Jam aperas en la unuaj frazoj de la artikolo, ke la meza nivelo de la japanoj en la angla ĝenerale ne brilas. Japanio troviĝas je la 27a loko el 30 aziaj landoj laŭ la rezultatoj de la testo TOEFL iBT, malantaŭ Mongolio kaj Turkmenio.
Pro tio, pli kaj pli da entreprenoj enkondukas la anglan kiel internan kutimuzan lingvon. La sola tute certa afero estas ke plej profitas el tiu situacio la lernejoj de instruado de la angla + 1,6% da enspezoj en 2010 kompare al la antaŭa jaro... Por ili, la malfacileco de la angla estas avantaĝo, ĉar multege da tempo estas necesa por ĝin funde lerni. Tiuj lernejoj ne forgesis la sloganon : "Tempo estas mono"...
En Eŭropo, ofte aŭdebla kaj legebla estas gurda aserto laŭ kiu la francoj estas la plej malbonaj pri scipovo de fremdaj lingvoj, inkluzive de la angla. Kaj tio kvankam la franca kaj la angla havas multajn komunajn vortojn (sed kies prononco estas tamen ofte tute alia, ekz. "table" : tabl en la franca, pli malpli tebol en la angla...), kvankam Francio estas najbara al Britio, kvankam Britio estas facile kaj moderkoste alirebla el Francio, precipe de kiam ekzistas submara tunelo. Fakte la plej malkapablaj pri fremdaj lingvoj estas la angloj mem, ne vere pro malkapleco, sed pro tio ke ili ne sentas bezonon lerni fremdajn lingvojn dum ĉiuj popoloj akceptas multe kromlabori kaj kromelspezi por lerni ilian lingvon. Tamen la angla estas malfacila ankaŭ por la junaj denaskaj anglalingvanoj : ili estas la lastaj en Eŭropo, kiuj kapablas skribi kaj legi en sia propra lingvo.
Kvankam la angla estas pli facile lernebla por germanoj pro aparteno de la germana kaj de la angla al la sama lingvofamilio, la fama germana aŭtomobila firmao Porsche rezignis en 2008 pri kutima uzo de la angla sine de la entrepreno pro konstato ke rezultis el tio malboniĝo de la kvalito de interna komunikado. Suferis ankaŭ la inventemo pro tiu prefero de bona scipovo de la angla al profesia kapablo kaj kompetenteco. Esprimo de rimarkoj, ideoj, preferoj kaj proponoj fariĝis neebla por profesie kapablaj kadroj kaj laboristoj. ("Süddeutsche Zeitung" : "Schlechtes Deutsch besser als gutes Englisch" — Kial eĉ malbona germana estas ankoraŭ preferinda al bona angla ― 11.03.2008, aŭ Deutche Sprachwelt)
Ekde 1999, dum la periodo kiam la aŭtomobilaj firmaoj Renault kaj Toyota strebis kunlabori, la prezidanto ĝenerala direktoro (PDG) de Renault, Louis Schweitzer kredis, ke enkonduko de la angla faciligus la aferon. Okazis tute male. Jam en 2001, li anoncis sian rezignon al la franca informagentejo AFP : “La lingvo estis malfacilaĵo iom supera al tio pri kio ni pensis. Ni elektis la anglan kiel lingvon de la alianco, sed tio montriĝis handikapiga kun ambaŭflanka reduktita produktiveco.“
PDG de la farmacia firmao Sanofi Aventis ĝis majo 2010, Jean-François Dehecq klarigis al la ekonomia revuo "L'Expansion" (28an de oktobro 2004) kie troviĝis kaptilo kaj kial li rifuzis la anglan kiel ĉeflingvon : "En kunveno, tio, kion oni bezonas estas la cerbo de la homoj. Se vi devigas ilin paroli angle, la anglosaksoj alvenas kun 100% el siaj kapabloj, la homoj kiuj parols trebone kun 50%, kajla plimulto kun 10%. Kiam oni volas esti ĉiuj anglosaksoj, oni ne miru ke la gajnantoj estas la anglosaksoj."
Alia aspekto estas legebla en la raporto de la ekonomikisto François Grin "L'enseignement des langues étrangères comme politique publique" (La instruado de la fremdaj lingvoj kiel publika politiko — PDF en Esperanto. p. 65-66) :
La lingva hegemonio (…) favore al la angla estus tre malbona afero por Francio kaj ankaŭ por ĉiuj Ŝtatoj neanglalingvaj de Eŭropa Unio, eĉ preter la landlimoj de la Unio. Kial ? Ĉar tiu formulo estigas plejeble maljustan redistribuadon tra la kvin vojoj kiuj estas la sekvaj :Fortega estas la premo de la angla ankaŭ en Koreio, kie ne mankas konscio pri la nepra neceso de internacia lingvo, sed kie kreskas la konscio ke nek taŭga nek justa en tiu rolo estas la alpreno de malfacila nacia lingvo, kiu akompanas kaj plifortigas funde maljustan, eĉ malhonestan, ekonomian sistemon. Responde al enketo de BBC, en junio, 1998, korea esploristo, Kin Hiongun, skribis : "En Koreio, ni elspezis enormajn sumojn da mono por lerni la anglan. Kalkulante laŭ propra sperto, sen la devigo lerni la anglan, mi estus obteninta kvin doktoriĝojn." (Enrique Ellemberg : “Around the World with Esperanto“).
1) pozicio de kvazaŭ-monopolo sur la merkatoj de la tradukado kaj interpretado al la angla, de la redaktado de tekstoj en la angla, de la produktado de pedagogia materialo por la instruado de la angla kaj de la instruado de tiu lingvo ;
2) la ŝparo de tempo kaj de mono en la internacia komunikado, ĉar ĉiuj parolantoj nedenaskaj faras la strebadon esprimiĝi en la angla kaj konsentas akcepti mesaĝojn dissenditajn en tiu lingvo ;
3) la ŝparo de tempo kaj mono por la anglalingvanoj, pro la fakto ke ili ne plu multe strebas por lerni aliajn lingvojn
4) la rendimento de la investo, en aliaj formoj de homa kapitalo, de la monrimedoj, kiujn la anglalingvanoj ne plu bezonas investi en la lernado de la fremdaj lingvoj ;
5) la superregata pozicio de la anglalingvanoj en ĉiu situacio de intertraktado, de konkurenco aŭ de konflikto disvolviĝanta en la angla.
La ekzisto mem de tiuj distribuaj efikoj estas malmulte konata ; necesas diri ke la esploroj, kiuj atentigas pri ili (certaj estas fakte jam menciitaj en la franca jam de longa tempo, vd ekzemple Carr, 1985) restis relative konfidencaj. Ĝis nun, ili ne estis objekto de detala taksado (Grin, 2004a) ; sed la antaŭtaksadoj faritaj en la ĉapitro 6 indikas ke tiuj sumoj kalkuliĝas en miliardoj da eŭroj jare. Sur ĉiu alia tereno de la politiko, tiaj transdonadoj estus tuj publike malaprobitaj kiel neakcepteblaj.
En “Los Angeles Times“, la 31an de marto 2002, la usona ĵurnalistino Barbara Demick, kiu havas nun postenon en Pekino, skribis : “Parents are turning to specialty preschool and even surgery to give their children a linguistic advantage“ (La gepatroj turnas sin al antaŭlerneja kaj speciala edukado, eĉ al kirurgia operacio, por havigi lingvan avantaĝon al siaj infanoj). Koreaj gepatroj pagas kirurgojn por operacii siajn infanojn je la lango, aliaj devigas siajn sesmonatajn infanojn resti dum horoj antaŭ televidilojn por spekti videokasedojn por lernado de la angla. Laŭ la korea gazeto "Dong-A" : "La angla estas faranta inferon el la infanaĝo". Laŭ Jonathan Hills, kiu instruas la anglan en nacia eduka televido : "Lerni la anglan fariĝis nacia religio". En artikolo aperinta en "English Today“ titolita “'English fever' in South Korea: its history and symptoms“ (Angla febro en Koreio : ĝia historio kaj simptomoj), profesoro Jun-Kyu Park uzas la vortojn "linguistic surgery“ (lingva kirurgio)...
Sign-in to write a comment.