Carpophorophilus, specimeno
Carpophorophilus, 1732, 2016
Skribilplumo, 1913
Skribilplumo 1913
Kremacio kontraŭ Enterigado, 1913
Skribilplumo 1913
Skribilplumo 1913
Skribilplumo-titolo
Isbrucker-nekrologo
Esperanto-Airut, Finnlando 1945
Chinaj Esperanto-vortaroj
Ŝlosilo portugala (titolo)
Ŝlosilo portugala, ĉ. 1930
Plauen, Historio de la Esperanto-lernejoj, 1941
Plauen, Schulgeschichte 1941
Saldanha Carreira, Curso Elementar, 1931
Glück, Esperanto für Jedermann, 1931
Lingva Kritiko, Kolonjo 1932-1935
Vortaro Oficiala Junio 2016
Vortaro Oficiala - er ĝis ermit-
Vortaro Oficiala: jup- ĝis juvel
Velger, Norma Esperantologio, 1999
Ekranfoto de la retejo de BK
Frontispico de la Jarlibro
Germana Jarlibro Esperantista (1908)
H. Jürgensen en Germana Jarlibro 1908
Zamenhof-letero 1908 (1)
Zamenhof-letero 1908 (2)
Vortaro Esperanto-Ido, ĉ. 1935
Vortaro Esperanto-Ido, ĉ. 1935
Vortaro Esperanto-Ido, ĉ. 1935
Faulhaber, Gramatiko, 5a eld. 1950
PTT-Esperantist
Courtinat, Historio de Esperanto, 3 vol.
Stojan, Deveno kaj Vivo de Esperanto, 1953
Majsner, La roboj de Simon, 2015
Cart, Vortoj, 1927, repr. 1990
Tišlar, Frekvencmorfemaro 1982
BKB 2015, p. 234
BKB 2015
Dmitriev, Oficiala Radikaro Esperanto-Rusa 1920
Builthuis, Woordenschat 1931
Fruictier, Grenkamp - Esperanto-Gramatiko 1930
Laia Costa dum Berlinalo, Feb. 2015
Japanlando 1927
See also...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
All rights reserved
-
824 visits
Forge, Nekorlogo pri Vanselow, en PolE Mar. 1960

KARL VANSELOW
Estas interesa sperto, kiun mi faris en mia longa esperanta praktiko. Ekzistas homoj, kiujn oni ne bezonas varbi aŭ konvinki pri nia afero. Ili estas kvazaj naskitaj esperantistoj. Al tiaj homoj apartenis mia kara amiko Karl Vanselow.
„Vi ŝtelis al mi ok jarojn de mia vivo”, li riproĉis al mi kelkfoje. „Ĉar vi konis min dum ok jaroj kaj neniam parolis al mi pri Esperanto. Nur nun mi komencas mian veran vivon enpaŝante en Esperantujon”.
Tion diris Vanselow, kiam li estis 55-jara. Efektive mi konatiĝis kun li en Berlino, kiam mi kiel junulo vizitadis lian societan kaj literaturan klubon, kiun li fondis kaj gvidis dum multaj jaroj. Kiam mi hazarde iutage parolis pri Esperanto, li en la sama tago havigis al si lernolibron kaj studis ĝin dum la tuta nokto. Mi estis tute surprizita, kiam li alparolis min la sekvintan tagon en nia lingvo. Lia entuziasmo kreskis rapidege kvazaŭ lavango, la verda fajro ekbrulis je helega flamo, nova vivo-energio trafluis lian maljuniĝantan korpon.
Dum la lastaj jaroj ĉiam, kiam mi estadis en Berlino, mi vizitis lin. Sidante en lia hejmo, kiam li regalis min per kafo kaj kukoj, mi foliumis en liaj „kongresaj albumoj" kaj travivis kune kun li ĉiujn kongresojn, kiujn li regule partoprenadis. Centoj, miloj da subskriboj kaj fotoj de liaj geamikoj el la tuta mondo troviĝis en tiuj albumetoj. Li legis al mi siajn poemojn kaj kantojn, kiujn li verkis kaj eldonis en formo de broŝuretoj. Kaj — li revis pri vojaĝo al nia 44-a [UK] en Varsovio [en 1959]...
Tamen liaj fortoj de jaro al jaro malkreskis. Lia dekstra mano nervoze tremadis tiom, ke nur malfacile li povis skribi. Liaj multaj korespondantoj vane atendis respondon. Lia sanstato ne permesis al li veturi al Varsovio. Ni ĉiuj kiuj konis lin persone, rimarkis kun malĝojo, ke estingiĝas lia vivo-flamo. 82-jara li foriris el niaj vicoj [je la 28a de Dec. 1959 en Berlino].
Karl Vanselow estis poeto kaj verkisto de sia frua aĝo. Multajn volumojn de liaj germanlingvaj poemoj mi vidis en lia biblioteko, multajn jarkolektojn de l’ revuo „Die Schönheit”, kiun li eldonadis antaŭ la unua mondmilito. En la esperanta literaturo li okupas specialan lokon, tiu nia „verda trobadoro”. Liaj kantoj kaj poemoj eksonos ankoraŭ ofte inter ni esperantistoj kaj atestos pri liaj meritoj en nia literaturo. Ni ne forgesos vin, kara amiko!
JEAN FORGE [t.e. Jan Fethke en Pola Esperantisto de Mar. 1960:40:2, p. 10]
eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow
Translate into English

- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this photo
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.