La 15-a Regulo de nia lingvo diras, ke ".... vortoj fremdaj, .... estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo"; sed ĝi ne specifas kiun etnolingvan vorton oni prenu kiel bazon, ĉu la skriban aŭ la parolan. Se ni studas Esperantajn vort-radikojn, ni trovas ke kelkfoje la skriba, kelkfoje la parola vortformo servis kiel bazo, kaj kelkfoje la Esperanta radiko estas kompromiso inter ambaŭ formoj: En "teamo" la bazo estis evidente la skriba, ĉar la parola formo estus liverinta al ni la vorton "timo", kiu ekzistas en nia lingvo jam kun tute alia signifo. Ankaŭ "biero" havas kiel bazon la skriban vortformon, ĉar la parola estus "biro". Kontraste al tio "eŝafodo" estas laŭ-sona transskribo de échafaud, kaj en "fazeolo" (el phaseolus) la interna "z" estas klarigebla nur per la tendenco voĉigi intervokalan s-sonon. Do ni rajtas transskribi etnolingvajn vortojn kaj laŭsone kaj laŭskribe, per iu ajn metodo, kiu liveras la plej klarajn kaj ne miskompreneblajn terminojn.
Tre ofte etnolingvaj terminoj finiĝas per ‑er. Tiuspecajn vortojn Zamenhof ne unuece transskribis: Apud "sukero" kaj "vetero" ni trovas "metro" kaj "decembro". Kelkfoje -er estas ellasita: "kelo", "ledo", "glimo". En pli postaj periodoj oni, laŭ mia impreso, preferis transskribi vortojn grafike sen konsidero al tio, ke la akcento pro grafika transskribo ne plu falas sur la saman silabon, kaj ke tial laŭ prononco la Esperanta vorto fariĝis pli mal¬facile rekon¬ebla. Ekz-e "pulovro" ŝajnis al mi pli bone rekonebla ol "pulovero". La per grafika transskribo kreitaj vortoj montris "ero-aspekton", kion oni ofte kritikis je la PIV-a termino "komputero". Ĉu ekzistas preferoj, kiel ni unuece transskribu vortojn finiĝantajn per -er? Evidente tio estas afero de gusto. Tial mi klopodis jam en 1972 esplori la sintenon de Esperantistoj, ĉar estus bone, se ni havus regulojn pri transskribado de la -er-finaĵo. Mi tiam aranĝis voĉdonon pri tiu punkto, kiu montris klarajn preferojn por laŭsona transskribo. Tamen la 116 tiamaj voĉ-donintoj ne formis sufiĉe larĝan bazon. Tial mi aranĝis multe pli detalan voĉdonon en "Perkomputora Termino-Kolekto" (Pekoteko), por ke ni eksciu, kiuj transskriboj estas ĝenerale preferataj.
Je transskribo de Anglaj terminoj la diferencoj inter laŭsona kaj laŭskriba transskriboj estas precipe grandaj: Oni opiniis en 1986, ke ekzistas ses diversaj specoj de kvarkoj (fundamentaj partikloj, kiuj formas protonojn, neŭtronojn kaj multajn aliajn partiklojn). Ilin oni baptis Angle: up, down, charm, strange, top and bottom quark. Kiel ni transskribu tiujn nomojn? Ĉu laŭsone: ap-, daŭn-, ĉarm- strejnĝ- top- kaj maltop-kvarkoj? Aŭ laŭskribe: up-, doŭn-, ĉarm-, stranĝ-, top- kaj botom-kvarkoj?
La problemo de laŭsona aŭ laŭskriba transskribo ekzistas ankaŭ ĉe propraj nomoj. Krome estas decidinda, ĉu propraj nomoj devus ricevi la finaĵon de substantivo. Tial ekzistas 4 eblecoj por transskribi la nomon de la fama komponisto: Mozart, Mozarto, Mocart, Mocarto. La granda enketo espereble montros klarajn preferojn, kiuj helpos nin apliki similajn principojn ankaŭ je transskribo de aliaj nomoj.
Al la trivoluma "Plena Pekoteko 1985-1990" estas aldonitaj po du 68-paĝaj respondiloj kun preskaŭ identa enhavo. La respondiloj A estu responditaj de la persono, al kiu la tri volumoj estis ekspeditaj. La respondilon B respondu persono, kiu havas la eblecon studi la tri volumojn, kio nepre necesas por povi doni valorajn respondojn. Se iu ne kapablas studi la prezentitajn argumentojn, tiam la respondoj havas neniun valoron. Mi rekomendas, ke ambaŭ respondontoj priparolu inter si la donotajn respondojn, tamen neniu provu persvadi la alian personon, voĉdoni same kiel li. La donitajn respondojn oni notu en la Tria volumo per malsamaj koloroj, por ke ĉiu memoru sian voĉdonon kaj povu kontroli, ĉu la donitaj poentoj estis akurate registritaj.
Oni respondu la demandojn nur, post kiam oni jam alkutimiĝis al la maniero kiel terminoj estas registritaj en Pekoteko kaj kiel la diskutoj okazas. Mi estos kontenta, se mi rericevus la respondilojn post unu jaro, sed kompreneble mi ĝojus ricevi pli rapidajn reagojn. La enketo ne havos redakto-finon. Oni rajtas resendi sian enketilon iam ajn kaj oni eĉ rajtas ŝanĝi iam esprimitajn opiniojn. La programo senpene rekalkulos la rezulton, post kiam la aldonitaj aŭ ŝanĝitaj dataoj estos registritaj. Ĉiu respondinto indiku sur la enketilo, sian deziratan nom-mallongigon. Se la saman mallongigon elektis jam alia persono, ni aldonos distingajn identigajn ciferojn. Ni ne akceptos anonimajn respondojn. Necesas, ke ni registru ankaŭ adreson sub kiu la respondinto estas atingebla. Tiun adreson mi publikigos, por ke ĉiu havu la eblecon kontroli, ke realaj personoj estis la respondintoj, kaj ke ni korekte registris la donitajn respondojn.
Dum la voĉdono oni ne per kruco indiku la preferatan formon. Oni en ĉiu demando-komplekso rajtas distribui maksimume 9 poentojn. Se iu preferas nur unu formon, tiu atribuu al ĝi ĉiujn siajn 9 poentojn. Se iu opinias, ke transskribo de persona nomo devus nepre esti laŭsona, kaj se tiu ne certas, ĉu la nomo devus ricevi la finaĵon de substantivo aŭ ne, la voĉdoninto povus attribui 4 poentojn al "Mocart" kaj 4 poentojn al "Mocarto". Tiel ĉiu kapablas klare esprimi siajn preferojn, kaj se ni adicios la respondojn de cent personoj ni ricevos klaran bildon pri la preferoj de tiuj personoj. Antaŭ ol plenigi respondilon nepre studu unue la en la Tria Volumo donitajn detalajn klarigojn (ekde paĝo 1635). Se vi faris nur krucojn aŭ hokojn, ni ne povus akurate registri la respondojn.
P.S. La provo de Eichholz, iel akiri motivitajn preferojn de linvo-konsciaj esperantistoj restis plene malsukcesa. Nur tre malmultajn respondojn li ricevis. Tamen lia sistemigo de la ĉiam samaj vort-faraj demandoj restas kaj "eterne" restos aktuala. Mi ne memoras iun lastatempan diskuton en iuj el la multaj retaj diskut-forumoj, kiuj traktus principan problemon, ne jam profunde pripensitan kaj per abunda materialo dokumentitan ĉe Eichholz.
Sign-in to write a comment.