See also...


Keywords

Volkslied
kantolibro mia
Cezar-kantotraduko
Cezar-poemotraduko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 425 visits


Ŝirviolona Joĉjo (Zupfgeigenhansel): Malhelas jam erikeje (popolkanto)


Malhelas jam erikeje
(Es dunkelt schon auf der Heide)

popolkanto

1

Malhelas jam erikeje,
do hejmen nun kun brav'.
Ni tranĉis jam ĉiun grenon
per nia nuda glav'.

2

Mi aŭdis fajfi serpojn
en gren' kun delikat'.
Mi aŭdis plendi la karan,
pri perdo de l' amat'.


3.

Kvankam vi perdis amon,
mi portas vin en kor'.
Ni ambaŭ plektu do kune
kroneton kun fervor'.

4
Kroneton ja el rozoj,
el fask' de trifoli'.
En Frankfurt sur la ponto
tre neĝis apud mi.

5

La neĝo jam degelis
kaj fluas nun torent'.
Kvankam mi vin ne vidas,
mi portas vin en sent'.

6

Ĝardene de la patro
arbetoj staras du.
Kaj ili portas muskatojn
kaj brunnajletojn plu.

7
Muskatoj estas dolĉaj.
Siringoj belas tre.
Ni ambaŭ devas disiĝi,
adiaŭ do, ho ve!

tradukis Cezar


Rimarko: Brunnajletoj estas malnova germana esprimo por siringo.
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this audio file


Comments
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Neniu poeto konata, ankaŭ ne Heine atingas la sincerecon de tiaj geniaj popolkantoj. Por mi la popolmuziko estas pruvo, ke tamen la popoloj tiuj estas, kiuj faras la historion. Kvankam ili ofte kiel Odiso devas atendi en la antaŭhalo, pro la orgojlo de la regantoj. Poezio sen popolkantoj ne estus imagebla, mi certas pri tio.

Iam la germana bukoarabaro ĉe Vajmar estis nur bela bukoarbaro, kaj la juna Goeto tie en kasteleto flirtis kun kortegaj damoj:) Sed poste....tiu 'Buchenwald' fariĝis koncentrejo por multaj homoj en Eŭropo. Timigata kaj abomenata en la tuta mondo. Mi ankaŭ tial ŝatas tiom la germanajn kantojn, kiuj ekestis antaŭ la barbareco de la naziuloj, kiam la germanoj ankoraŭ estis kulturpopolo. Ankaŭ nun plu ekzistas honesta germana kulturo, sed la kontraŭuloj estas la samaj kiel ĉiam...
14 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Mi amegas ĉiujn popolajn kantojn, dancojn kaj mi esperas ke ili renaskiĝos en la tuta ĉarmo kaj beleco. Estas grava ne perdi popolan kulturon, ĉiujn popolajn kulturojn.
10 years ago.
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Vi tute pravas... multaj naciaj kantoj fariĝas internaciaj.fama ekzemplo: Bela, ĝis! Bella Ciao....
10 years ago.

Sign-in to write a comment.