Fernando Pessoa
La muziko, ja la muziko..
La muziko, ja la muziko…
Supraĵa pianoludado el alia teretaĝo …
Tamen muziko, muzik' …
Tio, kio logas el ĉiu homa estaĵo
plorojn.
Tio, kio turmente ĝenas la trankvilon
kaj postulas ankoraŭ pli grandan trankvilon …
La muzik' … Piano super mia kapo
Kaj iu, kiu ludas aĉe sur ĝi...
Tamen estas muziko …
Ha, kiom da infanaj tempoj mi havis!
Kiom da dolĉaj zorgoj!
La muzik' …
Kiom da dolĉaj zorgoj ankoraŭ nun!
Ĉiam denove la muziko...
La kompatinda piano ludata de iu, kiu ne scias ludi.
Spite al tio estas muziko.
Ha, jen parto sukcesis al tiu nekonato -
Prudenta melodio -
Prudenta, ĉu? Dio mia!
Kvazaŭ io ajn estus prudenta!
Kiujn novajn pejzaĝojn malfermas fuŝe ludata piano?
La muziko... la muzik'!
tradukis Cezar el germana traduko
Fernando Pessoa
Die Musik, ja, die Musik...
Die Musik, ja, die Musik …
Seichtes Geklimper aus dem anderen Stockwerk …
Musik jedenfalls, Musik …
Das was jeder menschlichen Kreatur
Tränen entlockt,
Das, was quälend die Ruhe stört
Und nach größerer Ruhe verlangt …
Die Musik … Ein Klavier über meinem Kopf
Und jemand, der schlecht darauf spielt …
Dennoch ist es Musik …
Ach, wie viele Kindheiten ich hatte!
Wieviel süße Kümmernis!
Die Musik …
Wieviel süße Kümmernis noch immer!
Immer wieder die Musik …
Das arme Klavier, gespielt von einem, der nicht zu spielen versteht.
Trotz allem ist es Musik
Ah, da ist ihm ein Stück gelungen -
Eine vernünftige Melodie -
Vernünftig, mein Gott!
Als ob irgendwas vernünftig wäre!
Welch neue Landschaften eröffnet ein stümperhaft gespieltes Klavier?
Die Musik … Die Musik!
Sign-in to write a comment.