Bernard Binlin Dadié: Mia revo
Silvia, amikino de Frank
Akvarie
Magia vespera lumo
Mey: ilumino II (pordo)
ilumino
Aŭtune
In red
Modern light art (Moderna lumarto) II
Kiam Vera vekiĝas
Vodko purigas la gorĝon
Medienhaus Frohburg - partytime
Vinlumo
Noktas jam, karaj... II
Ruĝo kaj blanko
Noktlaboro
Mey: Noktas jam, karaj...(Es wird Nacht, Freunde)
Crime time - Krimotempo
Tri punitaj inoj, Ĉinio, anonima foto, ĉirkaŭ 1875
Sukerkano
Uwe Gressmann
Fernandel
Ernst Jandl
arbotrunko kun herboj
arbotrunko
nenature
Helpu! Krokodilo! Banantoj kaj esperantistoj en da…
Famila banado
Verda krokodilo
Mi, mia boato kaj la resto de l' mondo
DSC 2775
sabloburgo de infanoj
folioj, lago
boato
vojo ĉe lago
lago, vojo ĉeborda
vojo
vojo ĉe lago
kano
kano, lago
kano
ora grundo kaj miaj sandaloj
naĝanto en lago
plafonlampo
Lumturo en Bretagne / Francio
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
All rights reserved
-
1 026 visits
pentraĵo pri poemo: Paul Celan, Mortofugo

Paul Celan
MORTOFUGO (1952)
Nigra lakto de la fruo, ni trinkas ĝin vespere,
ni trinkas ĝin tagmeze kaj matene, ni trinkas ĝin nokte,
ni trinkas kaj trinkas,
ni ŝovelas tombon, jen enaere oni ne kuŝas malvaste.
Viro loĝas en la domo, kiu ludas kun la serpentoj, kiu skribas,
kiu skribas, kiam malhelas, al Germanio: via ora harar' Margarete.
Li skribas ĝin kaj paŝas antaŭ la domon, brilegas la steloj.
Li alfajfas siajn virhundojn,
li elfajfas siajn judojn, li komandas ŝoveli tombon en la ter',
li ordonas nin: ekludu nun al la danco.
Nigra lakto de la fruo, ni trinkas vin nokte,
ni trinkas vin matene kaj tagmeze, ni trinkas vin vespere,
ni trinkas kaj trinkas.

Via cindra harar', Sulamith, ni ŝovelas tombon en la aero,
jen oni ne kuŝas malvaste.
Li vokas: vi fosu pli profunden en la teron, kaj vi aliaj kantu kaj ludu.
Li kaptas la pistolon post la zono, li svingas ĝin, liaj okuloj estas bluaj.
Vi fosu pli profunden per la ŝpatoj, kaj vi aliaj, plu ludu al la danco.

ni trinkas vin tagmeze kaj matene, ni trinkas vin vespere,
ni trinkas kaj trinkas.
Viro loĝas en la domo, via ora harar' Margarete,
via cindra harar', Sulamith, li ludas kun la serpentoj.
Li vokas: ludu pli dolĉe la morton, la morto estas majstro el Germanio.
Li vokas: pli base violonu, tiam vi grimpos kiel fumo en la aeron,
tiam vi havos tombon en la nuboj, jen oni ne kuŝas malvaste.

ni trinkas vin tagmeze, la morto estas majstro el Germanio.
Ni trinkas vin vespere kaj matene, ni trinkas kaj trinkas.
La morto estas majstro el Germanio, liaj okuloj estas bluaj.
Li trafas vin per plumba kuglo, li trafas vin precize.
Viro loĝas en la domo, via ora harar' Margarete.
Li ĉasas siajn virhundojn al ni, li donacas al ni tombon en la aero.
Li ludas kun la serpentoj kaj revas, ke la morto estas majstro el Germanio,
via ora harar' Margarete,
via cindra harar' Sulamith.
Rimarko: per tiu poemo Celan kreis memorigan monumenton pri la holokaŭsto en la neniigaj koncentrejoj de la faŝisma Germanio. Laŭ la konstruo de fugo kun la plurfoje ripetiĝanta senespera motivo "nigra lakto", li priskribis per koditaj metaforoj la hororan realecon, la murdadon kaj mortadon en tiaj koncentrejoj. Celan estis la filo de germanlingvaj judoj, kiuj en la jaro 1942 estis murditaj kiel deportitoj.
Li mem naskiĝis en la jaro 1920 en Czernowitz kaj mortis per suicido en 1970 en Parizo.
Paul Celan
TODESFUGE
Schwarze Milch der Frühe wir trinken sie abends
wir trinken sie mittags und morgens wir trinken sie nachts
wir trinken und trinken
wir schaufeln ein Grab in den Lüften da liegt man nicht eng
Ein Mann wohnt im Haus der spielt mit den Schlangen der schreibt
der schreibt wenn es dunkelt nach Deutschland dein goldenes Haar Margarete
er schreibt es und tritt vor das Haus und es blitzen die Sterne er pfeift seine Rüden herbei
er pfeift seine Juden hervor läßt schaufeln ein Grab in der Erde
er befiehlt uns spielt auf nun zum Tanz
Schwarze Milch der Frühe wir trinken dich nachts
wir trinken dich morgens und mittags wir trinken dich abends

Dein aschenes Haar Sulamith wir schaufeln ein Grab in den Lüften da liegt man nicht eng
Er ruft stecht tiefer ins Erdreich ihr einen ihr andern singet und spielt
er greift nach dem Eisen im Gurt er schwingts seine Augen sind blau
stecht tiefer die Spaten ihr einen ihr andern spielt weiter zum Tanz auf

wir trinken dich mittags und morgens wir trinken dich abends
wir trinken und trinken
ein Mann wohnt im Haus dein goldenes Haar Margarete
dein aschenes Haar Sulamith er spielt mit den Schlangen
Er ruft spielt süßer den Tod der Tod ist ein Meister aus Deutschland
er ruft streicht dunkler die Geigen dann steigt ihr als Rauch in die Luft
dann habt ihr ein Grab in den Wolken da liegt man nicht eng

wir trinken dich mittags der Tod ist ein Meister aus Deutschland
wir trinken dich abends und morgens wir trinken und trinken
der Tod ist ein Meister aus Deutschland sein Auge ist blau
er trifft dich mit bleierner Kugel er trifft dich genau

er hetzt seine Rüden auf uns er schenkt uns ein Grab in der Luft
er spielt mit den Schlangen und träumet der Tod ist ein Meister aus Deutschland
dein goldenes Haar Margarete
dein aschenes Haar Sulamith
Translate into English

- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this photo
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.