Miaj ok jaroj - 4 years ago
Miaj ok jaroj ("Meus oito anos"), tre konata kaj estimata brazila poemo, naiva omaĝo al la infaneco, kreaĵo senmorta de Casimiro de Abreu (1837-1860). Antaŭ ne longe, parkere koni kaj eĉ deklami ĉi tiun poemon estis tasko de infanoj en la lernejoj. Belega traduko - aŭ esperanta rekreaĵo - de F. V. Lorenz. La tradukinto uzis la neologismon saŭdado por traduki la portugallingvan "saudade"; tiu neologismo, konata de brazilaj esperantistoj, ne estas uzata de alilandaj samideanoj pro tio, ke ĝin oni ne opinias vere internacia, kaj oni preferas la vortojn sopiro , korenuo . Laŭ la portugallingva vortaro Caldas Aulete , "saudade" estas: "Elvoka sento kaŭzata aŭ de rememoro pri bona travivaĵo aŭ de foresto de amataj aĵoj aŭ personoj estimataj". Ismael Gomes Braga opiniis, ke tian senton ciuj homoj posedas, pro tio li sugestis la vorton saŭdado por esprimi ĝin. Pri Casimiro de Abreu: eo.wikipedia.org/wiki/Casimiro_de_Abreu
Amikan saluton el Francio. Ĝis!
Want to write a little note as well?
Sign-in