Keyword: traduko

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • Miaj ok jaroj

    Miaj ok jaroj ("Meus oito anos"), tre konata kaj estimata brazila poemo, naiva omaĝo al la infaneco, kreaĵo senmorta de Casimiro de Abreu (1837-1860). Antaŭ ne longe, parkere koni kaj eĉ deklami ĉi tiun poemon estis tasko de infanoj en la lernejoj. Belega traduko - aŭ esperanta rekreaĵo - de F. V. Lorenz. La tradukinto uzis la neologismon saŭdado por traduki la portugallingvan "saudade"; tiu neologismo, konata de brazilaj esperantistoj, ne estas uzata de alilandaj samideanoj pro tio, ke ĝin oni ne opinias vere internacia, kaj oni preferas la vortojn sopiro , korenuo . Laŭ la portugallingva vortaro Caldas Aulete , "saudade" estas: "Elvoka sento kaŭzata aŭ de rememoro pri bona travivaĵo aŭ de foresto de amataj aĵoj aŭ personoj estimataj". Ismael Gomes Braga opiniis, ke tian senton ciuj homoj posedas, pro tio li sugestis la vorton saŭdado por esprimi ĝin. Pri Casimiro de Abreu: eo.wikipedia.org/wiki/Casimiro_de_Abreu

  • La Miozoto

    Laŭ Ismael Gomes Braga, ĉi tiu estas la unua brazila portugallingva literaturaĵo tradukita en Esperanton. Eble ne tiom valora kiel literaturo mem - eble pro tio ĝia aŭtorino estas preskaŭ nekonata hodiaŭ -, sed grava pro sia historia aspekto, ĉar tekstoj kiaj ĉi tiaj montras provojn traduki portugallingvajn esprimojn per esperantaj rimedoj. Do, kvankam iom naiva, eĉ infaneca, ĉi tiu rakonto estas grava pro sia esperanta traduko far brazila pioniro. Mi faris al la teksto kelkajn korektojn kaj aldonis pri ili notojn.

  • France Gall (kaj ties amadmirindaj kanzonoj 1974-1987)

    Une chanson plus que jamais d'actualité , écoutons France Gall: http://www.dailymotion.com/video/x1t9vg_france-gall-resiste France Gall (nask. 1947) estis dum jardekoj inter la plej talentaj kaj emociaj francaj kantistinoj. Kun ŝia aparta, unika, infaneca sed intensa voĉo kun mikso de "freŝeco" kaj intima profundeco, kaj dank' al la verkista talento de ŝia edzo, Michel Berger, kiu tiom bone scipovis verki la kanzonojn kiuj taŭgis al ŝi, ŝi restas neforgesebla al ĉiuj, kiuj aŭdis ŝin. Mi lastatempe esperantigis unu el ŝiaj kanzonoj.

  • Al mia filino

    Domingos Borges de Barros , barono kaj vicgrafo "de Pedra Branca", politikisto kaj historiisto, tre grava homo dum la Imperio de Brazilo. Alia traduko de F. V. Lorenz.

  • Averto al parkeruloj

    Kvankam ne multe konata aŭ estimata nuntempe, Domingos José Gonçalves de Magalhães , barono kaj vicgrafo "do Araguaia", estis grava poeto en la XIX-a jarcento kaj unu el la plej fruaj romantismaj poetoj brazilaj.

  • Historio de rozo

    Unu el la plej konataj brazilaj verkistoj el la romantisma epoko, Casimiro José Marques de Abreu vivis malmultan tempon, sed postlasis faman verkon kun ŝatataj kaj ĉiam deklamataj poemoj. Tiu ĉi estas alia belega traduko de F. V. Lorenz. eo.wikipedia.org/wiki/Casimiro_de_Abreu

  • Kanto de l' Ekzilo

    Gonçalves Dias, brazila poeto (1823-1864) Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'; Birdoj tie ĉi kantantaj, Tiel ne belsonas ja. Kaj ni havas pli da steloj, Sur herbejoj pli da floroj, En arbaro pli da vivo, Pli da amo en la koroj. Tie nokte solrevante Pli da ĝoj' mi trovas ja; Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'. Mia lando ĉarmojn havas, Kiujn mi ne trovas ĉi; Tie nokte solrevante Pli da ĝoj' mi trovas ja; Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'. Di'…

  • Kiel tradukado nin helpas en lingvolernado

    Google Traduki En ĉi epoko de tutmondiĝo, ni ofte renkontas multajn fremdajn lingvojn, en la vivo, aŭ la reto. Cxar ni volas ekposedi tiun informon, ni komencis havi la kialon por lerni la lingvon. Tamen , komence de lernado de nova lingvo, ni renkontas multajn malfacilaĵojn. Ekzemple: la manko de la kvanto de vortoj, pro kio oni ne povas kompreni la artikolon. Do, en la komenco de la studo oni devus riĉigi vortprovizon, kaj legi pli da artikoloj por plibonigi la lernadon. Lingvolernad…

  • La tri gutoj

    Coelho Neto, brazila verkisto (1864-1934) Albo, la bona feino kiu zorgas pri la fianĉinoj, Albo, kiu loĝas en la pupilo blua de l' virgulinoj senpekaj, pasante iam matene apud rozo, aŭdis sian nomon elparolatan de tri gutoj tremantaj. Proksimiĝante kaj sidante en la koron de l' floro, ŝi demandis afable: – Kion vi volas de mi, gutoj brilaj? – Venu solvi demandon, diris la unua. – Diru kion. – Ni estas tri malsamaj gutoj, naskiĝintaj diversdevene; ni volas, kevi diru al ni, kiu el ni esta…

  • Tri blindulinoj

    Maria Clara da Cunha Santos, brazila verkistino (1866-1911) Unuigitaj de sama malfeliĉo, vivadis tri blindulinoj kiel intimaj amikinoj. La blindulejo estis vasta, grandanombre la blindulinoj. Inter tiom da malfeliĉulinoj, ne distingantaj la tagon de la nokto, la tri naskeblindulinoj rezignacie interparoladis plej amike. La maro frapadis la altajn ŝtonegojn. Sidiĝintaj ĉe la rifuĝeja ĝardeno kontraŭ la marbordo, la unua blindulino malgaje ekdiris: – Miaj amikinoj, se estus ebligite al ni…

  • Keny Arkana - c'monde est un guet-apens

    Juna, naskita en Marseilles, post malfacila juneco, fuĝoj el varthejmoj por junuloj, ktp ŝi tutnove fariĝis fulmrapide fama rap'-kantistino . Jen ties plej fama titolo: Junular' de l'Tutter' (parenteze jen ŝiaj tutnovaj majstroverkoj: vekiĝu ! (réveillez-vous!) eĉ pli bona (kaj grava) kanzono nun, aŭdu ĉi-tie : cette dernière chanson est un vrai chef-d'oeuvre pour lire et imprimer les parole s Do jen la anoncita kantoteksto :

  • Foule sentimentale - Sentama homamas'

    Tio estas kanzono far Alain Souchon. ĉi tie la muziko kaj la franca originalo : http://www.youtube.com/watch?v=7k9j7TQbNlg kaj mia esperantigo :

  • komuna suferado ... درد مشترک

    ‌ Larmoj sekreto estas Rideto sekreto estas Amo mistero estas Miaj larmoj tiu nokte estis la ridetoj de mia amo. Mi ne estas historio kiun vi povas diri Mi ne estas kanto, kiun vi povas kanti Mi ne estas voĉo, kiun vi povas aŭdi aŭ io, kion vi povas lerni. Mi estas la komuna suferado Min kriu. La arbo parolas al la arbaro, La herbo alparolas al stepo,…

  • La batal-kampo

    La rakonto " La batalo de l' vivo " de Dickens komenciĝas per sufiĉe longa priskribo de la bieno, kie vivas la protagonistoj, nome sur iama batal-kampo. Leginte la germanan tradukon de Seybt mi denove kaj denove pensis: "Diable, kia defio traduki tion." ...

  • kanzono de Guy Béart

    Jen esperantigo de unu el sukcesaĵoj de la franca kantisto Guy Béart http://eo.wikipedia.org/wiki/Guy_Béart "Les grands principes" (1965) ĝin aŭskultu tie : http://www.youtube.com/watch?v=wpkHNhcDKLE Liberiĝas ja nun la knabinoj Kaj proklamas siajn grandprincipojn Poste faras kiel la patrin', Pro la grandaj sentoj de l'kor'. Ankaŭ ŝi parolis per ŝablonoj Min tedis kun siaj grandprincipoj Poste agadis iel ajn Pro la grandaj sentoj de l'kor'. Ŝi ŝatis vivi kun l…

  • multfoje mi estis mortinta ...

    Multfoje mi Estis mortinta Dum sonĝoj de mia fratino Koŝmaroj de miaj geamikoj kaj Dum miaj vekoj من بارها مرده ام در خواب های خواهرم کابوس های دوستانم و در بیداری های .خودم http://vahmisabz.blogfa.com/post-412.aspx

  • DU RAKONTOJ DE MIA ANTIKVA AMIKO

    POSTIRANTOJ legendo Jam pluan jaron ni sencede postiris lin. La malsato kaj laceco postrampis nin, bildiĝante en niaj spurfosetoj, super kiuj jam tiom da fojoj leviĝis kaj malleviĝis la lumigiloj. Multaj volis deturniĝi de la pado, forkuri, ne plu reveni, sed foririntaj nokte reaperadis kulpmiene, sinmalame pro la nepovo forlasi nin. Sed li — pura kaj luma kiel la unua marlarmo, marŝis facilflugile, kaj lia vojo estis vere supertera ŝvebo... Foje ŝajnis al ni, ke li eĉ ne konsciis, k…

  • Traduki literaturon per Esperanto

    En Kolkato, la 29an de januaro, okazis librolanĉo de (i) infanlibroj tradukitaj en la bengalan el tri eŭropaj lingvoj (la itala, kroata kaj slovena), kaj (ii) bengala romano porinfana tradukita en tiujn tri lingvojn. La tradukintoj uzis Esperanton kiel pontlingvon por la projekto. Probal Dasgupta , la barata kunordiganto de la projekto, afiŝis raporton kun multe pli da detaloj en la diskutlisto Lando-Agado. Mi blogetis angle pri ĝi. Ĉu la novaĵo estis rimarkita ankaŭ en kaj…