Debato pri la rolo de la franca en la lingva tutmondiĝo

La tutmonda angla : mito aŭ realaĵo ?



Robert Phillipson



RESUMO

La disvastigo de la angla estas parto el la projekto de tutmonda superrego fare de Usono. La “tutmonda“ angla estas tamen projekto pli ol realaĵo, kcomparebla kun la ideo de “universaleco“ de la franca lingvo. Pluraj eŭropaj landoj volas certigi ekvilibron inter la pluteno de nacia lingvo en ĉiuj ĝiaj funkcioj kaj kreskantan rolon por la angla, samtempe neglektante la ceterajn internaciajn lingvojn, ĉefe la francan. Eŭropa Unio proklamas lingvan diversecon dum multaj el ĝiaj agadoj plifortigas la hegemonion de la angla. Afrika Unio rekomendas multlingvan instruadon en la lernejo, konvinkita, ke la uzado de afrikaj lingvoj povas plifortigi la lernadon de la franca. Ni devas eduki la decidpovulojn kaj la ĝeneralan publikon pri la komplekseco de la lingvaj demandoj.

Rivarol en la 18a jarcento : “kio ne estas klara, tio ne estas franca“ cedis la lokon al “global English“, “English is the world’s lingua franca“ (La angla estas la tutmonda lingua franca) kaj tiel plu. Sed tiuj atribuoj estas pretendoj, kiuj ne korespondas al la nuna realo. Laŭ Pierre BourdieuGlobalization” estas :

… la praviga masko de politiko celanta universaligi privatajn interesojn kaj privatan tradicion de potencoj ekonomie kaj politike superregantaj, ĉefe Usono, kaj etendi al la tuta mondo la ekonomian kaj kulturan modelon plej favora al tiuj potencoj, prezentante ĝin samtempe kiel normon, sintenon, fatalecon, universalan destinon, por tiel obteni universalajn aliĝon aŭ, almenaŭ, rezignacion.

Tiu aliĝo estas centra en la nuntempa lingva imperiismo. Tio estas videbla, ekzemple, en Eŭropa Unio, en kiu la franca havis privilegiitan rolon en la institucioj ĝis alveno de la anglalingvanoj en 1973, sed ne plu havas ĝin. Kiel povis okazi tiu malpliiĝo de la franca ? Pluraj faktoroj kontribuas al tio :

  • La demando de la lingvoj en la institucioj de Eŭropa Unio (EU) estas sentebla.
  • La Eŭropa Komisiono kuraĝigas la hegemonion de la angla.
  • EU estas usona projekto.
  • La projeko de superrego de la usonanoj tutmondiĝis.

La demando de la lingvoj estas sentebla.

Temo kiu povas esti kvalifikita kiel eksploda en Eŭropo“, laŭ Pierre Lequiller, Prezidanto de la kunveno malfermita al la tuto de la francaj membroj de la Eŭropa Parlamento, la 11an de junio 2003. Tiu kunveno devis pridebati la “Raporton pri la lingva diverseco sine de Eŭropa Unio“, kiun pretigis Michel Herbillon, apud la Delegacio por Eŭropa Unio.

La konstitucia traktato de Lisbono postulas, ke oni “respektu“ la lingvan diversecon, sed ĝi “certigas al la civitano neniun rajton je lingvo, neniun devigon por iu ŝtato“. Tio, kio reguligas, tio estas la lingva merkato.

La Komisiono kuraĝigas la hegemonion de la angla.

Tio estas videbla sur la retejo de la Eŭropa Komisiono, kie ĉio troviĝas en la angla, kaj multe malpli en la 22 ceteraj oficialaj lingvoj. La franca paĝo pri multlingvismo
(http://ec.europa.eu/education/languages/library/doc3413_fr.htm) enhavas liston de temoj

Tamen, kiam temas pri “Gravaj dokumentoj“, oni informas la leganton ke “This page is only available in English“ ! (Tiu paĝo estas havebla nur en la angla)

La antaŭeniro de la angla estas videbla en la komenca elekto de la lingvoj de redaktado de la dokumentoj de EU (vd ankaŭ ĉe la fino):


Franca

Germana

Aliaj

Angla

1970

60%

40%

0%

0%

1996

38%

5%

12%

46%

2004

26%

3%

9%

62%

2006

14%

3%

11%

72%

2009

8.3%

2.7%

14.3%

74.6%


Tiu transiro kondukis la Nacian Delegacion por la franca lingvo kaj la lingvoj de Francio (Délégation nationale à la langue française et aux langues de France), en sia jarraporto de 2006, konkludi ke “… la franca tendencas fariĝi lingvo de tradukado kaj ne plu de konceptado“. Tio rezultigas, ke unulingva kulturo en la institucioj de EU havas konsekvencojn por la formo kaj la enhavo de la eŭropaj laboroj.

EU estas usona projekto.

La eŭropa projekto de ekonomia kaj politika integriĝo estas projekto de Usono. La ligoj inter la fondintaj patroj de la Unio, ĉefe Jean Monnet, kun “The US Establishment“ dum kaj post la Dua Mondmiito, estis treege firmaj (vidu la libron “Eisenhower, Kennedy and the United States of Europe de Pascaline Winand).

La projekto de usona superrego tutmondiĝis.

La eŭropa integriĝo kongruas kun la usona ekonomia kaj financa modelo. La ekonomia povo de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj de Sudafriko (la landoj BRICS*) sekvas la saman modelon. Tio ĉar pludaŭros la konkurenco inter la lingvoj, kun hierarkio de malegaleco.

La tutmondiĝo efektiviĝas en supera instruado, la transformado de la universitatoj en tutmondan merkaton. Jam ekzistas tutmonda konkurenco inter la universitatoj, faciligo de scio, klasifiko (“ranking“) de publikaĵoj, de esplorado kaj de la universitata medio. La procezo de Bologna**, la formado de ‘A European Higher Education Area’ (Eŭropa areo de supera edukado) jam arigas 47 landojn, sed neglektas la lingvajn politikojn. La “internaciigo“ reduktiĝas al “English-medium higher education“ (per-angl[alingv]a supera instruado). En la Ĝenerala Direkcio de Esplorado de EU, la tuto efektiviĝas en la angla. La Projekto de Bologna provas fariĝi tutmonda.

Kiujn konkludojn montriĝas en mondo en plena transformiĝo ?

  • la portugallinga mondo limiĝas al Latina Ameriko kaj al Afriko;
  • la rusa malfortiĝas;
  • la Institutoj Konfucio por disvastigi la ĉinan lingvon estas treege aktivaj; post longa tempo, la ĉina povos konkurenci la anglan, tiel jam estas en Afriko;
  • en Hindio kaj Sudafriko, la uzado de la angla kiel lingvo de regpovo forte kontribuas al la hegemonio de la tutmonda angla;
  • la angla minacas ĉiujn lingvojn krom se estus aktivaj politikoj je niveloj naciaj kaj internaciaj (inkluzive Eŭropa Unio) por kontraŭstari tiun superregon;
  • la franca povos konservi siajn nunajn funkciojn sed riskas ankoraŭ perdi terenon sur ĉiuj kontinentoj.

La lernado de la franca estas malaperanta en la skandinaviaj klasoj kaj universitatoj. En franclingva Afriko, regado de la franca estos realigebla se oni ĝeneraligos la principon de Multlingva Instruado bazita sur la gepatra lingvo (Enseignement Multilingue Fondé sur la Langue Maternelle) proponita fare de la Afrika Akademio de la Lingvoj (la engaĝiĝo de Bamako por universala multlingvismo, 19-21 de januaro 2009; www.acalan.org ).

La Norda Deklaracio pri la Politiko de la Lingvoj formulas ŝlosilajn principojn por certigi la viglecon de la naciaj lingvoj kaj ekvilibron inter tiuj ĉi kaj la angla : la celo estas paralela kompetenteco inter la angla kaj la dana, la sveda, ktp. La Deklaracio devigas la kvin membro-landojn eduki la ĝeneralan publikon pri la lingvaj rajtoj, kaj pri la komplekseco de la lingvaj demandoj. Danio devigas ĉiun universitaton formuli politikon por la lingvoj. La franca praktike ne ekzistas en tiuj scenaroj.

* BRICS : grupiga akronimo, kiu plusendas al la rilataj ekonomioj de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko laŭ la anglalingva nomo de tiuj landoj

** Bologna Procezo

Pri la aŭtoro

Robert Phillipson estas brito, diplomita de la universitatoj de Kembriĝo, Leeds kaj Amsterdamo, profesoro ĉe Copenhagen Business School en Danio.

Ĝis 1973, li laboris por British Council en Alĝerio kaj Jugoslavio, kaj en Londono.

Liaj libroj estis publikigitaj en dek landoj, inter ili Linguistic imperialism (1992), Linguistic human rights: overcoming linguistic discrimination (1994), English-only Europe? Challenging language policy (2003), Multilingual education for social justice (2009), Linguistic imperialism continued (2010). Konsultu http://www.cbs.dk/staff/phillipson.