POSTIRANTOJ
legendo
Jam pluan jaron ni sencede postiris lin. La malsato kaj laceco postrampis nin, bildiĝante en niaj spurfosetoj, super kiuj jam tiom da fojoj leviĝis kaj malleviĝis la lumigiloj. Multaj volis deturniĝi de la pado, forkuri, ne plu reveni, sed foririntaj nokte reaperadis kulpmiene, sinmalame pro la nepovo forlasi nin. Sed li — pura kaj luma kiel la unua marlarmo, marŝis facilflugile, kaj lia vojo estis vere supertera ŝvebo... Foje ŝajnis al ni, ke li eĉ ne konsciis, ke ni malicaj kaj malamantaj ĉu la vojon, ĉu unu la alian, kontraŭvole sekvas lin sur lia pado.
Sed lia vojo irigis al la Suno, ĉu traarbare li marŝis, ĉu supermontare aŭ transrivere. Ni tamen? Ĉie ajn ni restis enombre... Kaj ni interkverelis pro la lumo forŝirante ĝin unu de la alia, tamen la lumo forflugadis nekaptite, nemakulite per nia sango, la lumo ŝvebis super li, super lia hela ombro. Kaj tiam la teruro kaptadis nin: ĉu ne fantomon ni postiras forlogite de la malica dezertsonĝo? Sed ni denove ekvidadis lin kaj kontraŭvole postiradis. Jen venis tago, kaj io okazis. La suno ne leviĝis, la nokto daŭris. Nur la hela ombro montris la vojon sub la ĉielkupolo densiĝinta super nin. La vojo kondukis nin pli kaj pli supren, sed kelkaj el ni diris ke ni malsupreniĝas, kaj la timo ekis vizitadi tiujn, kiuj ankoraŭ ne mallernis la strangan mondan arton timi... Jen lia paŝo iĝis senharmonia, kaj la lumo malpliheliĝis, liaj genuoj fleksiĝis, blankbirde flugis lia lumo supren kaj for al la suno nevidebla, kaj li — ĵus marŝinta antaŭ ni — restis kuŝi kiel malplena hela supervolvaĵo sur la senluma vojo. Teruriĝinte, ni staris antaŭ tio, kio restis post li surtere, kaj lia lumo malheliĝis supreniĝante, foriĝante kaj transestante en solan stelon sur la ĉielnigro. Unu el ni levis sian faŭkon al la superkapa nigro. En la timiga malpleno larmoj ekfluis sur la distaŭzitan felon, kaj nia orfa hululo traŝiris la silenton...
ĈIELO DE LA VERO
Dum la paĝoj ĉirkaŭŝvebadis portate de la vento, mi rigardis kiel la Suno trabruladis iliajn randojn kvazaŭ en iu kosma ludo neatingebla. Mire observis mi kiel la sunradioj brulboris nigrajn truojn en la blanka papero kaj subite komprenis, ke la Suno neniomigas la erarojn. Unu el la folioj preterflugis min ‒ sur li fumadis skribita linio: “la neŝanĝebla vero”. Mi etendis la manon kaj retenis ĝin enaere, tamen ne sukcesis kapti, tiom malvarmega estis ĝi je la tuŝo. Frostbruliĝinte, mi reellasis ĝin en la venton, kaj ĝi suprenflugis simile al IKARO en la aeran fluon kiu ŝvebigis ĝin al la Suno. Sur la folio ekfulmis la linio pri la neŝanĝebla vero kaj... forbruliĝis... La folio glaciece brilante ĉe la randoj komencis malsupreniĝi al la altera vojo. Ĝi iĝis blanke pura kiel kolomba plumo kirle faletanta. Kaj la malvarma paperfolio brilante per sia praa pureco kuŝiĝis antaŭ miaj lacaj piedoj, kiuj dum jarcentoj vagadis serĉante neŝanĝeblan veron. Nur tiam, sub la piedoj, mi vidis en la senskriba folio ‒ kvazaŭ enspegule ‒ la Ĉielon.
La ideo de la dua rakonteto pli-malpli jenas: la gehomoj ne decidu mem, kio estas "la absoluta vero", sed prefere lasu la juĝon al la pli alta instanco, en la rakonto ĝi estas la Suno.
Sign-in to write a comment.