Oktobro 2009
Informletero de Vinilkosmo n-ro 25
pri aktualaj esperanto-muzikoj
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Estimata muzikŝatanto,
Ho ne! Ne pensu ke Vinilkosmo malaperis, for la ideon pri tio!
Se la novaĵoj iĝas maloftaj kaj ke oni devus paroli pri jara informletero, kulpis pri tiom longa silento la amasego da laboro plenumita dum tiu tempo....
Unue, kaj tio estas la granda novaĵo, laŭ la peto de multenombraj interretuloj kaj ankaŭ de artistoj, la MP3- kaj OGG-versioj por laŭleĝa kaj tuja elŝutado de kreskanta nombro de albumoj el nia katalogo estas jam disponeblaj en nia tiucela elŝutretejo, Vinilkosmo-mp3.com. Legu kelkajn klarigojn ĉi-sube atendante vian viziton kaj elŝutojn, kompreneble!
Tiu grandega laboro tute ne bremsis la produktadon nek la distribuadon de tiuj objektoj tuŝeblaj kaj enmanigeblaj kio estas la KDoj (KoDiskoj), DVDoj (DoVoDoj) kaj aliaj fizikaj sonportiloj, ne malpli ol sep novaj albumoj, inter kiuj unu DVD celanta la varbadon de esperanto al tiuj kiuj ankoraŭ ne parolas tiun lingvon... sed certe poste tion faros!
Notindas ke reveno de ĵomArt kaj Nataŝa kun nova albumo produktita de ilia propra eldonejo "ĴomArt's Studio", kaj la unua albumo de ilia filino, Carina, kiu certe garantios la posteularon de tiu dinastio naskiĝanta.
Kaj Tiel Plu kaj Espo-Despo (pasinte kaj parte Esperanto-Desperado), estas en la ĉefpaĝo de tiu ĉi letero pro po unu nova albumo. Tiu de Espo-Despo estas ankaŭ nova teknika sperto kiun ni invitas vin malkovri.
Kaj Kapriol kaj Tone, du novaj talentoj agnoskitaj kun la apero de iliaj unuaj albumoj, sed certe ne iliaj lastaj....
Dezirante al vi bonan esploradon de ĉiuj tiuj muziknovaĵoj, dankon al ĉiuj pro via pacienco kiun ni esperas rekompenci kiel eble plej bone per ĉi tiu nova numero!
Nia kompleta katalogo en nia diskoservo por la diskoj ĉe : vinilkosmo.com
Aŭ ankaŭ ĉi tiuj paĝoj por elŝutado de la disponeblaj albumoj.
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Vinilkosmo-Novaĵoj
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
VKKD 94 " Collection JomArtaĵoj - 'La ruga albumo' "
ĴomArt kaj Nataŝa
ĴomArt kaj Nataŝa estas duopo kiu komencis kanti en esperanto en 1987 en Kazaĥio. Antaŭ tio, de 1983, ĵomart kantis unue sola, kaj poste kun sia esperanto-rokgrupo Kredo.
La duopo devenas el Kazaĥio, kie ili multe vojaĝis koncertante dum diversaj e-aranĝoj. Tie ili aperigis la plej unuan en tiama Sovetio vinilan diskon Somera mondo (1989). En la jaro 1991 la paro translokiĝis al Svedio kie ili eldonis tri kasedbendojn kaj 2 lumdiskojn Valso por amikoj (vkkd 28) en 2000, kaj Amu min (vkkd65) en 2003.
ĴomArtaĵoj - la Ruĝa albumo estas la unua KD el serio de tri planataj. ĝi celas reludon kaj rekantadon de ĉiuj iliaj plej ŝatataj kantoj iam registritaj el jam elĉerpitaj kasedoj kaj KDoj.
La plejparto de la kantoj sur ĉi tiu kaj planataj albumoj estos malnovaj, bone konataj kaj ŝatataj. Kelkaj kantoj ŝanĝiĝis survoje, ja ili kantas ilin jam dum pli ol 20 jaroj! Kompreneble la aranĝoj de la kantoj estas pli moderna kaj pli riĉa ol antaŭe. La registrado estas pure akustika kaj la intenco estas krei la saman varman kaj intiman etoson kiun oni sentas dum iliaj koncertoj. Jen do remalkovru, aŭskultu, kaj ĝuu la unuan KDon de la kolekto!
Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : ĴomaArtaĵoj - La ruĝa albumo
Por rekte mendi la diskon :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd94&lng=e
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
VKKD 95 " Aventur' " KAPRIOL'
La unua albumo de Kapriol'! aperis okaze de ilia 3a koncerto por KEF (Danio).
La frisa bando Kapriol'! (Nederlando) estiĝis spontane dum balfolkaj (popolbalaj) vesperoj. La muzikistoj de la muzikgrupo jam ludis sur multaj festaj scenejoj.
Marita kaj Marian ludis dum longaj jaroj en la esperanto-grupo Kajto, kaj nun ili prezentiĝas en la duopo Marianta (flutoj, akordiono, kanto).
Ad kaj Rutger jam abunde meritis siajn spronojn en la bandoj Blue Tape Band, 60/60 (Ad), Kalis kaj Sjock (Rutger).
Kvarope ili formas la novan grupon Kapriol'! kiu prezentas svingan kaj varian programon kun balfolkaj (popolbalaj) dancmelodioj kaj kantoj, kiuj fontas el tradiciaj repertuaroj nederlandaj aŭ memfaritaj. Koncize dirite, ili ludas kaj malnovan muzikon per novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon per malnovaj muzikiloj. ĉion ili kombinas kun bela plurvoĉa kantado kaj plurkoloraj aranĝoj. Krom tio, improvizaĵo estas grava parto.
Ilia balfolka (popolbala) repertuaro konsistas el tradiciaj dancoj, skotiŝoj, polkoj, valsoj kaj mazurkoj, sed ankaŭ el viglaj dancoj kiaj bureo kaj andro, aŭ ankaŭ ronddancoj kiel la cirklo kaj la ĵigo, en kiuj la partneroj daŭre interŝanĝiĝas.
Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : Aventur'
Por rekte mendi la diskon :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd95&lng=e
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
VKKD 96 " Carina kantas por vi en Esperanto "
CARINA
Ne tiom multnombras albumoj de porinfanaj kantoj en esperanto.
Tial la KD de Carina konsistas el kantoj registritaj de kiam ŝi estis ege juna ĝis 2009.
Carina komencis kanti esperante kiam ŝi estis 3-jara. La unuan fojon ŝi kantis de la scenejo antaŭ 400 partoprenantoj de la 3-a Azia Kongreso en Seulo (2002) kiam ŝi estis 6-jara.
La plej unua kanto, "Vojo al Luno", estis registrita en 2002, kaj aliaj kantoj sinsekve laŭ ilia apero. Tial la temoj, melodioj, kaj etoso de la kantoj estis elpensitaj kaj adaptitaj por preskaŭ ĉiu infanaĝo - de la malgrandaj infanoj ĝis adoleskantoj, ja Carina kreskis dumtempe. Kelkaj el la plej fruaj kantoj estis tradukitaj, sed plejparte estas origine verkitaj. ĉiuj 10 kantoj estis aranĝitaj de ĵomart kaj registritaj ĉe JomArt's Studio en Stokholmo. La KD ne estas nur por infanoj kaj iliaj gepatroj, sed por ĉiuj kiuj ŝatas bonan muzikon!
Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : Carina kantas por vi en Esperanto
Por rekte mendi la diskon :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd96&lng=e
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
VKKD 97 " Esperante "
ESPO DESPO
Jen Esperante, la nova albumo de Espo Despo - mallongigo de la nova vizago de la bando Esperanto Desperado, vidu en la katalogo la albumojn BroKantaĵoj (Vkkd 34) kaj Hotel Desperado (Vkkd 72).
Tiu ci albumo estas frukto de preskau trijara eksperimentado de sonoj, ritmoj, tekstoj, kaj melodioj. Kvar amikoj, Amir, karl, kaj Laurent, plifortigitaj iom poste de Andrzej, membroj de la nova konsisto de Espo Despo, preparis la KDon ekde fino de 2005, malrapide sed persiste kaj entuziasme. Ili faris plurajn versiojn de ciu kanto, antau ol la arangoj, registrado, miksado, kaj mastrigado finigis - kaj nur post kiam la rezulto atingis kontentigan kvaliton por ciuj.
Tio klarigas la longdauran preparadon de la albumo kiu estis realigita per atento, plezuro, sopiro, amo, kaj espero.
La tekstoj de la kantoj priskribas temojn kiaj la vivo kaj amo, homaj eraroj, senespero, mondmizero, guo kaj sufero, perdo kaj trovo, milita sensenco kaj sensento, destino kaj libereco, steloj kaj maroj, dilemoj kaj homa espero.
Tekstojn de pluraj autoroj estis uzitaj, inter alie poemoj de klasikuloj kiel Adam Mickiewicz, Nikolai Kurzens, kaj Poul Thorsen. Muzike, la kantoj estas diversstilaj: mondmuziko de afro-europa origino kun elementoj de popo, roko, foje ec jazo.
Uzante originalajn muzikideojn, altkvalitajn tekstojn, kaj sugestivajn vocojn, la kvar despoanoj sukcesis unuigi genran diversecon en sia propra, originala stilo.
Pluraj gast-artistoj apogis la muzikverkon, inter kiuj Alejandro Cossavella (Ale Kosabela) kaj Jean-Marc Leclercq (JoMo), kiuj registris sian belegan vocon en po unu kanto. Krome, ankau audeblas belegaj sonoj de trumpeto de David-Emil Wickström, akordiono de Emir Bosnjak, kaj gitaro de Dino Pehilj.
Kaj premiero por esperanto-artisto: la albumo estis eldonita interrete tra elsutretejoj kaj sen muzikproduktejo. La fizika albumo estas presita malgrandkvante de la bando mem kaj distribuata per la Vinilkosmo-katalogo.
Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : Esperante
Por rekte mendi la diskon :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd97&lng=e
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
VKKD 98 " Repe, Ritme , Sone... "
TONE
La Brazila artisto Tone (Antonio Moreira Filho) el San Paŭlo ekkonatiĝis en brazilaj aranĝoj kaj kongresoj ekde la jaro 2005-2006 per la furora "Nova kanto".
Tone estas talenta aŭtoro de repaj tekstoj kiuj esprimas lian ĉarmon pri la vivo pere de la esperanta lingvo laŭ bonegaj ritmaj repaj sonbatoj fare de brazilaj muzik-kunlaborantoj (Slim Rimografia, Dĵ Nato, kaj eĉ la bando NhôCuné).
Post longa laborado kaj strebado Tone finpreparis tiun ĉi 7-titolan albumeton por eŭropa turneo dum la somero 2009 kun koncertoj en KEF en Danio, IJK en ĉeĥio, UK en Pollando kaj FESTO en Germanio.
Repe, ritme, sone estas la nomo de tiu unua hiphopa verko de Tone.
La KD aperis al la publiko en julio ĝuste dum la Kultura Esperanta Festivalo - KEF 2009, en Helsinoro (Helsingør), Danio.
Laŭdo al Esperanto, Valorigado de la "ni", danco, paco, kaj amo estas temoj prezentataj en tiu laboro.
Tone invitas nin pensi pri ni mem. Ni devas estis ĉiam la kerno de ĉio. Ni estas pli ol io ajn. Ni, la homoj, estas la ĉefa afero en la mondo. Nenio estas pli grava ol ni mem kaj nia kara planedo Tero.
Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : Repe, Ritme, Sone...
Por rekte mendi la diskon :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd98&lng=e
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
VKKD 99 " Surplacen Venu Vi "
KAJ TIEL PLU
Post "Sojle de la klara temp'" vkkd 32 (2001) kaj "Plaĉas al mi" vkkd 74 (2004), la kataluna bando Kaj Tiel Plu daŭre proponas vojaĝon tra la muzikoj de la mezepoko kaj de la tradicioj kataluna, okcitana kaj sefarda. Krome, reaperis la originala spirito de la bando kiu en sia komenco trinkis el internacia repertuaro, kaj proponas ankaŭ kantojn kaj dancojn el Kroatio, Kabilio, Danio kaj Anglio.
La unua disko estis pli mezepoka, la dua estis pli tradicia.
"Surplacen venu vi" estas pli direktata al dancmuziko kaj montras maturiĝon de la bando, kiu prezentas kantojn kaj dancojn per tre bunta kaj riĉa muzikilaro kiel gitaro, mandolino, kontrabaso, violono, flutoj, gambovjolo, akordiono, diversaj perkutiloj, koruso kaj ĉefa melodia voĉo.
La kantoj, tradukitaj al Esperanto, tute ne perfidas ties originalajn lingvojn. La libreto prezentas kaj la kantatan esperantaĵon kaj la kanton en la originala lingvo (okcitana, kataluna, judhispana, kroata, amaziga kaj hispana), sed male, utilas al diskonigo de la diversaj tradicioj, kaj atingas la korojn de tre diverspeca publiko.
Kiel en la duaj antaŭaj albumoj, la disko komenciĝas per mezepoka melodio kaj finas per tradicia kanto de la hispana civila milito.
Tiu KD inkluzivas 10 instrumentajn versiojn de la kantoj por karaokeo kaj videon pri la bando en la studio.
Por aŭskulti fragmentojn aŭ rekte elŝuti : Surplacen venu vi
Por rekte mendi la diskon :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd99&lng=e
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
VKDVD001 " Esperanto estas ... "
La DVD « Esperanto estas » estas aktuala informfilmo pri esperanto direktata al la ne esperanta publiko.
La ĉefa celo estas prezenti esperanton de interne, vivantan, modernan kaj plene funkciantan kiel internacia lingvo kun multnombraj facetoj kaj karakterizoj.
ĉiu el la 6 partoj de la filmo montras diversan aspekton de la lingvo.
La originala versio estas en esperanto.
Sume la dublaĵoj de la voĉoj en la filmo estas en 6 diversaj lingvoj kaj en 20 subtitolitaj !
Jen filmo kiu evitos al homoj fari la stultan demandon : ĉu esperanto estas parolata? , aŭ, ĉu ĝi havas kulturon? , kiu parolas ĝin kaj kie? , ktp.
Nepre havinda en sia videoteko por ĉion scii pri esperanto!
Por rekte mendi : Esperanto estas ...
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Vinilkosmo-mp3.com lanĉiĝis oficiale ekde julio!
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Post longega preparado, finfine ni havas la plezuron anonci al vi ke ni malfermis publike novan retejon (MP3 kaj OGG-servo) komplementan al la jam konata Vinilkosmo.com kaj kiu ebligos al vi akiri laŭleĝe per elŝutado esperanto-muzikaĵojn. La retejo evoluos en la venontaj monatoj ĉar momente nur la kategorioj Popo - Roko - Hiphipo - Elektronik kaj Kanzono - Tradicia estas provizitaj per la eldonitaj albumoj de Vinilkosmo.
Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom post iom aldonitaj laŭ la interkonsentoj kun la artistoj.
Ankaŭ virtualaj albumoj neeldonitaj estas en preparado por ilia baldaŭa enretigo ("JoMo Afrikumas kun Mayoma", kompletigita albumo "Hej !" de la argentina Ale Kosebela, "Eterne Rima", ktp...), kaj estas planataj enretigo de malnovaj kasedalbumoj kiel ekzemple "62 minutoj" de Persone.
Ni invitas vin viziti kaj malkovri tiun ĉi novan servon de Vinilkosmo, kaj antaŭ ĉio por bone kompreni kiel funkcias la MP3-servo bonvolu legi la "Helpkonsilojn" en la maldekstra menuo malsupre ĉe "Informoj".
Ni esperas ke ĉi tiu nova retejo plaĉos al vi kaj ke vi venos ofte viziti ĝin kaj sekvi kiel ĝi evoluas, kaj malkovri la albumojn (aŭskultado de ĉiuj muzikaĵoj) kiu ankaŭ povas esti utila por elekti kaj aĉeti la KDojn ĉe Vinilkosmo.com.
Notu bone la adreson : www.vinilkosmo-mp3.com .
Bonan viziton!
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron.
Se vi deziras ricevi rekte la venontajn informeterojn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie plenigante la formularon aŭ /kaj ĉi tie : http://www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e
Dankon pro via atento.
Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
Sign-in to write a comment.