Hans Jakobo Kristofel de Grimmelshausen
Adiaŭ, mondo!
Adiaŭ, mondo,
ĉar nek eblas fidi al vi
nek esperi ion de vi.
En via domo la pasinteco jam perdiĝis,
la nuno perdiĝas inter niaj manoj.
La estonteco neniam komenciĝis,
la plej forta disrompiĝas,
la plej persistema disfalas,
kaj la plej eterna finiĝas.
Do, ĉar vi estas mortulo inter la mortuloj,
en cent jaroj vi ne lasos vivi nin eĉ horon.
Adiaŭ mondo,
ĉar vi enprizonigas nin
kaj ne lasas nin eksgeedziĝi.
Vi ligas nin kaj ne resolvas nin.
Vi nin malĝojigas, sed ne konsolas nin.
Vi prirabadas nin kaj ne redonas ion.
Vi akuzas nin sen kaŭzo,
vi kondamnas sen aŭskulti partion.
Tiel vi do mortigas nin sen juĝo
kaj entombigas nin sen mortado!
Ĉe vi neniu ĝojo estas sen zorgo,
neniu paco sen malkonkordo,
neniu amo sen misfido,
neniu trankvilo sen timo,
neniu abundo sen manko,
neniu honoro sen hontindaĵo,
neniu havaĵo sen malicaj konsciencriproĉoj,
neniu rango sen plendo
kaj neniu amikeco sen insido.
Adiaŭ mondo,
ĉar en via palaco oni postulas doni sen volo,
oni servas sen pagado.
Oni karesas por mortigi,
oni levas iun por renversi lin,
oni helpas por pereigi.
Oni honoras por senhonorigi,
oni pruntas por ne redoni,
oni punas sen pardono...
Cezar tradukis el la romano "Simplicissimo"
de Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen (1622 - 1676)
kaj transformis dum tio la teksteltiraĵon en prozpoemon.
bestechend die Verarbeitung der Gegensätze
manches trifft auch heute noch zu -
Auch die Krche hat mal wieder ganze Arbeit geleistet -
die Hölle ist ein fast unausweichliches Ende -
danke - lieber Cezar für die Wiedergabe -
Hans-Georg Kaiser club has replied to Elbertinum clubvi pravas, ankaŭ mi jam pensis en tiu direkto... Grimmelshausen ne estis trompisto, sed granda verkisto, kiu imprese priskribas la hororon de sia tempo - kaj Guevara estis sampensano, li ne estis la unua, kiu plendis pri la malfidela damo Mondo, tio estas pensoj en longa tradicio. Mi tre ŝtatas tiajn aŭtorojn, same freŝe kaj senkompromise verkis Agrippa de Nettesheim kaj Paracelso. Estas ĝuo legi tiajn aŭtorojn. Domaĝe, ke oni apenaŭ konas ilin. Ili meritus pli da atento en la nuna tempo, kiu stile rigardate suferas je pala raciemo kaj foje eĉ je tro da mikimaŭzeco, mankas ofte la pasio kaj la forta volo al tiaj verkistoj. (Mi mem inkludas min:)
Sign-in to write a comment.