Nasredino
Por ke neniu povu ŝteli ĝin
Iutage Hoĝao iris je la frua frumateno en sian ĝardenon kaj plantis kelkajn fragojn. Kiam vesperiĝis, li elŝiris ilin kaj portis la plantojn en la domon.
Lia edzino demandis lin: „Hoĝao, kial vi faras tion?“
Li respondis: „Ni vivas en aĉa tempo. Mi ekstere volas lasi kuŝi nenion negardatan, kiu apartenas al mi, por ke neniu povu ŝteli ĝin.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.