Nasredino
Kies servisto mi do estas
Hoĝao fariĝis tre intima amiko de la reĝo. Liaj saĝaj kaj humurplenaj rimarkoj faris el li eruditan instruiston de la reĝo.
Iun tagon la reĝo estis tre malsata. La estro de la palaca kortumo preparis manĝaĵon kun spinaco tiom bongusta, ke la reĝo petis lin surtabligi tiun manĝon ĉiutage.
"Hoĝao, tio ĉi estas la plej bona legomo de la mondo, ĉu?" li demandis lin.
"Jes ja, Via Moŝto, la plej bona" li respondis al li.
Kvin tagojn pli poste, kiam surtabliĝis la sama spinaca manĝo je la deka fojo, kriis la reĝo: "Forportu tiun manĝon, ĝi estas terura!"
"Jes ja, Via Moŝto, ĝi estas la plej aĉa manĝo de l' mondo", komentis Hoĝao.
"Sed, Hoĝao, nur antaŭ kelkaj tagoj vi diris, ke ĝi estas la plej bona de l' mondo!"
"Jes ja, tio pravas, Via Moŝto, sed mi estas ja la servisto de la reĝo, ne de la legomo!"
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio
Sign-in to write a comment.