Keyword: angla
-
Ganao forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon
La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva , la ministro, profesorino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris. Interese, la ministro mem estas fakulo pri la angla kaj verkis multon pri afrika kaj ina literaturoj,…
-
Indonezia Taxiisto Parolas la Anglan
Se vi pensas ke "aĝo" estas unu problemo en lingvlernado, spektu tiu ĉi filmeton. Tarmedi, unu Indoneziana taxiisto, aĝas 54 jarojn kaj jam laboras dum 25 jaroj kiel taxiisto. Antaŭe, li laboris kiel pedaltaksiisto kaj stratvendisto. Li ne finigis sian elementan edukadon, estis analfabeta, tamen, lia "maljuna spirito" motivas sin por lerni la Anglan malgraŭ de sia aĝo. Ekde unu filmeto, kiun estis alŝutita de lia pasaĝero, li jam aperis en kelkaj sociaj amaskomunikiloj kaj estis la…
-
Lingvoj de Belizo
Beliza Flago Belizo, eksa brita kolonio kaj najbara lando al Gvatemalo kaj Meksiko, estas la sola angla-parolanta lando en Centra Ameriko. Pli ol 300.000 de loĝantaro kun siaj diversaj kulturoj kaj lingvoj formas la unikan socion de Belizo. Hispana, Kreola, kaj aliaj regionaj lingvoj estas ankaŭ parolata aparte de la Angla (oficiala lingvo). Pro tiu kialo, dulingveco estas komuna situacio por Belizano. Islandmix havas forumon, kiu montras konversaciojn en tri ĉefaj lingvoj Beliz…
-
Nitobe-simpozio pri "Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado"
La sesa Nitobe-simpozio temos pri "Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado". Ĝi okazos 18-20an de julio 2013, en la Nacia muzeo de Islando, Rejkjaviko. El la (anglalingva) retejo de la simpozio : "La simpozio aparte fokusos sur la pliampleksiganta uzo de la angla kiel la instrulingvo en supera edukado, kaj la rezultoj, pozitivaj kaj negativaj, de tiu ĉi evoluo. La simpozio ankaŭ esploros alternativajn alirojn." Organizita ĉefe de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj…
-
Kiel trovi vikipediistojn por barataj lingvoj?
El Delhio hieraŭ vizitis Hajderabadon funkciulo de la fondaĵo Vikimedio . Kvankam nur ĵaŭde oni anoncis kunvenon, tamen vendrede vespermaĝis kune naŭ vikipediistoj. La babilado estis kaj amikeca kaj pensinstiga. Oni festis, inter alie, la mejlŝtonon de la 50-mila artikolo en la telugua Vikipedio. Ĉi-foje (malsimile al la pasinta fojo ) ankaŭ amiko Siva sukcesis trafi la aranĝon. Ĉirkaŭ la tablo do estis ankaŭ Esperanto (161 mil artikoloj), krom la telugua , la tamila…
-
(EO) Lingva freneziĝo trafas ankaŭ Orientazion
Temas pri logika sekvo de la propaganda parolado por la angla, kiun faris la antaŭa brita ĉefministro Gordon Brown la 17an de januaro 2008 : " Brown: English - The world's language "
-
La tutmonda angla : mito aŭ realaĵo ?
Colloque « Le français et la montée des pays émergents » (Kolokvo “La franca kaj la kresko de emerĝantaj landoj“) Video pri la debato okazinta en Parizo la 20an de junio 2011 ĉe Alliance Française, okaze de la 50a datreveno de la Ĝenerala Delegitaro de Kebekio, estas spektebla ĉe http://www.youtube.com/user/DGQParis?feature=mhee#p/c/AEC2FBC3CD07E62D/1/muLGyE6d-Kw La originala franclingva teksto de la prelego estas legebla ĉe la retejo de Planetagora . Traduko el la originalo al Esperanto : Henri Masson
-
Rhodes rete - Jozefo kaj la akvovendisto
La vortaro angla-esperanta de Joseph Rhodes fine estas rete konsultebla . Aperinta en 1908, ĝi malfermis la serion de la antaŭmilitaj grandaj vortaroj. Tre detala por la epoko unuflanke, surprize "moderna", sed ankaŭ kortuŝe deknaŭ-jarcenta aliflanke ...
-
Butlero, literon D, bonvolu!
La vortaro Esperanto-angla de M.C. Butler de 1967 nun estas disponebla kiel komputile traserĉebla pdf. Kiel oni povus modernigi ĝin? Mi faris provon per peceto el litero D ...
-
Elŝutebla Butlero
La "plej bona angla Esperanto-vortaro" (John Wells en 1967 pri la samjara vortaro de Butler) fine estas senkoste elŝutebla kaj perkomputile traserĉebla . Saĝe uzu ĝin. ...
-
Templo por la angla diino
Furoris lastatempe la novaĵo, ke oni starigas templon por la angla en norda Barato! La diino nomiĝas en la angla "English Devi", kaj en la hindia "angrezi devi" aŭ "angrezi majja" (= la angla patrino). La templo estas konstruata de dalitoj - iamaj netuŝebluloj - sur terpeco kiu apartenas al privata kolegio en urbeto en Uttarpradeŝo, la plej granda gubernio barata. La ideo pri tia ĉi simbola agnosko de la ekonomia kaj socia potenco de la angla frapis s-ron Chandrabhan Prasad,…
-
Guglo "insultas baratajn lingvojn"
En la hindiaj kaj marathaj versioj de la serĉilo Guglo-Barato , se oni enmetas ajnan latinan alfabeton, la rezultoj en la falmenuo plejparte estas pornografiaj retejoj hindiaj kaj marathaj. Laŭ novaĵraporto titolita " Laŭ guglo, la hindia egalas al la maldeco " en la hindia tagĵurnalo Dainik Bhasker , funkciulo registara lastatempe nomis ĝin "insulto al barataj lingvoj", kaj petas al la federa registaro procesi kontraŭ la firmao Google India. Notindas, ke tio ne okazas ĉe la angla versio…
-
Wells-listoj anoncitaj por marto 2010
La eldonejo Mondial (Novjorko) intertempe anoncis la aperon de la "Konciza Vortaro" de John C. Wells por la 1-a de marto 2010 kaj invitas al "draste rabatitaj" antaŭmendoj ĝis la 28-a de februaro (19,95 eŭrojn anstataŭ la posta regula prezo de 33,95 por la eldono kun mola kovrilo). ...
-
La angla donaco - recenzo
Lastatempe aperis mia recenzo (anglalingva) de historio de la angla lingvo en Barato, This Gift of English , verkita de Alok Mukherjee [mukherĝi]. Ĝi legeblas en la aktuala numero de la beletra revuo Muse India . Mukherjee argumentas, ke la angla estis io ne nur altrudita al Barato, sed, ke troviĝis en la lando sufiĉe da elitoj (t.e. altkastanoj) kiuj bonvenigis la anglan pro siaj diversaj kialoj. Sociaj reformemuloj kiel Raja Ram Mohan Roy bonvenigis la anglan kiel modernigilon…
-
La afrikansa, angla kaj la gepatraj lingvoj
Tute neatendite, la rasismaj politikoj en la antaŭa Sud-Afriko havis bonegajn rezultojn en la lernejoj de la nigruloj, laŭ esploristo Kathleen HEUGH (hju?). "La logiko de apartismo inkluzivis apartajn etnolingvajn eduksistemojn. Tio signifis ok jarojn da gepatralingva edukado por afrikaj infanoj, sekvata de egala nombro de lernobjektoj en la afrikansa kaj la angla dum la altlernejaj jaroj. La uzo de la gepatralingva edukado sub tiaj cirkonstancoj makulis ĝian pravigeblecon inter afrikaj…
-
Buno, butoro, buzo: Arkaismoj el Usono
Ailanto dankinde atentigis pri skanaĵo de „ The American Esperanto Book “, Ĉikago 1907, en la publika retejo archives.org. Temas pri lernolibro de la redaktinto de Amerika Esperantisto , Arthur Baker (1877-1973), kun ampleksa dudirekta vortaro angla-Esperanto-angla - fascina laborejo de frua esperanta leksikografio.
-
Nova "skandalo": John „the List“ Wells pondas vort-trafojn
La Pevaĉ’ malkovris novan „skandalon“ PIV-an, stumblas pri la germana kaj pro tio erar-vagas en la lando de fantazio. Plia bizara amuzaĵeto, kiu ne estus menciinda, se ne aŭtorus ĝin Lia Eminenta Moŝtulo, la Prezidanto de la Akademio de Esperanto (LEMPA).
-
Amuza, bizara, giganta: la lernolibro de Benson de 1932
Unu el la plej ampleksaj lernolibroj de Esperanto kaj certe la plej riĉe ilustrita estas tiu de William S. Benson, "Universala Esperanto-Metodo", Newark, New Jersey (Usono) 1932, 559 p. Ĝis antaŭ nelonge ĝi estas sekreta konsilo inter libro-amantoj, "a must have" (nepra havindaĵo). Nun Vaughn Seward kaj lia patro skanis la tuton por vi. Danku lian laboregon per foja alklako, plonĝu en la usonan mondon de la 1920-aj kaj simple amuziĝu. But take care: Nothing for the timid or shy!