj etnolingvaj vortaroj. Kaŭzus konfuzon, se ni subite sen vera bezono enkondukus sinonimajn terminojn. Ni respektu ĝisnunan lingvo-uzon, se ne gravaj principoj kontraŭas ĝin. Fakta lingvo-uzo havas por mi prioritaton antaŭ internacieco de radiko.
Por Rikardo Ŝulco internacieco estas ankoraŭ pli grava faktoro. En Sur la vojoj de la Analiza Skolo p. 111, li represas la 15-an Regulon de la Fundamenta gramatiketo kaj post ĝi asertas: "Tie temas pri la sola pordo tra kiu iu vorto fremda rajtas eniri en la Internacian Lingvon kiel neologismo." Tio signifus, ke je nova invento ni devus atendi multajn jarojn, por ke ni povu konstati, kiuj terminoj por tiu invento inter¬naci¬iĝis, por ke ni povu krei la bezonatajn Esperantajn terminojn!! Tiel ni kondamnus nian lingvon por ĉiama subevoluo. Internacieco estis bona principo, kiam Zamenhof kreis la lingvon, ĉar tiel ĝi povis rapide ensuĉi vastan stokon da "fremdaj vortoj", kiuj por Eŭropanoj estis relative facile lerneblaj. Sed hodiaŭ ni bezonas aliajn gvidliniojn, se ni deziras, ke nia lingvo taŭgu por ĉiuj homaj agadoj nunaj, estintaj kaj estontaj.
S-ino Nagata apartenis al la alia skolo, ŝi volis faciligi nian lingvon al ne-Eŭropanoj. Tial ŝi rekomendis anstataŭigi Eŭropecajn fremdvortojn per vortoj, kiuj estas regule formitaj el Esperantaj vort-elementoj. Mi kaj multaj Esperantistoj simpatias kun ŝiaj klopodoj. Bedaŭrinde ŝi mortis en 1990. Tamen mi ne dubas, ke la de ŝi semitaj ideoj ankoraŭ longe efikos. Aliaj Esperantistoj verŝajne daŭrigos labori en la de ŝi intencita maniero. S-ino Nagata montris, ke oni povus krei el elementoj de nia lingvo la terminon "lingviko", anstataŭ daŭrigi la uzadon la internacia termino "lingvistiko", ĉar ne temas pri "iko pri lingvistoj".
Por ne-Eŭropanoj ŝiaj lingvikaj termino-proponoj probable estas pli facile lerneblaj, dum por Eŭropanoj la "Eŭrop¬ismaj" estas pli facilaj. Kiujn terminojn ni rekomendu? Mi opinias ambaŭ specojn. Kiam mi vizitis elementan lernejon, mi unue lernis la gramatikajn terminojn en la Germana: Hauptwort, Tätigkeits¬wort, Eigenschafts¬wort. Nur kiam mi vizitis gimnazion, mi lernis uzi la "fremdvortojn" Substantiv, Verb, Adjektiv. Same ni povus agi en Esperantaj lerno-libroj por ne-Eŭropanoj aŭ por infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernis la "Eŭropismajn" fakvortojn: en tiuj lerno-libroj aperu unue la "Esperantecaj" kaj nur poste la lernantoj familiariĝu kun la internaciaj "Eŭropismaj" terminoj. Anstataŭ "adjektivo" estis proponita "a-vorto", anstataŭ "substantivo": "o-vorto", anstataŭ "prezenco, preterito kaj futuro": "as-tempo, is-tempo, os-tempo". Longa listo de tiuj lingvikaj fakvortoj troviĝas en "Akademiaj Studoj 1988-1990". Ne estas antaŭvideble, ke estontaj generacioj uzos nur la Esperantecajn fakvortojn, ĉar por Eŭropanoj la "Eŭropismaj" ĉiam estos pli facilaj, ĉar ĉiuj lernis ilin en siaj lernejoj.
Se ekzistas la ebleco esprimi iun nocion per regula kunmeto de jam ekzistantaj Esperanto-radikoj, mi kaj Esperantistoj de la dua skolo preferas laŭ rekomendo de Zamenhof terminojn kiel "administrado, administrejo, administristaro, administrantaro" anstataŭ la ambiguan internacian "administracio". Tamen per regula kunmeto de jam ekzistantaj radikoj ni ne povus formi la multegajn terminojn, kiujn ni bezonas por priskribi modernajn teknikajn kaj sciencajn nociojn. Feliĉe ekzistas ankoraŭ tria ebleco por krei terminojn: kiel en etnaj lingvoj ni povus ankaŭ en Esperanto akronime formi novajn radikojn.
Mi montros ekzemplojn, je kiuj mi aplikis diversajn metodojn por krei Esperantajn akronimojn: La unua nocio, por kiu mi serĉis Esperantan terminon, ricevis en la Angla kaj Germana lingvoj jenajn el la Angla akronime formitajn nomojn:
Angle: LED display (light-emitting diode display); Germane: LED-Anzeige.
Por mia unua termino-propono mi utiligis la Anglan mallongigon LED, kiu sufiĉe internaciiĝis, kaj kreis el ĝi per literuma transskribo novan silabe prononceblan radikon, kiun mi skribis per minusklaj literoj, ĉar ne temas pri propra nomo: "loedo-vidigilo" (85/459). "led-vidigilo" mispensigus, ke la vidigilo povus esti el ledo. "loedo" pli klare indikas, ke temas pri literuma transskribo. Alia kunlaboranto proponis "lumeda vidigilo", akronimo formita el "lum-emisianta diodo". Estas diskutinda, kiu termino estus por fakulo pli facile memorigebla. Mi tial aranĝis enketon pri tiu termino: "lumedo" estas pli Esperanta, sed sonas kiel besto-nomo kaj ne pensigas, ke temas originale pri mallongigo. Bedaŭrinde mi ne kapblis ekscii, kiel oni en la Germana prononcas "LED-Anzeige" (led-anzeige? el-e-de-anzeige? el-i-di-anzeige?). La fak-vortaro, en kiu mi trovis la terminon, neniam indikas prononcon. Probable oni prononcu LED laŭ Angla maniero! Kiam Germanoj vekiĝos kaj decidos denove purigi sian lingvon?
Kvankam mi ĉi-kaze preferas la literuman transskribo-metodon ni certe ne uzu ĝin je ĉiuj mallongigoj, kiuj povus en nia lingvo fariĝi akronimoj, ĉar tiel niaj novaj radikoj fariĝus tro similaj pro la multaj o-oj.: ocoro (OCR →89/250), foeto (fet →89/186), emoso (EMS →89/180), codoromo (CD ROM →89/164), domoao (DMA →89/171), tosoro (TSR →89/146), coado (CAD →89/133). Eĉ monstran radikon ni tiel ricevus: "sopoool/" (→89/154). Por eviti tion, mi rekomendas uzi krom literuma transskribo de etnolingva mallongigo ankoraŭ aliajn metodojn. Unu el ili estas: Traduko de la plena nomo en Esperanton kaj derivi de ĝi taŭgan mallongigon. La antaŭe menciita "lumeda vidigilo" estas ekzemplo de tiu metodo.
Angle: LCD (liquid-crystal display); Germane: LCD-Anzeige, Flüssigkristall-Bildschirm; Esperante: likvid-kristala vidigilo: likrivo.
Angle: optical character recognition, OCR; Germane: optische Zeichenerkennung, OCR; Esperante: optika karaktro-rekonado: opkareo.
Angle: field-effect transistor, fet; Germane: Feldeffekttransistor, FET; Esperante: kamp-efika transistoro: keto.
Angle: computer aided design, CAD; Germane: rechnerunterstützter Entwurf, CAD; Esperante: komputor-helpata dezajnado: kohedo
Alia aplikebla metodo estas: ”Derivo de la Esperanta radiko rekte de la Angla akronimo: Angle: simultaneous peripheral operation on line, spool: Tio signifas Esperante: "simultana periferia funkciado malaŭtonoma". Oni uzas neĉefan memoron kiel bufron por malgrandigi prokrastojn dum data-traktado, kiam dataoj estas transigataj inter periferiaj aparatoj kaj la procesoro(j) de la komputoro. Germane: spulen aŭ spoolen (verŝajne oni prononcu ambaŭ verbojn same "ŝpulen"). Tiu ĉi termino ŝajnas al mi danĝere misgvida, ĉar ĝi pensigas pri "bobeni" (= volvi ĉirkaŭ bobeno (Germane: die Spule). Lernanto de komputorado do povus mispensi, ke oni provizore surbobenigas iujn dataojn, kiujn oni traktos poste, por ke la sistemo pli rapide funkciu!! Tial mi malrekomendas uzi en Esperanto por tiu nocio terminojn kiel "spuli" aŭ "ŝpuli". Tial mi rekomendas por Esperanto "spooli" (89/154) aŭ "spoolado" (93/136) por la procedo. Mi scias, ke kelkaj Esperantistoj klopodas nepre eviti hiatojn. Sed laŭ mi vorto kun hiato estas pli taŭga ol multe pli longa akronimo kiel siperfumalai (el "simultana periferia funkciado malaŭtonoma"). Temas ja pri malofte uzota pure teknika termino. La kvanto da terminoj formeblaj per la malmultaj leteroj de nia lingvo estas ege malgranda, se ni volas limigi nin al mallongaj vortoj.
Ankaŭ E. Spitaels (es) sukcese uzis akronimadon por krei Esperant¬ajn terminojn de elektronikaj muzik-instrumentoj. Ekzemple anstataŭ la monstra plena termino attack-decay-sustain-release oni uzas en diversaj etnolingvoj nur ADSR. Esperante tio signifas: eksono-defalo-subteno-amortiziĝo" aŭ mallonge: edsa/o (88/es-070). Li tradukis DA-converter per "diĝit-analoga konvertilo" = dianko kaj AD-converter per "analog-diĝita konvertilo" = andiko. En la Pekoteko-komplekso 89/278 mi sentis la bezonon iom pli detale traduki la plenan nomon: analog-al-diĝita konvertilo. Nur nun, kiam mi kompilis plenajn indeksojn, mi konstatis, ke es jam estis tradukinta A-D converter. (Tiel oni skribis la terminon en ComGlo.) Liaj akronimoj "andiko" kaj "dianko" ŝajnas al mi tre bonaj. Tial mi aldonis "andiko" en 89/278. Tio espereble montras, ke ankaŭ en Esperanto ni rajtas akronime krei novajn radikojn, ĉar ankaŭ etnolingve oni faras tion. Akronimado do estas nova metodo de radiko-kreado, pri kiu mi volonte aŭdus reagojn.
Kreado de inicial-vortoj estas alia metodo. Dum akronimo estas ĉiam silabe prononcata, inicial-vorto povas esti literume aŭ silabe prononcata. Kontraste al akronimo inicial-vorto konsistas nur el la komencaj literoj de la unuopaj vortoj en iu termino. Etnolingve ili estas ofte sed ne ĉiam skribitaj nur per majuskloj. La plej oftaj inicialvortoj en nia lingvo estas la mallongigitaj nomoj de organizoj kaj libroj: UEA, SAT, ILEI, PV. Ĉiujn tiujn mallongigojn ni kutime skribas per majuskloj, ĉar temas pri propraj nomoj. Sed pri prononco de tiaj inicial-vortoj ekzistas problemo. La mallongigoj por la Kanada, Korea aŭ Kuba Esperanto-Asocioj estas la samaj: KEA. Kiel oni prononcu tiun mallongigon: "kea?", "koea?". Kiel ni prononcu PIV? "piv?", "poivo?", "pivo"? Ĝis nun mi nenie trovis regulojn aŭ proponojn por reguloj pri tio. Ĉar la 9-a Regulo de Esperanto postulas: "Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita", mi opinias, ke ni devus postuli, ke ni skribu ĉiun vorton en nia lingvo tiel, ke ne povas ekzisti la plej eta dubo, kiel prononci ĝin eĉ por persono, kiu neniam antaŭe aŭdis la vorton. Ĉar akronimoj ĉiam estas silabe prononc¬endaj, ne ekzistas prononc-malfacilaĵo je ili. Tial mi proponas jenan prononc-regulon: Ankaŭ la inicial-vortojn ni ĉiam prononcu silabe, se tio ne eblus aŭ sonus malklare, ni aldonu literumajn o-ojn en la mallongigoj. Tial se la gvidantoj de Germana Esperanto-Asocio deziras, ke oni nomu ĝin mallongigite "goea" kaj ne "gea", tiam ili zorgu, ke la mallongigo de ilia asocio estu ĉiam skribita "GoEA". Se ni parolas pri Plena Ilustrita Vortaro, ni nomu ĝin nur "piv", tamen ni aldonu -on, se ni bezonas la vorton kun akuzativo: "Donu al mi PIV-on.". La internacia mallongigo IBM estas malsame prononcata en diversaj etnaj lingvoj. Por certigi, ke ni en Esperanto ĉiam prononcu ĝin same, mi nun skribas ĝin IBoMo. Tiel ni povas eviti, ke oni mislegos la nomon en iu el la kutimaj etnolingvaj prononcoj ("ajbiem" aŭ "ibeem").
Inicialvortoj de organizoj aŭ libro-titoloj estu ĉiam skribitaj per majusklaj literoj, ĉar temas pri propraj nomoj (escepte se minuskla "o" estas intermetita por indiki la deziratan prononcon). La propra nomo "Unesko" tamen jam tiel enhejmiĝis en Esperanto, ke ĝi fariĝis vera akronimo, skribita per nur komenca majusklo.
Miaj proponoj estas nekutimaj. Tamen ili nur estas sekvo de strikta obeo de nia naŭa regulo. Pro la sama kialo ne devus esti permesata skribi "li/ŝi", ĉar ekzistas neniu regulo pri prononco de oblikva frakci-streko. Oni skribu "li aŭ ŝi", kaj se estus tede en jura dokumento daŭre skribi "li aŭ ŝi" mi vidas neniun kialon por malpermesi akronime formi "ŝili" aŭ "ŝli". Nenio en la Fundamento malpermesas al ni aldoni novan pronomon, kies bezonon oni ne sentis en la Zamenhofa tempo.
Espereble mia pere de Pekoteko 1985-90 aranĝita enketo (Apendico D2.1) klare montros, kion oni opinias pri akronimoj kaj la prononcado de inicial-vortoj. Ni ne trudu tiujn novajn metodojn, kaj ni ne kondamnu homojn, kiuj ne ŝatas uzi ilin. Ĉiu selektu tiujn vortojn aŭ terminojn, kiuj plaĉas al ŝili. Kelkaj tiaj novaĵoj ne kaŭzos disfalon de nia lingvo. Pere de la kunteksto oni preskaŭ ĉiam povos diveni, kion nova vorto signifas. Se vi ne sukcesas fari tion, serĉu la vorton en PIV aŭ en la Esperanta indekso de Plena Pekoteko 1985-90.
Sign-in to write a comment.