-------
-------
Der Himmel bewahre uns vor dem Anblick eines Schauspiels, wie es der Mond auf dieser Wahlstatt sah, als er über den waldumsäumten schwarzen Hügelrücken im Hintergrund herauskam und auf das Blachfeld herabblickte, besäet mit himmelwärtsgerichteten Gesichtern, die voreinst am Mutterbusen Mutteraugen angelächelt oder ruhig geschlummert hatten. Der Himmel bewahre uns vor den Geheimnissen, welche der mit Leichengeruch beladene Wind über dem Schauplatz von dieses Tages Arbeit und dieser Nacht Tod und Leiden flüsterte. Mancher einsamer Mond glänzte auf diese Wahlstatt, mancher Stern hielt trauervoll darüber Wacht, mancher Wind aus jeder Weltgegend wehte darüber hin, ehe die Spuren dieses Kampfes verschwanden.
-------
La ĉielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu ĉi loko, kiam ĝi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenaĵon, semitan de suprenturnitaj vizaĝoj, kiuj antaŭ nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino aŭ trankvile dormetis. La ĉielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintaĵo super la ebenaĵo murmuretis [= flustris] pri la laboroj de tiu ĉi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu ĉi nokto. Ofte ankoraŭ la silenta luno briladis super tiu ĉi kampo de l’ batalo, ofte la steloj malgaje ĝin observadis, ofte la ventoj de ĉiu flanko de l’ mondo preterblovadis super ĝi, antaŭ ol la postesignoj de tiu batalo malaperis.
-------
-------
La signoj restis ankoraŭ longan tempon, sed nur en bagateloj, ĉar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldaŭ ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l’ batalo tiel same, kiel antaŭe, kiam la kampo estis ankoraŭ senkulpa. La alaŭdoj kantadis alte super ĝi [1]; la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj [en la germana teksto: floroj, en la angla trees (!)], rapidante al la brilanta malproksimaĵo, kie la tero kaj ĉielo kuniĝas kaj la vespera ĉielruĝo estingiĝas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antaŭe estis ruĝe [= purpure] kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; [mankas: rikoltistoj kaj falĉistoj laboradis en trankvilaj grupoj]; ŝafoj kaj bovoj paŝtiĝadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; dimanĉaj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj [= timemaj] kreitaĵoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l’ arbaro [mankas: kaj ĝardeno] floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antaŭe falis en la granda batalo.
-------
Aber Anfangs sah man dunklere Flecken in der jungen Saat, welche die Leute mit scheuem Grauen betrachteten. Jahr auf Jahr kehrten sie wieder; und man wußte, daß auf diesen fruchtbaren Stellen Menschen und Pferde in buntem Haufen begraben lagen und den Boden düngten. Der Ackermann, der dort pflügte, scheute sich vor den großen Würmern, die hier in der Erde wohnten; und die Garben, die man dort erntete, wurden viele viele Jahre lang die Schlachtgarben genannt und besonders gesetzt, und niemals kam eine Schlachtgarbe beim Erntefest auf den letzten Wagen. Lange Zeit kam mit jeder Furche, die gezogen wurde, eine Spur des Gefechts an den Tag. Lange Zeit sah man verletzte Bäume auf der Wahlstatt, und halbzerstörte Hecken und Mauern auf den Stellen, wo mörderisches Handgemenge gewesen; und festgetretene Flecke, wo kein Halm wachsen wollte. Lange Zeit scheute sich jede Dirne, sich Haar oder Busen mit der schönsten Blume von diesem Todtenfeld zu schmücken; und viele Jahre lang glaubte man, die dort wachsenden Beeren hinterließen in der Hand, die sie pflückte, einen unauslöschlichen Fleck.
-------
Sed en la komenco oni vidadis en la semitaĵo pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun [mankas: timema, retirema] sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj [nuntempe: fekundaj] lokoj homoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj loĝis tie ĉi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la daŭro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ĉe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ĉiu farita sulko estis trovata postesigno [moderne: spuro] de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn [misgvida traduko, moderne: heĝojn] kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ĉiu knabino timis ornami al si la harojn aŭ la bruston per la plej bela floro de tiu ĉi kampo de l’ mortintoj; — kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforigeblan makulon.
-------
[5] Aber die Jahreszeiten, obgleich sie so flüchtig vorübergingen wie die Sommerwolken, machten in ihrem Verlauf selbst diese Spuren des alten Kampfes verschwinden, und verwischten die sgenhaften Erinnerungen desselben aus dem Gedächtniß der Menschen, bis sie zu Altenweibermärchen zusammengeschrumpften [tiel! Ĝuste: zusammenschrumpften] und mit jedem Jahre mehr vergessen wurden. Wo die wilden Blumen und Beeren so lange ungepflückt blieben, da standen jetzt Gärten und Häuser, und Kinder spielten Krieg auf dem Rasen. Die verwundeten Bäume waren schon lange als Juelklötze verbrannt worden. Die dunkelgrünen Flecke waren nicht frischer als das Gedächtnis Derer, die darunter bestattet lagen. Noch immer brachte die Pflugschar von Zeit zu Zeit Stücke verrostetes Eisen zu Tage, aber es war schwer zu erkennen, wozu es gedient hatte, und die Finder grübelten und disputierten darüber. Ein alter schwarzer Harnisch und ein Helm hatten so lange in der Kirche gehangen, daß derselbe schwache halbblinde Greis, der sich jetzt vergebens bemühte, sie oben an dem weißen Gewölbe zu erkennen, sie schon als Kind staunend betrachtet hatte. Wenn das auf dem Felde erschlagene Heer einen Augenblick lang in der Gestalt, wie Jeder gefallen, und auf der Stelle, wo er seinen Tod gefunden, hätte auferstehen können, dann hätten gespaltene Schädel zu Hunderten in Hüttenthüren und Fenstern hereingesehen; wären erschienen um den friedlichen Herd; wären aufgespeichert gewesen in den Scheuern; wären emporgestiegen zwischen dem Kind in der Wiege und seiner Wärterin; und hätten den Bach gedämmt, sich um das Mühlrad gedreht, den Obstgarten und die Wiese angefüllt, den Heuschober hoch aufgethürmt mit Sterbenden. So verändert war die Wahlstatt, wo tausend und abertausend Menschen in der großen Schlacht gefallen waren.
-------
Sed la jaroj [laŭvorte: sezonoj], kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis eĉ tiujn ĉi postesignojn de la malnova batalo kaj elviŝis la legendajn rememorojn de ĝi el la kapo [laŭvorte: memoro] de la homoj, ĝis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun ĉiu jaro estis pli forgesataj. Kie la sovaĝaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne deŝiritaj [moderne: plukitaj], tie nun staris [kalkeo el la germana; eble: troviĝis] ĝardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo [moderne: razeno]. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj [mankas: als Juelklötze, vd. piednoton 2]. La mallume verdaj lokoj estis ne pli freŝaj, ol la memoro pri tiuj, kiuj kuŝis enterigitaj sub ili. Ĉiam ankoraŭ la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ĝi servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio ĉi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la preĝejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arkaĵo, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l’ batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel ĉiu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus ĉirkaŭ la paca kameno [en la germana: forno], estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj ĝia flegantino, digus la rivereton, volvus sin ĉirkaŭ la rado de l’ muelejo, plenigus la [mankas: frukt-] ĝardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno [3] ili alte levus per mortantoj. Tiel ŝanĝita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo.
-------
[1] Seybt ellasas en la germana traduko tie ĉi la frazeron: "the swallows skimmed and dipped and flitted to and fro". Ankaŭ en la esperanta traduko ĝi mankas.
[2] ... als Juelklötze ...: Zamenhof ne tradukas tiujn vortojn, kiujn mi - ho, ve - ne komprenas sen duboj. Juel estas arkaa ortografio de Jul(fest), do de julo, la festo de vintra solstico ĉe la ĝermanoj en norda Eŭropo, kiun oni festis samtempe kiel kristnasko. Klotz (pluralo Klötze) estas (ligno-)ŝtipo aŭ bloko. Supozebla traduko pro tio: "La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj kiel julŝtipoj. Angla originalo: Christmas logs, kristnaskaj ŝtipoj".
[3] Heuschober: Miaopinie mistraduko de Zamenhof. Temas pri fojnejo, stokejo de fojno, speco de stalo por stoki fojnon, ne pri amaso aŭ stako da fojno. Eble do: "... kaj la fojnejon (tur-) alte plenigus per mortantoj."
-------
Per tio finiĝas la tripaĝa, iom ŝoka "uverturo" de la "Batalo de l' vivo". Kontraste sekvas la facil-anima danco-sceno kun la du junaj knabinoj en la ĝardeno situanto sur la iama batalejo, vd. tie ĉi.
Sign-in to write a comment.