Keyword: irano
-
Post vi ...
-
Mi kompatas ĝardeneton
Nekredebla kaj ŝokiga evento hodiaŭ pensigis min: " Proksime al Tehrano, survoje inter du aŭtoj okazas akcidento. Unu el la aŭtoj estis bankaŭto portante monbiletojn kaj en la alia aŭto estis juna civitano. La ŝoforoj estis forte vunditaj, dumtempe alvenas buso plene da pasaĝeroj kaj ĝi haltinte la pasaĝeroj anstataŭ helpi la vunditojn kolektas monbiletojn kaj poste eskapas per la buso. Unu el la vunditoj -tre juna homo- mortas kaj la aliajn post horoj la polico savas ..." La originalan novaĵ…
-
jen Novruz!
Jen alia Novruzo ! Ĉi jare kun mia propra familio, unua foje en Germanio ni festas Novruzon. Pasintjare mi opiniis ke baldaŭ okazos milito en irano, mi ĝojas ke mi ne pravis kaj ne okazis milito ankoraŭ ... mi esperas kaj fakte estas mia granda deziro ne okazu milito en mia patrujo kaj sur la cetera tero ... Mi devas esti ĝoja, kaj fakte mi jam estas ... sed io mankas ... fakte multaj aferoj mankas ... sed la vivo daŭras, akvo fluas kaj ankoraŭ la pano freŝas ... Saluton al Novruz! Saluton…
-
ARGO ... kaj tiel plu
Hodiaŭ iu samlandano diris al mi: ĉu vi scias ke oni premiis al la filmo ARGO ? mi: ne! Li: jes, ĝi estas premiita kaj pli malbona estas tio ke Michele Obama transdonis la premion al la reĝisoro de la filmo. Kioma da politikaĵo kaj politika manovrado. Oni faris mensogojn en la filmo ... mi: ĉu vere oni faris mensogojn? Li: hmmm ... fakte ne! sed mi hontas ke oni premiis tiun filmon! estas hontindaĵo al ni ... mi: jes! mi konsentas ke kiel ĉiuj Holivud aĵoj en la…
-
Ni ĉiuj fartas bone ... حال همهی ما خوب است
Saluton! Ni ĉiuj fartas bone Melankolio ne ekzistas krom fojfoja perdiĝo de l ’ malproksima fantazio, kiun oni diras: senkiala feliĉo Tamen, se restus vivo iel mi pasas de la vivbordo tiel ke ne tremu genuoj de l ’ senkunula cervo kaj ne la nerestema senkurac(ebl)a koro! Ĝis mi ne forgesis, mi skribu: proksime de niaj sonĝoj estis plenpluva jaro mi scias, ĉiam ties korto estas plena je freŝa aero de la…
-
teknologio je la servo de cenzuro
-
mia ombro ...
Mi nur povas paroli kun mia ombro, ĝi devigas min paroli, nur ĝi povas rekoni min, certe ĝi komprenas ... Mi volas ĉerpon, ne, amaran vinon de mia vivo gut-gute en la seka gorĝo de mia ombro verŝu kaj diru al ĝi: "Tio estas mia vivo!" Sadeg Hedajat (Irana verkisto/ la komenco de la romano “ La Blinda Gufo ”)
-
Ne estas nubo ... ابری نيست
Ne estas nubo Neniu vento Sidas mi ĉe doko Fiŝonaĝado, lumklareco, mi, floro, akvo Pureco de la vivpeniko Mia patrino pikas bazilion Pano, bazilio kaj fromaĝo Sennuba ĉielo Petunioj malsekaj La savo proksima Inter la kortfloroj La lum’ en la kupro-bovlo Kiajn karesojn verŝas! Ŝtupetar ’ de la alta murpinto Matenon portas sur la ter ’ Kaŝita ĉio, malantaŭ rideto havas truon la muro de l ’ temp ’ de kie Mia vizaĝo videblas Ekzis…
-
komuna suferado ... درد مشترک
Larmoj sekreto estas Rideto sekreto estas Amo mistero estas Miaj larmoj tiu nokte estis la ridetoj de mia amo. Mi ne estas historio kiun vi povas diri Mi ne estas kanto, kiun vi povas kanti Mi ne estas voĉo, kiun vi povas aŭdi aŭ io, kion vi povas lerni. Mi estas la komuna suferado Min kriu. La arbo parolas al la arbaro, La herbo alparolas al stepo,…
-
Ĉirkaŭ mia hejmo
Ĉirkaŭ mia hejmo Tiu kiu pensas pri la muro Estas libera Tiu kiu al la fenestro Melankolias Kaj tiu kiu serĉadas liberecon Inter kvar muroj estas sidanta De: Grus Abdolmalekian در اطراف خانه ی من آن کس که به دیوار فکر می کند آزاد است آن کس که به پنجره غمگین است و آن که به جستجوی آزادی میان چاردیوار نشسته گروس عبدالملکیان
-
fajrego sub cindro
La rilatoj inter irano kaj respubliko de Azerbajĝano dum lastaj tagoj pli kaj pli malboniĝis. En irano de antaŭ monatoj oni lanĉis kampanion kontraŭ Azerbajĝana registaro kaj ĉiu semajnan demonstracion kontraŭ Azerbajĝana ambasadejo protestante okazigon de Eroŭ-vision kiu ĉi jare okazos en Bako ĉefurbo de Azerbajĝano. Reciproke antaŭ tagoj la azeroj en Bako faris demonstarcion kontraŭ irana ambasadejo kaj tiel pli ardiĝis la konfliktoj ... Irana registaro sin pravigas fari ĉion kontraŭ ĉiuj…
-
la ne realigitaj sonĝoj ...
Dum lastaj tagoj kiel kutime la islamaj soldatoj klopodas prospergi siajn principojn en mia patrujo. La suba foto tre bone prilumas kion ili intencas fari sed mi forte dubas ke ilia revo realioĝos ...
-
Adiaŭ libera mondo
Ekzistas tiom sinsekvaj novaĵoj malagrablaj pri kiuj mi vere ne kapablas elekti la plej ĉefajn. Irana registaro jam sin pretigas lanĉi "puran interreton" tio signifas ke baldaŭ interreto ĉesos en irano kaj "interna reto" anstataŭ "interreto" funkcios. La ĉefa celo estas fari barilon kun la ekstera mondo kaj laŭ eble sekvi la vojon de suda Koreio se ne, almenaŭ Ĉinio! Dum pasintaj 10 monatoj la egalvaloro de la irana mono kontraŭ Usona dolaro pli ol 40% malaltiĝis, jam ĉiuj povas kompreni kion…
-
Atako kontraŭ la Brita ambasadejo en Tehrano
Atako kontraŭ la Brita ambasadejo en Tehrano: Historio du fojoj ripetiĝas, unua foje tragedio kaj dua fojo komedio !
-
sopiro ...
Kial ĉiu, kiun mi amis, estis pasaĝero? De: Ahmad Reza Ahmadi چرا هر کسی را که دوست داشتم مسافر بود؟
-
ebriiĝis la vin’ de ni!
Ebriiĝis la vin’ de ni! ne ni de ĝi! Ekzistiĝis la korp ’ de ni! ne ni de ĝi! Rumi باده از ما مست شد نی ما از او قالب از ما هست شد نی ما از او مولانا
-
Deviga preĝado por lernantaro tra iranaj lernejoj
En ĉiuj mezlernejoj kaj gimnazioj tra Irano preĝado jam fariĝis deviga * kaj la lernantaro devas partopreni preĝadon malkaze ili estos punotaj. La ĉefa intenco estas "prosperigi preĝad-kulturo"n en irana socio (?!) rilata noto: +
-
pripensiga demando
sur la retpaĝo de iu junulo mi legis jenan noton perslingve: " Kiam ni diras ke ni irananojn oni perforte islamanigis multaj plendas kaj ne! ne estas tiel kaj irananoj memvole akceptis islamon. Se tio estas vero ke ni irananoj memvole akceptis islamon do kial post 1400 jaroj islamaj soldatoj surstrate kaj en ĉiu kvartalo armite aperas kaj volas ke oni obeu islamajn normojn? Se irana popolo estas religiema kial oni tiom perforte devigas ilin? " pripensiga demando!
-
Naĝado malpermesata!
Laŭ la oficiala deklaro * ajna naĝado dum Ramadan-monato ĉe kaspia maro estas malpermesata. Por respekti islamajn regulojn tiel decidis la registaro. Menciindas ke pro plaĉa(!?) etoso dum Ramadan-monato kelkmiloj da irananoj (fakte ĉiuj kiuj kapablas) vojaĝas eksterlanden ... Tiel estas la aferoj en Irano.
-
tago kiel hodiaŭ antaŭ 14 jaroj
La unuan fojon mi partoprenis en la elektado antaŭ 14 jaroj. Tio signifas ke 13 jarojn malgraŭ mia rajto, mi ne partoprenis ajnan balotadon kaj mian civitanan rajton mi uzis ĝuste antaŭ 14 jaroj. Poste montriĝis ke almenaŭ 16 miliono da irananoj kiel mi samon faris kaj voĉdonis intence unuan fojon .... La 23-a de majo 1997 * irana popolo montris sian profundan emon al ŝanĝado civilizacie kaj tre paceme: La plejmulto voĉdonis al s-ro Ĥatami kaj neis la kandidaton de la regantoj. Estis…
-
unio de malamikoj
Mezoriento maltrankvilas. Preskaŭ ĉiuj mezorientaj landoj travivas politikajn krizojn ĉu fortajn ĉu malfortajn. Sirio estas fenomeno: neniu volas siria diktatoro disfalu! Israelo, Irano, Usono, Turkio, Irako, Libanano kaj ... diversmaniere subtenas la sirian diktatoron por trapasi la krizon kaj eviti disfalon. Do, malamikaj (?) ŝtatoj fojfoje faras amikecan kompanion je la malprofito de la nacioj. Sirio estas brila ekzemplo ...
-
sizdah be-dar!
Sizdah be-dar (ankaŭ ofte skribita kiel "13 Bedar") (Perse: سيزده بدر ) estas la nomo de lasta ceremonio de Novruz-festo en Irana Kulturo (ofte je la 2-a de aprilo). Sizdah estas la Persa termino por dek tri. Lasante la hejmon je la Dektria Tago de Farvardin (la unua monato de Irana kalendaro), kaj ĝoje pasigi la tagon sub ĉiele estas nacia tradicio ekde la pratempo en Irano. Sizdah Bedar (Forigo la Dek trian) estas eble konsider kiel tradicio ĉar iuj kredas ke la dek trio estas malb…
-
eskapo
Mi foriros ĉi tien kaj ne gravas Ĉu kunhavu mi lanternon aŭ ne Tiu kiu eskapas Perdiĝon ne timas De irana poeto Rasul Yunan (Junan) من از اینجا خواهم رفت و فرقی هم نمی کند که فانوسی داشته باشم یا نه کسی که می گریزد از گم شدن نمی ترسد رسول یونان http://rasul-yunan.blogfa.com
-
saluton al Novruzo, al printempo
Novruz as jen printempo kiun ni bonvenigas multaj mankas mi ne forgesas, ni ne forgesas ... ... iun tagon ni plenĝoje festos novruzon kun ĉiuj civitanoj, mi scias, mi scias ...
-
ĉevaloj
Ni estis kelk-uloj Sidantaj en kafejo Kun bruligita hararo kaj Sinoj tumultaj de Tehranaj stratoj Kun ŝeloj el tago kiuj fojfoje iĝis nokto Ni estis kelkaj ĉevaloj Kiuj ne havis flugilojn Ni ne havis kolharojn Ni ne havis prerion Ni estis nur kurado Kaj kun kotaj sportaj hufoferoj De la singultitaj aleoj ekiris La arboj iĝis bastonoj Kaj tiom ni havis ploron Dum, ĉiuj pulvoj kaj gasoj Naturajn plorojn ni faris Ni estis rompo Kaj pugnoj kiujn en aero ĵetis Finfine sur tab…
-
dankesprimo al amindaj virinoj de mia lando
Mi volas danki al tri virinoj kiuj unuope, hieraŭ kunhelpis min sur la strato. La unua sinjorino tiam kiam mi estis ĝenita pro la asfiksigaso kiun la polico(!?) pafis al la simplaj civitanoj -inter ili ankaŭ mi- kaj ŝi donis al mi ĵurnalon por bruligi kaj iom malefiki la gason. La dua sinjorino kiu donacis al mi antaŭe preparitan tukon kiu estis trempita en vinagro por meti ĝin sur miaj okuloj ... kaj la tria sinjorino kiu, post tiam kiam mi estis forte karesita (ne batita!) de policaj f…
-
14 leonoj "ekzekutitaj" en Tehrana zooparko ...
Ekzekutado jam fariĝas ne dispartigebla parto de la registaro. Oni ne nur ekzekutadas homojn sed bestojn ankaŭ. jen novaĵo: "AP: Irana ŝtata ĵurnalo diras respondeculoj ĉe la Teherano zooparko mortigis 14 leonojn kiuj estis diagnozite infektaj bakterian malsanon. Ĝam-e Ĝam (Jam-e Jam)-ĉiutaga ĵurnalo- raportis lunde ke la leonoj estis suferantoj glandon, kiu plej ofte troviĝas en ĉevaloj, azenoj, muloj kaj ankaŭ aliaj lanbestoj ..." Jes, ekzekutado estas tiom normala ke…
-
en irano ĉiun 8-an horon unu homo ekzekutita
1. dum la nova jaro (2011) preskaŭ ĉiun 8-an horon unu homo estis ekzekutita en irano * 2. Paulo Coelho - Brazila aŭtoro - ne plu havas ŝancon aperigi tradukon de sia verkaro perslingve en irano kaj pro tio li disponigas senpage tradukojn de siaj verkoj en la persa surrete 3. la okazintaĵoj en Tunizio estas ĝojigaj kaj maltrankviligaj. estas ĝojiga ĉar diktatoro falis, estas maltrankviliga ĉar la afero ne estas klare finita. mi timas aperu alispeca diktatoreca reĝimo, aŭ…
-
Ĝafar Panahi: bona ekzemplo pri la irana justicio
Puno: 1- ses jarojn da prizono 2- Dudek jarojn da malpermesado: 2-1: por filmfarado 2-2: ajna verko rilate filmfarado 2-3: ajna vojaĝo eksterlanden La supre vicigitaj punoj estas aljuĝitaj por Ĝafar Panahi (Jafar Panahi) irana reĝisoro kiu estis arestita je la 1-a de marto 2010 en sia propra hejmo kaj post 3 monatoj provizore estis liberigita. La tribunalo je la 18-a de decembro 2010 jam sian decidon pri li anoncis kiu estas unu el la nekredeblaj punoj por iu reĝisoro (mondskale?…
-
teroro estas malbona, estas kontraŭ homa ...
J e la 15-a de decembro en urbo Chabahar (Ĉabahar) dum la kondolenca ceremonio + de la murdo de la tria imamo de ŝijaisto j, okazis "sinmortiga atako ", pli ol 40 homoj pro la eksplodo mortis kaj pli ol 90 jam vundiĝis. Vere kontraŭ homa kaj sovaĝa okazintaĵo dum kiu la atakantoj blinde mortigis sin kaj senkulpajn simplajn civitanojn kiuj celebris sian religian ceremonion. Dum, antaŭ 8 jaroj tiam kiam en Palestion la unuaj "sineksplodoj" okazis, iuj en Irano ne malkaŝis siajn…
-
virino (ankoraŭ NE) eskapis de ekzekutistoj!
POSTNOTO: Ŝajnas ke la novaĵo estis sekurec-informa ludo kun la publiko :( la novaĵon elsendis "press TV" angla lingva televido de la irana registaro kaj ĉiuj aliaj novaĵagentoj dissendis la novaĵon surbaze de tiu fonto. Nun press TV diras ke ili faris intervjuon en la hejmo de Sakineh kun ŝi kaj ŝia filo kiun dimanĉe je la 01:35 GMT horo elsendos :( ili estas tiom ĉarlatanaj ... ======================================== fakte la registaro jam tro elespezis kaj perdis pri Sakine. En…
-
flugsekureco!
70 jara virino en Maŝado , sen pasporto, sen bileto, eniris aviadilon kiu de Maŝado flugis al Mekka ! Ŝi intencis viziti la sanktan urbon Mekka! La Saŭdarabia polico en la flughaveno konsideris ke ŝi ne havas ajnan permesilon kaj ne permesis al ŝi eniri la landon kaj oni returnigis ŝin al irano! La evento montras kiom grade estas la kontrola sistemo en la irana fluglinio kaj kiom facile eblas trapasi la sekurzonoj. Vera honto kaj skandalo! novaĵfontoj en la persa…
-
kiel kapti junulinon kiu ne observas sian hiĝabon?
Laŭ la jen filmo - kiu okazis en Urmieh - policanoj klopodas aresti junulinon kiu laŭ ili ne bone observis sian hiĝabon. La policanoj ne kapablas aresti ŝin, amasiĝas la pasantoj kaj finfine la policanoj timitaj pro la kontraŭstaro de la junulino kaj ĉeesto de la popolo forlasas la viktimon ... fonto: http://www.youtube.com/watch?v=2E3O-Fn9jVc
-
Fenikopteroj en lago Orumiyeh en la nordo de Irano en danghero !
La Fenikopteroj en lago Orumiyeh en la nordo de Irano estas en danghero. Hodiau 010-10-31 Irano, vespere 19:30 filmraporto pri Irano de ARD en Germanio: Lago Orumiyeh en danghero - Flamengoj/Fenikopteroj ankau. La lago Orumiyeh kovras areon de 5500 km^2 - tio estas ch. 10 foje la Lago de Konstanco. Per konstura aktivado oni endangherigas la lagon - ne-korekta konstruo de ponto estas unu el la problemoj. La shtato shanjne ne interesighas pri tiu oazo por fenikopteroj; NRO kiu klopodas pr…
-
azenrajde protesti en irano!
Irana studento proteste al manko de benzino azenrajdante iris al la universitato je la 27-a de oktobro en Noŝahr/ Ĉalus Azad universitato. kompreneble la universitata sekur-servo baris lin kaj ne permesis lin eniri kun la azeno al la aŭtparkejo de la universitato sed la protesto kontraŭ la kurantaj aferoj estis interesas kaj skandalplena! fonto: http://www.mediafire.com/?iwzqza1caojav2i#1
-
la plej ĝenaj krimoj en irano laŭ la polico
Policestro de Esfahan provinco diris + : "Biciklado de virinoj, kartludado en la parkoj, manpilkludado de virinoj, sketludo de virinoj kaj kantado ĉe la riverbordo de Esfahano estas la plej okulfrapaj krimoj kiujn la polico forte kontraŭstaras kaj reagas" . ------------- Bonvolu ne konsideri la supran novaĵon kiel ŝerco, tio estas amara fakto fluanta en nuna irano.
-
fajfi sub la oficiala pun-averta ŝildo
Deviga vualado por iranaj inoj fojfoje kaŭzas interesajn kontraŭ agojn. Antaŭe mi jam menciis pri iu interesa bildo, jen alia tiu tema bildo . Du junulinoj sub la oficiala avert-ŝilo de la loka polico forĵetas ne deziratajn kaptukojn kaj mokcele kun fotadas. (la ŝildo avertas ke ne observante laŭ islaman sinkovradon oni estos prizonigitaj po 2 monatoj)
-
tiel oni trejnas la infanojn ...
Jen skandalo en la sporta medio de irano: P ublikiĝis * filmeto kiun oni prenis de la fama Tehrana sport-komplekso, dum la naĝ-trejnado la instruisto sovaĝe batas la trejnitojn, dum la aliaj ĉeestantoj tutnormale okupiĝas pri siaj aferoj. Perfortado ondas en nia socio kaj la filmeto montras nur pinton de tiu glacia montego. Nia socio malsanas kaj suferas respekton kaj estimon ...
-
argano blokita en la konstruaĵo!
Verŝajne unika en la mondo! la konstruantoj de "la maŭzoleo de martiroj" en la norda parto de Tehrano, en kvartalo "Mahallati" post la fino de la projekto eksciis ke la argano estas ĉirkaŭita de la konstruaĵo! kaj oni ne scias kiel "liberigi" la arganon!? Jes, estas ĉefverko, tiu konstruaĵo! vidu la foto-raporton ĉi tie !
-
Plenigu la glason ...
de Ferejdun Moŝiri ( Fereydoon Moshiri ) Plenigu la glason, Ĉar tiu ĉi fajr-akvo, Longteme mian malbonfarton ne efikas! Tiuj ĉi glasoj kiuj sinsekve malpleniĝas, Fajr-maro estas kiun mi verŝas al mia plezuro, Kirlakvo rabas min sed la akvo ne portas min! Kun ribelema magia ĉevalo de l’ vin Ĝis senfina imagmondo mi iris Ĝis plenstela dezerto de varmaj pensoj, Ĝis ne nekonata limo…
-
intergeneracia diferenco
La jena foto montras parton de ĉiusemajnan okazintaĵon "vendred-preĝo", kiun la registaro okazigas tra la lando. La foto estas tre interesa: je la supra parto junuloj vestitaj en T-ĉemizoj de tri koloroj (de la irana flago) ĉiuj estas soldatoj kiujn devige oni portis al la ceremonio. Je la malsupra parto estas "profesiaj" preĝantoj. Oni sloganas (eble diras morto al Usono aŭ almenaŭ morto al Israelo!) ne gravas pri kio, kontraŭ kiu, tio kio gravas estas reago de la juna generacio kontraŭ la m…
-
la patrino kaj la infano
Mi admiras verkojn de Mana Neyestani , kiu konscie kaj prudente verkas kaj vekigas ... Ĉe Radio Zamaneh ofte aperas liaj verkoj.
-
Afgana alfabeto
Sen ajna dubo Mohsen Maĥmalbaf estas elstara artisto. Li estas fenomeno dependa al si mem. Pasint-nokte la persa BBC + elsendis la filmon " Afgana Alfabeto " de Mohsen Maĥmalbaf kiun mi antaŭe ne estis spektinta. La filmo estas elstara, brila, plendolora kaj ĉagrene vekiga. La reĝisoro mem tiel priskribas: " La talibanoj ne estis politikaj reĝimoj en Afganio sed ili restas kulturo. Bombado povas ruinigi politikajn reĝimojn sed ĝi ne povas ŝanĝi kulturon. Vi ne povas liberigi…
-
vojaĝo al Talegan
Kun kelkaj geamikoj je la 1-a de septembro, ni familie kunvojaĝis al Talegano. Dank`al kara E-istino Mehri Hadadi kun kies helpo ni luis tre bonan hejmon por tranokti. Talegan ¹ estas nomo de regiono kaj urbeto kiu situas 120 kilometrojn je la nord-okcidento de Tehrano. Ĝi estas parto de Alborz-provinco. Loĝantoj de la urbeto dum somero estas pli ol 120000 sed la fiksa loĝantaro preskaŭ 5000 estas. La regiono estas montara kaj plaĉan veteron havas dum la somero. Pli ol 80 vil…
-
Ho, Homoj ...
Spektante jenajn fotojn de la tragedio en Pakistano, mi rememoris la faman poemon de karmemora NIMA kiun antaŭ jaroj mia kara amiko Hamze elpersigis. Ho Homoj! Ho, vi homoj kiuj sidas ĉe la marbordo, feliĉa kaj ridanta, iu mortas en la akvo, iu estas konstante luktanta sur ĉi tiu kolera, pika, malhela maro kiun vi konas. Kiam vi estas ebria pripensante superforti malamikon, kiam vi pensas vane ke vi helpas malfortan personon…
-
sugestoj por kiel foti infanojn en Irano
Infana muzik-grupo, por eldoni sian broŝuron kaj akiri permesilon eldoni ĝin (en irano ĉiuj presaĵoj devas havi permesilon) faris komunan fotadon. la unua foto estas tiu kiun la grup-respondeculoj mem faris laŭ siaj preferoj. Sed la foto estis rifuzita de la ŝtatanoj ĉar: " la knabinoj estis sen kaptukoj, sen islama hiĝabo" . Oni faris la 2-an foton laŭ la deziro de la ŝtatuloj. Sed la 2-a foto ankaŭ estis re-rifuzita, ĉar: "la manoj de la knabinoj ne estas kovritaj kaj ili aper…
-
diru NE al ŜTONUMADO ...
Ni loĝas en la kerno de koŝmar-aro: sinsekve kaj senĉese nin ĉirkaŭas koŝmaroj unu post la alian. Ekzekutado, atestado, diskriminacio, apartigado, turmentado kaj ... jam estas "normoj" de irana vivo. Ĉiu tage oni faras ion "iniciaton" por ke ni ne sentu nin tedaj. Nia vivo estas amara satiro. Foje la aktualajn aferojn mi ne kapablas kredi pro plenplenaj nudaj perfortoj, mi preferus ili nur estu kaj restu koŝmaroj, sed, sed bedaŭrinde ili ne estas/restas koŝmaroj ...…
-
De viaj onkloj
Ahmad Ŝamlu (Ahmad Shamlu) 1925-2000 Nek pro suno, nek pro epopeo Ne pro ombro de sia malgranda tegmento Pro kanto Pli malgrando ol viaj manoj Nek pro ĝangaloj, nek pro maro Pro branĉo Pro guto Pli klara ol viaj okuloj Nek pro muroj, pro kabano Nek pro ĉiuj homoj, eble pro bebeto de sia malamiko Nek pro mond…
-
ŝtonumado denove en irano?
Ofte mi ĝuas la verkojn de Mana Neyestani . Liaj verkoj plenplenas da filozofio kaj pensigas la spektanton. Jen lia verko pri ŝtonumado . En Tabrizo virino atendas + + tian kruelan ekzekutmanieron (ŝtonumadon). La antaŭaj miaj notoj rilate la afero: 1 , 2
-
alproksimiĝas la datreveno de la verda movado de irano
Baldaŭ la verda movado en irano unujariĝos. Nekredeble ... La foto diras ĉion kion oni povus priskribi ... Mi havis revon kaj tiun mi akiros!
-
seksismo en iranaj universitatoj
La regantoj en irano pli kaj pli limigas rilatojn inter inoj kaj malinoj. la plej nova ago tiu rilate estas seksismo en la universitatoj + . Oni forte planadas unuseksigi la universitatojn kaj tiel limigi kontakton inter la civitanoj. Ŝajnas ke nova talibanismo en Irano kreskas sed irana socio jam pruvis ke neniam plu toleros mezepokismon. Menciindas ke dum la 80 jardeko kelkaj respondeculoj intencis fari seksismon en la universitatoj sed Ajatolaho Ĥomeini…
-
la nomo de la rozo
En Ŝirazo , laŭ la nova regularo de Ŝiraz universitato oni inventis multajn strangajn kondiĉojn kaj inter ili okulfrapas la jena: "La studentaro ne rajtas ŝerci kaj laŭte ridi ene de la universitato ... Leginte tiun fragmenton subite mi ekmemoris la mondfaman verkon de la itala semiotika profesoro Umberto Eco kiu en sia mondfama verko "la nomo de la rozo" ĝuste ĉeftemigas ridon kaj la rajton ridi ... Aspektas kiel ŝerco ke en irano oni klopodas far…
-
jen Novruzo, jen printempo, jen nova jaro ...
1. UN rekonis Novruz-on (21-a de marto) kiel "la internacia festo". La novaĵo estas ĝojiga. Vere Novruzo estas unu el la plej logikaj "naturaj festoj". 2. La jaro finiĝas kaj post horoj (laŭ nia kalendaro) komenciĝos nova jaro. Jaro kiu pasis estas ne forgesebla kaj je la memoro de nia socio restos historia. Multaj (mal)bonaj aferoj okazis ... ploroj, sangoj, ĉagrenoj, solidarecoj, turmentoj, arestoj, krimoj, atencoj, manifestacioj, protestoj kaj ... 3. La jaro 1388 laŭ estis "jaro de junu…
-
Vi mankas SOHRAB ...
Alproksimiĝas Novruzo , la suba simpla kaj kortuŝa teskto spegulas mian koran senton: Sir (ajlo) ekzistas Serke (vinagro) ekzistas Sib (pomo) ekzistas Sananu -on ( manĝaĵo el suko de tritiko kaj faruno ) ŝi mem kuiris Somak o kaj Senĝed o (alizo) kaj Sabze -on (verdaĵo) mi vidas SED Ĉi jare vi mankas Unu soo mankas Ekde ĉi jaro Ĝis ĉiam Via patrina festtablo Sohrab -on mankas ... Esprantigita el: http://zehneashofte.blogspo…
-
Lingvaj homaj rajtoj en Irano
Kadre de la Internacia Tago de la denaska lingvo , tehrana amiko Reza Torabi verkis blogeron pri lingvaj homaj rajtoj en Irano: " Patrino! kie estas mia lingvo ?" Reza afable permesis al mi angligi tiun tekston por mia blogo: " Linguistic human rights in Iran ".
-
... ŝatus iu vekigi min de la koŝmaro ...
La persa BBC , antaŭ hieraŭ unuan fojon prezentis dokumentitan filmo n pri la atako de la Tehrana polico al la studenta dormejo de la Tehrana universitato je la 14a de junio 2009. La filmo estis tiom ĉagreniga kaj plenkruela ke mi ne sukcesis dormi ... . Kio okazas al ni? De kie venas tiom da krueleco kaj sovaĝeco? Ki... Ne, mi ne sukcesis trovi konvinkigajn respondojn al mi ... Ĉio komenciĝas de ni mem ... i(o)uj devas ŝanĝiĝi ... multon ni devas lerni ... multon ni devas studi, eble, eb…
-
Patrino! kie estas mia lingvo?
Plendi pri la ne observado de lingvaj rajtoj en irano, ne estas io novaĵo. En irano 5 lingvoj havas parolantojn pli ol miliono + : la persa, La azera, la kurda, la araba kaj la baluĉa. Ekzistas ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj kies parolantoj ne atingas milionon sed kelkmilojn ekzemple la armenan. En tiu ĉi noto mi intencas iom tuŝi la aferon pri mia GEpatra lingvo la azera kiu estas almenaŭ gepatra lingvo de pli ol 16-26 procento de irana loĝantaro. La azera estas "granda problemo" en irano. On…
-
11-a de februaro: Amo kaj Morto en Irano
Je la 11-a de februaro de 1979 disfalis Ŝaha reĝimo kaj aperis revolucia reĝimo islama. Jam pasis 31 jaroj kaj nur restas granda sopiro de forvaporitaj deziroj kaj revoj pri "egaleco, frateco kaj regado de bonuloj" kiujn revis la revoluciantoj ... MORGAŬ - La 11-a de februaro - la protesta movado kiu havas verdan koloron enpaŝos sian 8-an monaton. Ok monatoj jam pasis, dekoj da civitanoj estis murditaj, centoj vunditaj kaj miloj arestitaj. Okazis ne imageblaj fiagadoj sed oni ne sukcesis silent…
-
kontaktlumiloj senlumas ...
Mia koro premitas Mia koro premitas Iras mi al verando kaj miaj fingroj Nokt-haŭton streĉitan tuŝas Kontaktlumiloj senlumas Kontaktlumiloj senlumas Neniu min prezentos al sun` Neniu min alportos al paserara banked` La flugon enmemorigu Birdo mortema estas Forug Farroĥzad 1935-1967 دلم گرفته است دلم گرفته است به ايوان ميروم و انگشتانم را بر پوست کشيده شب ميکشم دلم گرفته است دلم گرفته است چراغ های راب…
-
SIEMENS ne plu akceptas mendojn de Irano
Kiel mi menciis , Siemens kaj Nokia antaŭe vendis al irana registaro telekomunikadan kontrolilojn kaj dum la misfama balotado per tiuj teknikiloj multaj protestantoj estis arestitaj. Post tiam kiam malkovriĝis ke tiuj kompanioj vendante tiujn ilojn helpis al la registaro, la civitanoj reage ne plu aĉetis varojn de tiuj kompanioj kaj eksterlandaj irananoj faris kampanion kontraŭ Siemens kaj Nokia. La kompanioj oficiale pardonpetis kaj deklaris ke ili ne intencis kunhelpi la subpremantojn kaj ..…
-
atestanto!
Irana proverbo: "Oni demandis de vulpo kiu estas via atestanto, respondis: mia vosto". Nun estas rakonto de irana kaj ĉina registaro. Laŭ la raporto ĉina ĵurnalo "La popolo" -organo de la ĉina komunista partio- aperigis artikolon en kiu oni komentas ke Usono planas kaj subtenas "anarkiojn kaj manifestaciojn" en irano. Pura diktatoreca kaj kontraŭ demokratia komunista registaro subtenas sian islaman version. Vere tiaj subtenoj nur povas allogi publikan abomenon de irananoj kontraŭ la ĉina…
-
ideologia (aŭ probable seksologia!) leciono pri "ŝildologio"
Antaŭ nelonge aperis recenzo pri la ŝildo de iu ĵurnalo en irano kiu povas esti bona ekzemplo kiel fluas la aferoj en tiu lando kaj kiuj kiel pensas kaj argumentas. La historio: Ĵurnalo " Tehran-e Emrooz " (Hodiaŭa Tehrano)estas tagĵuranlo fidela al la registaro kaj "subkonkurenca" kun la nuna prezidento. Tio signifas ke esence la ĵurnalo apartenas al la reganta konservativa medio. La rivala ĵurnalo - kiu apartenas al la plej radikala konservativa medio- " Parto-e Soĥan " (Radio de l Parolo) p…
-
verda silento
malŝaltis mian porteblan telefonon mi. ne plu respondas al mia telefono hodiaŭ mi. hodiaŭ estas "VERDA SILENTO" tra irano. Mi aliĝis al verda silento hodiaŭ ... ajna uzado de telefonoj hodiaŭ estas bojkotita de verduloj ...
-
Dankon, Ĉinio!
La 10-a de februaro alproksimiĝas kaj tiu estas nun koŝmaro al la registaro.La irana registaro ĵus atingis "donacojn" (memkompreneble kontraŭpage!) de "la frata kaj a mika lando" Ĉinio (ne miru en la politika mondo de ideologistoj, komunistoj kaj puraj i slamistoj eblas fariĝi gefratoj kaj geamikoj dum la komunistojn kaj purajn islamistojn oni "buĉas" en ambaŭ landoj reciproke!): Kontraŭtumultaj aŭtoj kiuj kapablas ĵeti varman kaj malvarman akvon, ploriga n gason, kemiajn flu…
-
memore al kaptitoj de "aŝura" tago ...
De antaŭ tri semajnoj la puĉista registaro kaptadis aron da civitanoj (almenaŭ 2000 homoj) kaj ankoraŭ nenia informo pri ilia sorto. Kelkaj de la arestitoj iele estas konataj kaj proksimaj homoj de mi ... kvazaŭ mi mem estas kaptita kaj arestita ... oni intencas krei timegan etoson. kia vana agado ... oni timegas la 10-an de februaro kaj pro tio freneze, stulte kaj kruele faras ĉion por ke la popolo restu kaj sidu en siaj propraj hejmoj kaj ne aperu protestante sur la stratoj ... tamen, tamen l…
-
Al kiu(j) eksplodas la bomboj?
Hodiaŭ matene eksplodis bombo en Tehrano kaj pro tiu mortis profesoro de Tehrana universitato kiu estis apoganto de Mir Hosejn Musavi . la registara amaskomunikiloj vaste informadis pri la afero (tre suspektinda reago). Neniu grupo (ĝis nun) akceptis la respondecon pri la eksplodo. Ĉu la eksplodo povas esti enkonduko por malebligi ceremonion de la 10-a de februaro (la nacia tago dum kiu la protestantoj intencas okazigi grandiozan demonstracion kontraŭ la registaro)? Estonteco malkovros la ve…
-
historio kiu ripetiĝas ...
Dum 1978 (tima kiam tra la lando estis fortaj konfliktoj) iu ĵurnalisto (se mi ne erarus de la ĵurnalo " le figaro ") demandis de s-ro Mehdi Bazargan (la post revolucia ĉefministro): Kiu estas la gvidanto de la revolucio? S-ro Bazargan respondas: La altmoŝta Ŝaho . La ĵurnalisto pensas ke s-ro Bazargan ne bone komprenis la demandon kaj denove li ripetas sian demandon. S-ro Bazargan klarigas ke fakte la plej granda gvidanto de la revolucio kontraŭ la reĝa…
-
Ĝis kiam ŝi intervenas, ne plu okazos perfortado
Hodiaŭ vagante tra interreto hazarde mi legis suban tekston kiun skribis nekonatulino. La teksto ege plaĉis al mi. Jen iom mallongigita traduko: Tiun ĉi desegnaĵon de Jacques-Louis David mistere mi ŝatas kaj ĝi estas mia favorata tabulo. La tabulon ĉirkaŭ 1795 li prilaboris dum terura regado kaj milito kiun francio faris kun aliaj eŭropaj landoj. Jacques-Louis David mem pro subteno de Robespierre estis arestita kaj malliberigita kaj post vizito de la edzino por esperigi ŝin k…
-
unu el sennombraj dokumentoj ...
Foje la vortoj ne povas kunporti sentojn kaj signifojn. Pli bone mi silentu. Vidu kiom sovaĝe la polico kotraŭas la civitanojn. Se vi konas similaĵojn tra la mondo bonvolu informi min ... Por esti iom informita kio okazis kaj kial en irano bv legi ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kroniko_de_protestado_en_Irano_(2009) PS: similaj dokumentfilmoj plenplenas en interreto kaj nur kiel ekzemplo mi metis ĝin ĉi tie. Dankon al amikino kiu sendis ĝin al mi retpoŝte.
-
kurantaj okazintaĵoj en irano
1. laŭ la lastaj informoj nombro de la jam murditaj en la dimanĉo estas 37 personoj tra la lando. 2. Ekde la vespero de la dimanĉo aro da sociaj aktivuloj (studentoj, universitataj profesoroj, ĵurnalistoj, anoj de la virina egalrajta movado, aktivuloj pri la homaj rajtoj en irano, anoj de la sociaj organizaĵoj ktp) estas arestitaj. 3. Kelkaj (malmultaj) ajatollahoj -kiuj subtenas aŭ favoras al la protestanta movado- estas forte subpremataj kaj minacataj flanke de la registare dependataj premgr…
-
ĉu terorisma ondo komenciĝos en irano?
La bankrotita registaro ege bezonas radikalismon por ataki la protestantojn. De diversaj fontoj aperas informoj pri danĝera plano. La subperemema regantaro bezonegas novajn krizojn por regi plu. Tamen ĉu ili sukceson realigi siajn revojn? Mi dubas. Morgaŭa la registaro okazigos teatraĵon tra la lando por ŝajnigi ke la subtenas ilin kaj oni diras ke eble profitante tiun skandalan teatraĵon okazu kelkaj eksplodoj aŭ intencaj teroraĵoj ...
-
Tehrano en sango kaj pafado
Ekde la mateno okaze "aŝura" la protestantoj profitinte tiun religian ceremonion demonstradas tra la stratoj. Laŭ la informoj kelkaj jam estas mortigitaj, multaj vunditoj kaj batitaj. Pafado aŭskultiĝas de diversaj flankoj. Bruo, pafado, sango, krio ...
-
Plezuran jaldaon! kaj pelzuran kristnaskon!
Yalda ( Jalda ) estas la plej longa nokto en la norda hemisfero kiu okazas ĝuste je la 21-a de decembro (ĉi nokte!). De pratempo irananoj celebris ĝin kaj daŭre oni celebras ĝin. Jalda estas ne disigebla parto de irana kulturo kiu ligas irananojn kun unu la aliaj. La familianoj kunvenas, kunmanĝas kaj kun kune babiladas. La plenaĝuloj alparolas la publikon kaj oni pasigas ĝuplenan horojn por pasigi la plej longan nokton de la jaro kune ... Oni deklamas poemojn de la plej ŝataj poetoj kaj rako…
-
Forpasis ajatollaho Montazeri
Forpasis hodiaŭ ajatollaho Montazeri . Li estis posteulo de ajatollaho Ĥomejni sed li demisis pro multaj kialoj kaj ĉefo pro ekzekutado de la reĝima kontraŭuloj dum 1988. Pri li eblas kaj indas skribi multe sed mallonge mi diru ke laŭ mi li estis respektinda homo kiu kuraĝe sin recenzis kaj ĉiam defendis la rajton de la popolo antaŭ la registaro. Li estis animpatro de la verda movado en irano kaj la plej granda subtenanto de la movado. Respekton ...
-
Kaj "La strato" atingis min ...
Ĉi vespere elirinte de la oficejo ĉe la pordo surstrate mi rimarkis jenan 4 paĝan "subteran" ĵurnalon kies nomo estas Ĥjaban ( La strato ). La ĵurnalo apartenas al "maldekstra movado" (mi hezitas diri al puraj komunistoj). Pri ĝi en interreto mi jam antaŭe estis informita sed neniam mi vidis ĝin en presita formo. La ĵurnalo ekaperis post la anarkioj de la sangoplena balotado cele informi la publikon. Post 28 jaroj unua fojo estas ke mi repalpas iun maldekstran ĵurnalo…
-
Danclernado: M A L P E R M E S A T A !
Laŭ la averto de la oficiala organizaĵo sub kies observo la infanĝardenoj funkcias tra irano ajna danclernado estas forte malpermesata en irano. La fanatikuloj forte kontraŭas ajnan lernadon de muziko kaj dancado en la edukada sistemo. Tio signifas ke ne nur ŝtataj infanĝardenoj ne rajtas instrui dancadon kaj muzikumadon sed ankaŭ tute privataj infanĝardenoj estas forte malpermesataj. Oni argumentas ke dancado kaj muzikumado "putrigas" la infanojn kaj anstataŭ tiuj ege bonvenatas "religiaj" le…
-
ĉi tie estas Tehrano!
ĉi tie estas Tehrano! vidu pliajn fotojn ĉe: http://www.rahesabz.net/story/4993/#When:12:58:33Z
-
policstato en Tehrano, popola demonstrado, studenta tago!
Ekde la mateno policanoj ĉirkaŭis la Tehranan universitaton (hodiaŭ estas studenta tago en irano!). Malgraŭ tio la studentoj antaŭe anoncis ke ili komencos la ceremoniojn je la 16-a horo la ĉirkaŭaj stratoj de Tehrano plenplenas da civitanoj kiuj intencas aliĝi al la studentaro sed la polico faris firman zonon inter la popolo kaj la universitato. Al homgrupoj la policanoj pafas gasojn kaj aere timig-intence pafadas kuglojn. Pli kruele la policanoj batas virinojn. Ekde hi…
-
koŝmaro ...
Kia koŝmaro por tiuj kiuj kruele batas la homojn surstrate kaj en sia propra hejmo eĉ ilia bebo ...
-
stagnita interreto en la islama SUPERPOTENCA lando!
Post morgaŭ (la 7a de decembro) estos "studenta tago" tra irano. Tiu tago ne estas "registara" , la tago apartenas al protestanta studenta movado. Ekde nun la interreto estas preskaŭ haltigita en irano. La studentaro intencas organizi grandan manifestadon kontraŭ la fraŭdanta registaro. Kiu timas de kio/u? Kiom stulte oni penas stagnigante la interreton ili sukcesos "kontroli" la aferojn. Kiom kompatindaj ili estas ... Feliĉan studentan tagon! kaj ĝis poste! (tiam kia…
-
minaco
Mulao Nasredin iun tagon iras al vilaĝo kaj laŭte krias: "manĝigu kaj trinkigu min, malkaze mi faros samon kion mi faris kun la antaŭa vilaĝo". La vilaĝanoj ektiminte manĝigas kaj trinkigas lin. Post horo oni demandas lin: Kara mullao kion vi faris kun la homoj de la antaŭa vilaĝo? Nasredin respondas: Nu mi diris ilin manĝigu kaj trinkigu min! PS: tiu ĉi rakonto nenian rilaton havas kun ajna politika okazintaĵo!?