Hans-Georg Kaiser
Pri mi


Mi estas, laŭ mia nomo, Cezar,
sed dubas pri mi mem dum la far'.
Mi naĝis tra merdo, tra malver'.
Mi cerbumis, ŝvebis for de l' ter'.
El kapo mia fluas torent',
ja belo eĉ, sed ankaŭ nur vent'.

Pro embaraso mi verkis pri la mort'
kaj ĉeokaze eĉ kun tuta fort'.
Se maroj saltas brue kun impeto,
mi sentas tuj, ne estas mi profeto!
Poemojn miajn gvidas fantazi'.
Sed certe ofte ankaŭ iluzi'.

Mi tamen estas kun ĝojo herezulo
kaj provokanto dum postulo.
Pro histerio mi kun verv' prikantis
rindindulinojn, ĉar mi tro vantis.
Mokulo mi estas, jes ja – kaj poet',
fantomribelulo de l' interret'.

cezaroriginaloj.blogspot.de