Keyword: muziko
-
Duobla bita albumeto "Stranga" - "Sur la arbo" de Krio De Morto
-
Forpasis emerita opersolisto kaj honora ĈEA-membro Miroslav SMYČKA
Kun malĝojo ni informas, ke la 25-an de aprilo 2017 en sia 90a jaraĝo forpasis en Prago emerita opersolisto kaj bonega esperantisto Miroslav Smyčka. Temas pri senduba grava perdo por la tutmonda Esperanta kulturo. Miroslav Smyčka naskiĝis en 1926 en Olomouc kaj esperantiĝis kiel studento jam en 1945. Dum sia vivo li aktoris en regionaj operteatroj en Brno, Opava, Liberec kaj precipe Ústí nad Labem (30 jarojn) kaj České Budějovice. Kiel baritonisto li ĉefrolis en dekoj da famaj operoj de ĉeĥaj…
-
Aleojn purigis mi
Aleojn purigis mi kaze ne estu polvo kiam amik(in)’ venas tiel venu, tiel reiru nenia kverel’ okazu inter ni samovaron fajron metis mi sukeron en glason metis mi foriris mia amik(in) ’ , solrestis mi kiom kara mia amik(in)a anim’ kiom dolĉa mia amik(in)a anim’ کوچه لره سو سپمیشم یار گلنده توز اولماسون ائله گلسین ائله گئتسین آرامیزدا سوز اولماسون ساماوارا اوت سالمیشام ایستیکانا قند سالمیشام یاریم گئدیپ تک قالمیشام نه عزیز دیر یارین جانی نه شیرین دیر یارین جانی…
-
"jOmO okcitanas" - Rezultoj kaj progresado / Résultats et progression
Rezultoj post la koncerto de JoMo en Tuluzo. Lastajn novaĵojn pri " jOmO okcitanas " legu en "News" ĉe fr.ulule.com/jomo-okcitanas/news Résultats suite au concert de JoMo à Toulouse. Les dernières nouvelles de l'album " jOmO okcitanas " à lire dans "News" sur fr.ulule.com/jomo-okcitanas/news
-
Nova artisto, nova muziko - FINTERO - Ivan Poumir
Nova esperanto-artisto el Francio (pariza regiono) aperis; Ivan POUMIR ne estas profesia muzikisto, li estas studento (pri medicino). Piano estas lia unua muzikinstrumento, kiun li eklernis kiam li estis 6-jara, poste li eklernis gitaron kiam 13-jarĝa. Jam de la komenco li tre ĝuis krei siajn proprajn komponaĵojn. Registri esperantan kanzonon estas por Ivan vojo por kreskigi la kvanton de esperantaj muzik-kulturaĵoj, tiel li esperas ke pli kaj pli da komencantoj estos allogataj. Ivan…
-
Speciala jarfina oferto !!! / Offre spéciale de fin d'année !!!
Esperanto: Preparante la jarfinfestojn Vinilkosmo lanĉas specialan oferton por la homoj kiuj akiros minimume 3 albumojn .. Ili rajtos havi kvaran senpagan MP3 albumon el la elŝutejo de Vinilkosmo sendante al ni mesaĝon por indiki kiun albumon ili elektas. Français: En préparent les fêtes de fin d'année, Vinilkosmo lance une offre spéciale pour les personnes qui feront l'achat minimum de 3 albums.. Ils recevront un quatrième album numérique de la plateforme de Vinilkosmo en en…
-
LPG reeldonis "Eksenlime", kiuj denove disponeblas ĉe Vinilkosmo !!!
La surprizo de la somero estas la reeldono de la unua albumo " Eksenlime " de LPG post apero ĉe Vinilkosmo de la du albumoj " Regestilo " de Jonny M kaj " Ĉiamen plu " de La Perdita Generacio . Tiuj kuj partoprenis SES en Slovakio tion povis konstati kaj venonta rendevuo por rekte havi ĝin estas FESTO 2013 okazonta en Kelmis (Belgio) ĉe La Amikejo inter la 10a kaj 18a de Aŭgusto 2013 ! Tamen Vinilkosmo distribuas la fizika n KD on ĉe :…
-
Gravaj novaĵoj pri la promeskampanjo de VINILKOSMO
Dum junio estis nenio aldonenda pri la kvanto de subtenantoj al la promeskampanjo...(aktuale 162 subtenantojn) Espereble dum la somero, denove alvenos pliaj subtenaj antaŭmendoj.. Malgraŭ tio la projektoj evoluas kaj ekaperas; - La albumo de Jonny M " Regestilo " la dua de la promeskampanjo jam estas disponebla... - Same por la albumo " Ĉiamen plu " de La Perdita Generacio (la tria de la promeskampanjo, kaj vi povos havi gxin por la someraj eŭropaj renkontiĝoj (SES, FESTO, kt…
-
Majaj statistikoj pri la Promeskampanjo de Vinilkosmo
Jen la statistikoj de majo 2013 Por subteni viajn preferatajn artistojn plenigu la guglan dokumenton ĉe : http://goo.gl/5pvMO Legu pli pri la Promeskampanjo en esperanto kaj en aliaj naciaj lingvoj ĉe: www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/414696 ******************************************** Statistikoj je la 22a de Majo Nombro da subtenantoj: 158 Statistiko laŭ subtenitaj eldonprojektoj en la Promeskampanjo ĝis Majo 2013 Artisto / projek…
-
Evoluo de la albumo de Jonny M, kadre de la VK-Promeskampanjo
La albumo de Jonny M estas en fina preparfazo.. Ĝojo kaj doloro estos la sekva albumo laŭ Jonny M regestilo, aperonta kadre de la promeskampanjo de Vinilkosmo. Vi povas subteni la projekton antaŭmendante lian albumon ĉe http://goo.gl/5pvMO La miksoj estas finpretigataj ankaŭ la grafikaĵoj ... Ni povas esperi eklanĉi la presadon de la albumo komence de aprilo.... Atendante ĝuu la etoson pere de ĉi tiu video de lia viva koncerto dum JES en Naumburg !
-
La NOVA KD-albumo de Mikaelo Bronŝtejn disponeblas en la diskoservo kaj elŝute ĉe vk-mp3.com
La nova KDisko " La antaŭlasta trajno " de Mikaleo Bronŝtejn disponeblas ekede nun ĉe la diskoservo de Vinilkosmo : Jam eblas malkovri ĝin aŭskulte kaj elŝute ĉe la elŝutservo de Vinilkosmo Ankaŭ du aliaj albumoj de Mikaelo " Esperantujo mia " kaj " Printempo bluĵinsa " disponeblas nun en la elŝutservo kie vi povos ĉion malkovri en la "Artista paĝo" ĉe :
-
Evoluo de la baRok'-Projekto (esperanto-metalo) kadre de la Promeskampanjo de Vinilkosmo
Se metala muziko en esperanto interesas vin, ni invitas vin sekvi la evoluon de baRok' - Projekto tra serio de videoj kiujn la bando provizas kaj provizos laŭ longe de la projekto-preparo aperonta enkadre de la Promeskampano de Vinilkosmo ĉe www.goo.gl/5pvMO Subtenu baRok' - Projekton !!!
-
Campagne de souscription / Subscription Campaign / "Promeskampanjo" de Vinilkosmo.....
Esperanto: "Promeskampanjo" de Vinilkosmo Français: Campagne de Souscription de Vinilkosmo (lire la version française ci-dessous) English: Subscription Campaign by Vinilkosmo (read the English version below) Español: Campaña "compromiso de compra" de Vinilkosmo (lee la version espa ñ ola aqui bajo) Deutsch: Zusagenaktion von Vinilkosmo (weiter unten auf deutsch lesen) Po…
-
Video de Zhou-Mack Mafuila dum koncerto de FAM#6 en Tuluzo 11an/11/2012
-
"Okcitanio" de Patric ĉe Pola retRadio
Pli ol jarcentduona tradicio de la parola E-komunumo Kadre de la ĉiumarda E-elsendo Pola Radio prezentas la unuan KD-on de Vinilkosmo aperigitan kadre de Promeskampanjo . Temas pri “ Okcitanio ” de Patric . Komence de la 176-a programo aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno kaj sekve (ekde 11:30 mn) pri la nova albumo " Okcitanio " ĉe retradio.posterous.com/eelsendo-el-la-13112012
-
"Infanoj de Afriko" Muzikvideo el la albumo "ORIGINOJ" de Zhou-Mack Mafuila
“mga” ĵus realigis muzikvideon de la kanto "Infanoj de Afriko" el la albumo ORIGINOJ de Zhou-Mack-Mafuila interkonsente kun la eldonejo Vinilkosmo kaj la artisto. Kvalita muzikvideo kiun ni rekomendas al vi spekti. La fizika KD disponeblas ĉe : La albumo disponeblas elŝute en mp3 kaj ogg formatoj ĉe: kaj laŭ senperda flac-formato ĉe:
-
Preparoj de la albumo « Okcitanio » de Patric – Promeskampanjo de Vinilkosmo
Patric registranta voĉojn en la studio de Vinilkosmo/La Trappe (Fotis Flo!) Unika artisto kun jam 18 albumoj, Patric (Prononci Patrik’) estas unu el la plej famaj interpretoj en la okcitana lingvo, kun repertuaro miksante popolajn okcitanajn kantojn kun adaptoj de eksterlandaj famaj artistoj, kaj siaj propraj komponaĵoj. Kiam li ekis sian muzikkarieron, li kantis kun Brassens, Barbara, Mouiloudji, Nougaro, Duteil, Raimon, Lluis Lllach, Pi de la Serra, … kaj Tom Paxton agnoskis lin k…
-
Artikolo pri FESTO 2012 en la Ondo de Esperanto
FESTO 2012 iĝis la plej grava ĉi-jara muzika evento en Esperantujo kun koncertoj de Zhou-Mack Mafuila, “Espo Despo”, Gijom, “Dolĉamar” (jes, kun "ĉ"!), Jonny M, du lokaj grupoj kaj kun spektaklo de la Pariza trupo “Kvak”. Legu pli detale en la riĉe ilustrita artikolo de Flo Martorell, aperinta en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo. http://sezonoj.ru/2012/09/festo/
-
JoMo ekzameniĝos en la KER- Ekzamen-sesio la 9an de Junio 2012 -
La 9a de junio okazos KER-ekzamen sesio oragnizita de Edukado.net .. www.edukado.net/ekzamenoj/ker Temas pri ekzameno de UEA kaj ITK okazonta samtempe en 29 urboj el 17 klandoj en Ameriko, Eŭropo kaj Azio. JoMo ekzameniĝos en Tuluzo ! Sukceson JoMo ! kaj por pli da detaloj pri la ekzameno vidu la klarigojn de Katalin Kovats :
-
"ĈU PLU EKZISTAS AMO ?" nova albumo de MANŬEL
Manŭel la itala kantisto ĵus eldonis « ĈU PLU EKZISTAS AMO ? » sian duan KD-albumon . Unuafoje prezentita en 2011 per sia unua albumo, ‘ Duonvoĉe… tutkore ’ (VKKD104), Manŭel estas certe netipa artisto kiu tamen akiris la aprobon de la esperantistoj; sufiĉas nur legi la recenzojn en la faka gazetaro. Kaj nun li proponas al ni duan albumon. O ni pensus ke emerita elektrona inĝeniero kaj memlerninta muzikisto, kaj kiu cetere operaciiĝis je la vo…
-
"ORIGINOJ" KD-album' de Zhou-Mack Mafuila ĵus aperis /Sortie du CD / The CD is com in
Apero de la afrikregea albumo "ORIGINOJ" sur KD de Zhou-Mack Mafuila . Sortie de l'album de reggae africain "Originoj" de Zhou-Mack Mafuila sur CD La KD disponeblas ĉe / Le CD est disponible sur : Disponeblas en la Vinilkosmo-elŝutejo en mp3 kaj ogg ĉe Disponible en téléchargement MP3 et ogg ici: Kaj ankaŭ disponebla en flac-formato ĉe / et aussi disponible au format flac sur: La kompleta video altdifina es…
-
Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj Radio-Muzaiko -n.
Helpu al Esperanto-radio! Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO -n. Muzaiko funkcias ĉe la provizanto Radionomy. Radionomy pagas por la kopirajtoj, faras la administradon kaj provizas retradioregilon, sed kompreneble volas ion kiel "repagon". Tiu "io" estas la reklamoj kaj ke la radiostacioj havu sufiĉe da aŭskultantoj. Post 3 monatoj oni devis atingi averaĝon de 12 horoj tage kaj post 9 monatoj oni devas atingi 130 horojn tage. La ave…
-
Muzikvideo "Suno sunu" el la albumo JoMo friponas !
La jutuba kanalo " Amuzejo " de Svena Dun prezentas novan filmeton kun la infana kanto Suno sunu de JoMo aperinta en la albumo JoMo friponas ! disponebla nun nur elŝute en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe: La plaĉa filmado, kun infanoj kiel protagonistoj, okazis en la lernejo " Fuente de la Salud " de Santander.
-
La patro-kolego
De tiu jaro ni havas novan lernantinon en la klaso. Dum iuj el la rutinaj "gepatraj vesperoj" mi fine ekkonis ŝian patron. ...
-
AMINDAJ en ĈRI
Intervjuo pri AMINDAJ elsendiĝis en la programo de Ĉina Radio Internacia la 13an de februaro 2012 jen la ligo por aŭskulti ĝin rete (vi bezonas Realplayer por ĝin aŭskulti, elŝutebla senpage) http://esperanto.cri.cn/641/2012/02/10/1s132816.htm La albumo Amindaj estas aĉetebla ĉe la retejoj de Vinilkosmo : En la diskoservo : En la elŝutservo mp3 kaj ogg: kaj laŭ flac formato :
-
Muzikajn bondezirojn al ĉiuj
Muzikajn bondezirojn al ĉiuj kun multe da sano por la nova jaro 2012a
-
Jula informletero de Vinilkosmo n-ro 32
Decembro 2011 Informletero de Vinilkosmo n-ro 32 pri aktualaj esperanto-muzikoj preparita por vi Se vi preferas legi laŭ formato HTML enrete, simple alklaku ĉi tie : www.vinilkosmo.com/?newsletter=32&lge=e «»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» Estimata Baldaŭ Kristnasko , kaj jen la okazo por fari jarfinan bilancon, kiu malfeliĉe estis markita de la detruiga incendio pri kiu ni informis vin en nia pasinta informletero, kaj la perdo d…
-
JoMo trapasas KER-ekzamenon
JoMo: KER-ekzameno edukado.net/ekzamenoj/ker
-
Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011
Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011 Karaj legantoj, Niaj novaĵoj ne tre oftas, kvankam estas kelkaj bonaj, tio ja ne estas kio plej zorgigas nin en tiu fatala momento, en kiu impresa incendio detruis gravan parton de la havaĵoj de Vinilkosmo. Granda kvanto da KDoj forbruliĝis, sed speciala kaj escepta oferto estas proponita subtene, pri tio legu ĉi sube ! Malgraŭ tiuj malfacilajhoj du novaj albumoj aperas en la VK-katalogo, nova KD de Kajto kiu sumas nun 6 albumojn kaj tie…
-
Omaĝe al B.Traven (muzikkodisko de Kramer-eldonejo)
Muzikkodisko omaĝe al B.Traven 1. B. Traven – A Life of Privacy , dj gott manfred 1. B. Traven – Vivo de privateco , dj gott manfred 2. Im Busch in Mexiko , Die Passanten 2. En la ĝangalo de Meksiko, La pasantoj 3. La Rosa Blanca , Toubab featuring Ziska 3. La Rozo Blanka, Toubab featuring Ziska 4. Den blauen Jungens sagt ein Mädel niemals nein , Die Kassierer 4. Al la bluaj knaboj knabino neniam diris, ke ne, La kasistoj 5. Song of an American Sailor…
-
Operkantisto Miroslav Smyčka jubileas!
La 11-an de septembro emerita opersolisto kaj honora membro de Ĉeĥa esperanto-Asocio Miroslav Smyčka ĝisvivas en enviinda freŝeco 85 jarojn. Dum siaj nekredeblaj 60 jaroj ĉe teatro li plenumis rolojn en la plej famaj operoj. Li plu viglas en siaj (ne nur) poresperantaj artaj aktivecoj. Ni elkore gratulas kaj invitas vin ĝui kune almenaŭ virtuale ion el lia arto! Jen troviĝas tiuokaze Aktualigita vikipedia artikolo pri Miroslav Smyčka http://eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyc…
-
Komponisto Antonín Dvořák en Esperanto
La 8-an de septembro pasis 170 jaroj depost naskiĝo de Antonín Dvořák ( 1841-1904) , plej supozeble eksterlande la plej konata ĉeĥa klasikmuzika komponisto. Artikolon pri lia vivo kaj verkaro vi povas legi en Esperanta Vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/Antonin_Dvorak Ĉi-okaze ni volas prezenti al vi ankaŭ almenaŭ kelkajn liajn verkojn en Esperanto aŭ lige kun Esperanto. La plej grava estas lia opero "Najado" (ĉeĥlingve "Rusalka"), plej verŝajne la unus…
-
Filmo de Kapriol' dum Kapriol'!- turneo 2011.
Filmo de folka balo kun Kapriol' dum Kapriol'!- turneo 2011 en Francio. Pliaj videoj en la paĝo de Kapriol' ĉe youtube : http://www.youtube.com/user/Kapriolfolkmusic#p/a
-
Filmo de Rêverie en UK kaj FESTO
Filmo de Rêverie dum UK en Kopenhago kaj FESTO en Grezijono Somera turneo por prezento de la duobla progresiva KD-albumo REVADO REVADO disponeblas ĉe Vinilkosmo Diskoservo : http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd107&lng=e Disponebla elŝute ĉe VK Elŝutservo (mp3/ogg) : http://www.vinilkosmo-mp3.com/reverie-c-76_177.html kaj cd1d Elŝutservo (flac) : http://cd1d.com/fr/artist/reverie
-
Koncerto de SUPERNOVA kaj TONE dum TAKE 13a/07/2011
Koncerto de SUPERNOVA kaj TONE dum TAKE 13a/07/2011 Esperanto Supernova revenos al la podio dum Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo kiel parto de la junulara arta vespero de BEJO. Ĝi okazos en la lasta nokto de la kongreso, la 13an de Julio je la 21a h en la drinkejo "Dinossauros" kun kiel unua parto Tone . Français Supernova revient sur scène pendant TAKE…
-
HHK2 (HipHopa Kompilo Volumo 2) hodiaŭa apero ĉe VINILKOSMO
Esperanto: La HHK 2 jam disponeblas en la diskoservo kaj elŝutservo de Vinilkosmo ! Ĵusa Apero de la HHK2 sur KD hodiaŭ, la 9a de junio 2011, ĝi jam mendebla s ĉe la diskoservo de Vinilkosmo se vi ĝin volas tuj ! Hiphopa kompilo 100%e en esperanto , kun partoprenantaj produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el ne malpli ol 10 landoj el la tuta mondo : Germanio (J onny M ), Brazilio ( Tone ), Danio ( Bugge Bang ), Finnlando ( Dolcham…
-
Arta programo de FESTO 2011 en Grezijono
Arta Programo FESTO 2011 en Kastelo Grezijono de la 8a ĝis 15a de Aŭgusto 2011 Aliĝu tuj al FESTO por ĝui ĉi tiun programon !!! ĉe : http://www.festo.lautre.net/Alighilo/Alighilo Lunde 8an/08/2011 , 21a h : interkona vespero (libera programo) Marde 9an/08/2011 : 21a h : FAMo kaj Tarek el Parizo ( Kanzono) 22a h : Platano de la Pafklik (Hiphopo / Parizo, Francio) http://w…
-
Novaj diskoj aperontaj ĉe Vinilkosmo antaŭ somere 2011
HHK2 Dua volumo de la Hiphopa Kompilo Hiphopa kompilo Volumo 2 finprepariĝas por antaŭ somero 2011... Internacia kunlaborado de diversaj repartistoj : Brazilio ( Tone ), Danio ( Bugge Bang ), Finnlando ( Dolchamar ), Francio ( La Pafklik ), Germanio ( Jonny M .), Japanio ( Eterne Rima ), Kanado ( Diablo ), Slovakio ( Marteno ), Svedio ( Carina ), kaj Svisio ( Tinitus ) Produktita kaj eldonota de VINILKOSMO Platano kaj Jonny M du el la artisto de…
-
Informletero de Vinilkosmo n-ro 29
Informletero de Vinilkosmo n-ro 29 pri aktualaj esperanto-muzikoj Aprilo 2011 Se vi preferas legi laŭ formato HTML enrete, simple alklaku ĉi tie : http://www.vinilkosmo.com/ ?newsletter=29&lge=e Saluton ! Dum eblas ankoraŭ tion fari, Vinilkosmo estas feliĉa prezenti al vi du novajn KD-albumojn, plurajn novajn virtualajn elŝuteblajn muzikalbumojn kaj novajn projektojn pretajn je apero post venontaj semajnoj. Ankaŭ, vizitendas nova retbutiko kiu proponas belan gamon d…
-
Brassens plu - Jacques Yvart
BRASSENS PLU - Jacques YVART Esperanto: La nova albumo de Jacques YVART estos prezentita oficiale al la publiko en Seto okaze de la koncerto omaĝe al Georges BRASSENS kadre de IREM renkontiĝo sabate 23a de aprilo je la 22a en salono Georges Brassens. Sed premiere , eblas jam ekde nun mendi la KD on en la diskoservo de Vinilkosmo ĉi tie : Kaj en la elŝutervo de Vinilkosmo laŭ MP3 kaj OGG formatoj ĉi…
-
Pri esperanto-muzikaj intervjuoj en CRI faritaj de Lina
Serio de intervjuoj pri esperanto muziko estis realigitaj kaj disponeblas en la esperanta programo de CRI (Ĉina Radio Internacia) 1) Intervjuo de Flo de EUROKKA por prezenti la turneon de Kapriol'! en kiu estas prezentata la turneo de Kapriol'! kaj la koncertajn balojn en la diversaj urboj... : http://esperanto.cri.cn/641/2011/04/08/1s122921.htm 2) Intervjuo de Arno Lagrange pri IREM kaj detala prezento de la program…
-
Manŭel kantisto el Udine en Italio ĵus eldonis sian KD-albumon « duonvoĉe… tutkore »
Manŭel kantisto el Udine en Italio ĵus eldonis « duonvoĉe… tutkore » sian unuan KD-albumon en esperanto Manŭel , eksa elektroteknika inĝeniero kaj de nelonge emerito, pasiiĝis jam de antaŭloge pri esperanto kaj muziko, kaj kvankam li modeste diras ke li ne estas profesia, li mirigas ĉi tie per lia muzika, lirika kaj teknika kvalito de tiu ĉi nova albumo tute en esperanto kiu maturiĝis de multaj jaroj! Manŭel memlernis muziko…
-
Novaĵoj el la elŝutservo de Vinilkosmo
Pliaj albumoj aĉeteblaj elŝute ekde nun en la Vinilkosmo-elŝutservo Vizitu ĉi sekvajn ligojn ... La unuaj albumoj de KAJTO : Artista paĝo : http://www.vinilkosmo-mp3.com/kajto-c-76_115.html?language=eo 1- Kajto http://www.vinilkosmo-mp3.com/kajto-c-76_115_164.html 2- Procecio multkolora http://www.vinilkosmo-mp3.com/procesio-multkolora-c-76_115_167.html 3- Tohuvabohuo http://www.vinilkosmo-mp3.com/toh…
-
Eterne Rima el Tokio, Aliĝu, amikiĝu, kuraĝigu, kaj subtenu !
El Tokio Eterne Rima, la hiphopa artisto, bezonas vian amikiĝon kaj subtenon en tiu katastrofa periodo... Aliĝu ĉe lia paĝo kaj kuraĝigu lin subtene ĉe lia nova paĝo : http://www.facebook.com/pages/Eterne-Rima/133977436673087 Plej muzike kaj danke salutas Flo ! Diskoservo Elŝutejo MP3 kaj OGG Elŝutejo FLAC
-
Lina faras intervjuon de DOLCHAMAR ĉe ĈRI
Ĉe la Espo-klubo de Ĉina Radio Internacia http://esperanto.cri.cn/641/2011/02/09/1s120950.htm Aŭskulteblas intervjuo de Lina pri la albumo Trajn' Nenien kaj intervjuo pri la bando DOLCHAMAR kun Pieĉjo (Patrik Austin) ĉe la Espo-klubo de Ĉina Radio Internacia http://esperanto.cri.cn/641/2011/02/09/1s120951.htm
-
Unua animacia filmeto kun originala esperanto-muziko
Ĉapeloj 1a animacia originala filmeto de Simmon Keith Barney ĉe Vimeo! kun esperanto-muziko de Tomaso Alexander http://vimeo.com/19185725 Ĉapeloj de Simmon Keith Barney ĉe Vimeo .
-
Nova muzikvideo por la nova jaro !
Muzikvideo de la hiphopa kanto "Samideano" el la samtitola albumo de ETERNE RIMA (Tokio/Japanio) Feliĉan novan jaron al ĉiuj nia fidelaj subtenantoj kaj vizitantoj nome de Eterne Rima kaj Vinilkosmo La disko estas aĉetebla en la Vinilkosmo-diskoservo ĉe : Albumo elŝutebla laŭ mp3 kaj ogg en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe : kaj elŝutebla laŭ flac senperda formato ĉe : Ankaŭ aŭ…
-
3 novaj afrikaj muzikvideoj de KONGA ESPERO elŝuteblaj ĉe Vinilkosmo-mp3.com
Lasminuta novaĵo ĉe VINILKOSMO : 3 novaj muzikvideoj elŝuteblaj ĵus aperis la 3 muzikvideoj de KONGA ESPERO anoncitaj en la lasteldonita Informletero de Vinilkosmo n-ro 28 . Finfine la 3 muzikvideoj aperis dank'al la teknikaj streboj de Ivo de " Ivimages " (Francio) kaj de Rogener Pavinski de " Kosmuzik " (Brazilo). Ili estis realigitaj de Clary Mandivila de " Clary Production Center " el Kinshasa (Konga Demokrata Resp.) ... Do vere ankor…
-
Apero de du novaj albumoj ĉe Vinilkosmo
Apero de du novaj albumoj ĉe Vinilkosmo . La 3a tutesperanta albumo de Dolchamar " Trajn' nenien " mendu la KDon en la diskoservo: en la elŝutejoj, elŝutu la muzikojn laŭ mp3 kaj ogg : kaj por elŝuti laŭ FLAC-formato : ankaŭ elŝutu la videon laŭ altkvalita MPEG formato : La Oficiala apero de la unua tutesperanta albumo Urbano de inicialoj dc okazis dum F.A.M. en Tuluzo…
-
(eo) Varsovia Vento - La 63a elsendo - Ulrish Lins / Kapriol'
http://www.podkasto.net/2010/10/31/la-63a-elsendo/ La 63a elsendo 2010/10/31 Anstataŭ atendi sur la scenejo Kapriol’ invitas homojn al la koncerto. Arkones ‘2010 - fotis Ivo. Elŝutu podkaston En la A-parto (tempo-daŭro 30:39): Enkonduko en la programon - Irek, Sonraporto pri la agado esperantista dum Tago de Diverseco en Varsovio, Intervjuo kun Urlich Lins . Elŝutu podkaston En la B-parto (tempo-daŭro 30:46): Muzika intervjuo kun Ka…
-
Le FAM à Toulouse - Débats - Concerts - Expos
FEDERATION DES LABELS INDEPENDANTS DE MIDI-PYRENEES La F.L.I.M (Fédération des Labels Indépendants de Midi-Pyrénées) présente Le F.A.M. ( Forum des A lternatives pour la M usique) #04 3, 4, 5, 6, 7 Novembre 2010 Toulouse - France Conférence de Presse : Le 11 Octobre 2010 à 11H00 Librairie Ombres Blanches 50 Rue Léon Gambetta - 31000 Toulouse Métro Ligne A station Capitole http://www.ombres-blanches.fr/ Organisé par la F.L.I.M.…
-
Koncerto de inicialoj dc en Tuluzo por la apero de la albumo "Urbano" kadre de FAM
dans le cadre du FAM à Toulouse du 3 au 7 novembre 2010 en la kadro de FAM (Muzika forumo) en Tuluzo de la 3a ĝis 7a de novembro 2010 Concert organisé par VINILKOSMO membre de la FLIM (Fédération des Labels Indépendants Midi-Pyrénées) Koncerto organizita de VINILKOSMO membro de la FLIM (Federacio de Sendependaj Eldonejoj Mezpireneaj) dimanche 7 novembre a partir de 18H30 au Mandala dimanĉo 7an de novembro ekde la 18a30 en Mandala…
-
FESTO: sub la suno kaj la luno
-
FESTO 2010 finiĝis ! bonega kaj mojosetosega festivalo...Vidu fotojn ! Vivu FESTO !
Furora koncerto de Martin & la talpoj el Stokholmo sur la FESTO-scenejo Jen post pli ol 3 semajnoj de intensiva laborego FESTO 2010 finiĝis. FESTO 2010 en Donneville estis belega festivalo kiujn plejparte de la partoprenantoj kaj organizantoj ĝuegis.. La etoso bonegis kaj mojosegis, kultura arta programo elstaris kaj plaĉegis, eĉ al la vilaĝanoj de Donneville kaj de apudaj urboj ĝis Tuluzo ! Amaso da fotoj estis faritaj kaj ni invitas vin aldoni viajn fotojn en ĉi tiu grupo :…
-
FESTO, ATENTU, LOKO ŜANĜIĜIS !!!
EN DONNEVILLE (Donavila) ATENTU, LOKO ŜANĜIĜIS ! Karaj, multo okazis, kaj plej freŝa novaĵo estas ke Festo OKAZOS NE PLU en la universitato de Tuluzo SED en DONNEVILLE apud en la plej mojosaj muzikstudioj en la mondo : Ĉe Vinilkosmo kaj sidejo de EUROKKA ! Ne tro for de Tuluzo ;) ĉe la domo de Flo ! Ĉiuj novaĵoj tie ! kaj por antingi la lokon tie "Loko - Kiel atingi la lokon ?" FESTO ! FESTO ! FESTO ! FESTO 2010, la partopreninda somera renkontiĝo…
-
(eo) Varsovia Vento - La 60a elsendo - Kaj Tiel Plu intervjuo
http://www.podkasto.net/2010/06/27/la-60a-elsendo/ La 60a elsendo 2010/06/27 de viavento | Neniuj komentoj La 44a Boatado… Ramune :))) Elŝutu podkaston En la A-parto (tempo-daŭro 28:27): El la varsovio studio salutas vin Marta (Martusia), Aleks kaj Irek, Priskribo de la programo, Sonraporto de la litova 44a Boatado: la solena malfermo impresoj de la partoprenantoj, la litova muziko de la grupoj Atalyja kaj Zalvarinis - Irek…
-
Esperanto-filmo
Esperanto-filmo (?) La Eldona Fako Kooperativa de SAT decidis post longa tempo produkti profesian filmon pri Esperanto. Por tio la kooperativo dungis la filmiston Dominiko Gaŭtiero (Dominique Gautier) kaj zorgas pri la filmado. Dominiko Gaŭtiero komencis filmi en novembro 2009. La filmo devus aperi en marto 2011. La titolon de la filmo ni ankoraŭ ne elektis. La Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) ekigis ambician projekton : temas pri la produktado de profesia dokument-filmo pri…
-
Arta programo de FESTO 2010
FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio) de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010 ARTA PROGRAMO V endrede 13a/08/2010 : Interkona vespero 21a 30 : Interkona vespero Ludoj kaj libere improvizita programo kun la surlokaj muzikistoj: Tifen, Emĉjo, Quentin , Ben, Cyrille, Gijom, JoMo, Melono kaj KIM J. Henriksen Sabato 14a/08/2010: Okcitana tago 16a Okcitana posttagmezo en Tuluzo 19a okcitana vesp…
-
"BLACK ESPERANTO" / "NIGRA ESPERANTO" nova projekto de Whity
Bonjour à tous / Saluton al ĉiuj - à l'occasion de la sortie de son nouveau projet "BLACK ESPERANTO" disponible dés le 21 Juin. Okaze de la apero de lia nova projekto "NIGRA ESPERANTO" disponebla ekde la 21a de junio. Whity vous présente son nouveau clip "Mai 2008" Whity prezentas al vi sian novan muzikvideon "Majo 2008" réalisé par Cut & Cut Factory, fresque murale signée Sly2. realigita de Cut & Cut factory, Mura grafi…
-
(eo) Arta programo de FESTO 2010
FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio) de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010 ARTA PROGRAMO V endrede 13a/08/2010 : Interkona vespero 21a 30 : Interkona vespero Ludoj kaj libere improvizita programo kun la surlokaj muzikistoj: Tifen, Emĉjo, Quentin , Ben, Cyrille, Gijom, JoMo, ktp... Sabato 14a/08/2010: Okcitana tago 16a Okcitana posttagmezo en Tuluzo 19a okcitana vespermanĵo en la Ok…
-
Nudismema kanto de Kaj Tiel Plu ;-)
Ĉiu nova disko de Kaj Tiel Plu estas pli bela ol la antaua. Dum la IR en Almagro mi aĉetis la lastan, "Surplacen venu vi", kaj mi ŜATEGAS!!!!. Kiel specimeno, jen kanto, kvazaŭ dediĉita al la nudismemuloj (mi esperas ke ĉi-foje neniu pruda idioto akuzos nin pri mi ne scias kia torditmensa absurdaĵo). Do, se vi ŝatas la kanton, ne piratumu, kaj aĉetu la diskon. Se ni, Esperanto-parolantoj piratumas kaj ne subtenas niajn esperantajn muzikistojn, ni detruos nian propran kulturon. Ni estas malmu…
-
FESTO 2010 en Tuluzo !!!
-
Compil #5 de cd1d / kompilo n-ro 5 de cd1d ĵus aperis
Français : Compil #5 de cd1 cd1d vous annonce la sortie officielle de la Compil #5 de cd1d " Spécial Printemps de Bourges ", qui est en ligne à cette adresse : http://cd1d.com/fr/album/cd1d-compil-5 . N'hésitez pas à en parler autour de vous! Sur cette compil figure le titre hip-hop " Jam ne plu estas mok ' " de l'albumo " Samideano " d' ETERNE RIMA le tout dernier album produit par VINILKOSMO .…
-
Fernando Pessoa: La muziko, ja la muziko... - Die Musik, ja die Musik... (prozpoemtraduko)
http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/fernando-pessoa-la-muziko-ja-la-muziko.html Fernando Pessoa La muziko, ja la muziko.. La muziko, ja la muziko… Supraĵa pianoludado el alia teretaĝo … Tamen muziko, muzik' … Tio, kio logas el ĉiu homa estaĵo plorojn. Tio, kio turmente ĝenas la trankvilon kaj postulas ankoraŭ pli grandan trankvilon … La muzik' … Piano super mia kapo Kaj iu, kiu ludas aĉe sur ĝi... Tamen estas muziko … Ha, kiom da infanaj tempoj mi havis…
-
Sinjor' trumpisto de l' kafej' - Berlino svingas
Al la laŭaserte "Oraj Dudekaj" jaroj de Berlino nepre apartenas la muzik-stilo svingo. Registritaj per malnovega tekniko sur t.n. ŝelak-diskoj por gramofonoj, la kantoj dum jardekoj nur pene estis akireblaj. Tre bela kompakt-disko kompilas la 20 plej belajn - en son-kvalito pli bona ol la originala ...
-
ETERNE RIMA "Samideano" KD jam ĉe Vinilkosmo!
ETERNE RIMA "Samideano" KD jam ĉe Vinilkosmo ! ETERNE RIMA "Samideano" official CD album is coming ! ETERNE RIMA "Samideano" le CD est chez Vinilkosmo! Esperanto: La atendata oficiala KD-albumo de ETERNE RIMA sub titolo "Samideano" aperis la 15an de marto 2010 kaj disponeblas ĉe Por aĉeti la KD-albumon klaku ĉi tie Plej freŝa novstila krunk-hiphopo kaj arenbio, 65 minutoj da muzi…
-
(eo) Nova albumo Hiphopa : Eterne Rima - Samideano
-
Belulino ĝis! Bella Ciao / خداحافظ زیبا
Foje ne eviteblas adiaŭ! Pli bone konscie adiaŭi unu la alian ... Kiom bele esprimas la etoson de mia cirkonstanco la jena fama kanto italorigine kies anglan version mi trovis pli milda ... Legu pli pri la kanto Esperante , kaj Perse
-
METALA KOMPILO
METALA KOMPILO Demo el Metala Kompilo Relanĉo de la Metala Kompil-projekto Karaj metalulaj artistoj/bandoj. Kiel vi ja scias Vinilkosmo ekde la jaro 90a lanĉis sian unuan kompil-projekton kaj de tiam plenumis tutan serion de diverstilaj kompiloj (Vinikosmo-Kompil' Vol.1 & 2, Kolekto 2000, Esperanto subgrunde, Elektronika kompilo) dank' al la kontribua partopreno de multaj artistoj kaj kunlaborantoj. En 2006 Vinilkosmo lanĉis la projekton de la meta…
-
Reveno de priesperanto-muzikprogramo en la lunda elsendo de Pola Radio
Reveno de priesperanto-muzikprogramo en la lunda elsendo de Pola Radio Aŭskultu plej lastajn muziknovaĵojn pri la aperintaj albumoj en decembro.... kaj Ankaŭ novaĵojn el la elŝutejo de Vinilkosmo. La tuta elsendo elŝuteblas ĉe tiuj ligoj 26.01.2010 Elsendo el la 25.01.2010 http://www.polskieradio.pl/eo kaj Elsendo el la 25.01.2010 http://www.polskieradio.pl/podcasting/show/?nr=12&name=radiowe_polecane
-
HHK Vol.1+ 2 - JES JES JO - Platano (La Pafklik) kaj Emĉjo
Nova versio de la Hiphopa kompilo Vol.1 remastrigita kaj kun aldono de du novaj titoloj nun elŝutebla ! ĉe https://www.test.ipernity.com/blog/lapafklik/221837 HHK Vol.1+ 2 JES JES JO - Platano (La Pafklik) kaj Emĉjo . Pli bona kanto ne povus kapti la etoson de JES. Miriga! Mastrigita de Melono nun elŝutebla ! ĉe https://www.test.ipernity.com/blog/lapafklik/221837
-
Danclernado: M A L P E R M E S A T A !
Laŭ la averto de la oficiala organizaĵo sub kies observo la infanĝardenoj funkcias tra irano ajna danclernado estas forte malpermesata en irano. La fanatikuloj forte kontraŭas ajnan lernadon de muziko kaj dancado en la edukada sistemo. Tio signifas ke ne nur ŝtataj infanĝardenoj ne rajtas instrui dancadon kaj muzikumadon sed ankaŭ tute privataj infanĝardenoj estas forte malpermesataj. Oni argumentas ke dancado kaj muzikumado "putrigas" la infanojn kaj anstataŭ tiuj ege bonvenatas "religiaj" le…
-
" Por la Rep' " - Eterne Rima (Tokio - Japanio)
Por la Rep' - Eterne Rima (Tokio - Japanio) Eterne Rima de pluraj monatoj aktivas en Tokio por prepari sian hiphopan albumon ... kiel elŝutebla donaco por vi ĉi tie jen 01 - Por la Rep' (4:06) 02 - Mia loko (3:33) 03 - Elspezoj (3:46) 04 - Ne lasu ŝin enui (3:41) Tiu varbalbumeto anoncas la alvenon de la oficiala KD Samideano , kiu aperos baldaŭ en 2010 ĉe VINILKOSMO. Elŝultu ĉi-tie !! Download there !! Télécharger ici !! Descargar aqui !! L…
-
KUNE!
tiu ĉi desegnaĵo de Mana Neyestani tre konvenas kun la plaĉa himn-kanto de majstro Mohammad Reza Ŝaĝarian La tekston antaŭe mi jam tradikis kaj ĉi tie legeblas.
-
(eo) <vinilkosmo-letero> Virtualaj albumoj premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com
Virtualaj albumoj premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com Por unuafojo Vinilkosmo eldonas virtualajn albumojn laŭ FLAC kaj mp3 formatoj en sia elŝutretejo. Virtuala albumo signifas albumo kiu ne estas eldonita sur KoDisko. Inaŭguras tiun ĉi novan formon de eldono la du albumoj ĉi sekve : MUZIKO Revolucio en pajleraro de Ale Kosabela la argentina fama artisto (Alejandro Cossavella kantas ankaŭ en du aliaj diskoj ĉe Vinilkosmo " La Porkoj kaj "…
-
(eo / fr) La rage, La rabio, Keny Arkana, Esperanto subtitolita
1- Eo Dank'al Frankouchii !!! Kenny Arkana - La rabio La rabio de la popolo x 4 Bone, ni havas la rabion sed ne temas pri tiu, kiu salivigas Demandu al "Fab", vivo klakbatas kiel pladumo sur la strat' La rabio, kiam oni malhelpas niajn revojn, kiam oni vivas nerekte La rabio gravurita sur ŝton' ekde longtempe La rabio ĉar ni grandiĝis tro rapide Pro plenkreskantoj kiuj ŝtelis nian infanecon Foriru ! Imagu muron kaj detruu la rabion ! Ĉar tiu paco tiom esperata ne eblas…
-
(eo) Varsovia Vento - La 51a elsendo
http://www.podkasto.net/2009/10/25/la-51a-elsendo/ La 51a elsendo Martin Wiese dum la koncerto. Elŝutu podkaston En la A-parto (tempo-daŭro 31:32): Sonraporto de Dan Mrázek pri la 25a Arkones , parolas pri: siaj impresoj - Przemysław Wierzbowski, Paulína Kožuchová, Zbigniew Kowalski, kiaj estas la esperantistoj laŭ sociologia vidpunkto - prof. Zbigniew Galor , la libroservo, la ĉeforganizanto de Arkones - Paweł Janowczyk , la kviz…
-
Informletero de Vinilkosmo n-ro 25
Oktobro 2009 Informletero de Vinilkosmo n-ro 25 pri aktualaj esperanto-muzikoj «»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«» Estimata muzikŝatanto, Ho ne! Ne pensu ke Vinilkosmo malaperis, for la ideon pri tio! Se la novaĵoj iĝas maloftaj kaj ke oni devus paroli pri jara informletero, kulpis pri tiom longa silento la amasego da laboro plenumita dum tiu tempo.... Unue, kaj tio estas la granda novaĵo, laŭ la peto de multenombraj interretuloj kaj ankaŭ…
-
(eo) Varsovia Vento - La 50a elsendo
La 50a elsendo 2009/10/11 de viavento | Neniuj komentoj La 65a Internacia Junulara Kongreso en Liberec, la koncerto de Kimo sur la tegmento. Elŝutu podkaston La postrompiĝa temp' En la A-parto (tempo-daŭro 28:32): Kelkaj sonbildoj okaze de la 50a elsendo, Paulína Kožuchová pri lasta kunveno de la TEJO-estraro dum Arkones, Muzika intervjuo kun Kimo dum la 65a IJK - parto A Reklamoj: Postsomera Klaĉkunveno , Junulara E-Semajno .…
-
Hej homoj, vidu !
Hej homoj, vidu ! Jam haveblas la tria albumo de Kaj Tiel Plu ĉe http://www.vinilkosmo.com Surplacen venu vi kaj jam de pasintsemajne elŝutebla ĉe http://www.vinilkosmo-mp3.com Ne maltrafu ĝin ĝi estas ege bona kaj tiuj kiuj jam aprezis la aliajn diskojn de Kaj Tiel Plu ĝuegos pro la danciga etoso de ĉi tiu nova albumo
-
Granda Premiero : la albumo de KAJ TIEL PLU jam disponeblas ĉe la mp3-servo !!!
Granda Premiero ! La nova albumo de Kaj Tiel Plu, "Surplacen venu vi" estas nun en fabrikado kaj aperos meze de oktobro. Eblos post kelkaj tagoj mendi ĝin en la retejo www.vinilkosmo.com . Sed jam premiere la muzikoj kaj albumo per elŝutado estas disponeblaj en la MP3 / OGG-servo de Vinilkosmo. Eblas ankaŭ aŭskulti ĉiujn muzikojn de la albumo kaj vidi la videofimeton... Ĉio ĉi ĉe : http://www.vinilkosmo-mp3.com/index.php?cPath=76_102 Venu do tuj malko…
-
Gravaj muzikinformoj !
karaj muzikamikoj, Novaj diskoj estas nun disponeblaj per elŝutado en nia nova retejo laŭ mp3 kaj ogg formatoj kaj en nia diskoservo http://www.vinilkosmo.com . 1) La 7a Albumo de ĴomArt & Nataŝa - "ĴomArtaĵoj" - La Ruĝa albumo : http://www.vinilkosmo-mp3.com/index.php?cPath=76_133 2) La unua albumo de Kapriol' - Aventur' : http://www.vinilkosmo-mp3.com/index.php?cPath=76_132 3) La unua albumo de Carina - "Karina kantas por vi en esperanto" :…