Post morgaŭ (la 7a de decembro) estos "studenta tago" tra irano. Tiu tago ne estas "registara", la tago apartenas al protestanta studenta movado. Ekde nun la interreto estas preskaŭ haltigita en irano. La studentaro intencas organizi grandan manifestadon kontraŭ la fraŭdanta registaro.
Kiu timas de kio/u?

Kiom stulte oni penas stagnigante la interreton ili sukcesos "kontroli" la aferojn. Kiom kompatindaj ili estas ...

Feliĉan studentan tagon!

kaj ĝis poste! (tiam kiam la interreto retrovos sian "harmonion" en irano)

:)