Listano demandas:
"Leginte plurajn difinojn en pluraj vortaroj, mi nur komprenas [ke] kaj "ululi" kaj "hurli" ambaŭ signifas longe bleki kiel lupo/hundo/ktp. (Verŝajne ĝi reprezenteblas ortografie iel kiel "arUUUUUU", ĉu?).
En PV la difino de "hurli" estas "= ululi".
Ĉu efektive estas ia diferenco inter la du vortoj?"
Terminara demando do, sen ke fariĝas klara, kie troviĝas la traduk-problemo. Sed bone, ni supozu, ke la demandinto volas traduki ilin al sia gepatra lingvo kaj unue bezonas kompreni ilin.
Sed strange - kial la elir-punkto estas la magra Plena Vortaro (PV) de 1930/1934? Ĉu tradukanto en 2011 ne uzu PIV 2002/2005, facile havebla eĉ en la reto?
hurli - Bleki kiel lupo: hundoj terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris [uzita de Grabowski].
ululi - 1. Fari longan kaj sinistran blekon kiel strigoj aŭ lupoj. 2. [tekniko] Produkti akran bruon, simila al tiu blekado: sireno ululas, laŭtparolilo ululas, se oni troigas la reagan koplon de la radioricevilo.
Neniu el tiuj, kiuj partoprenis la longan diskut-fadenon referencis al tiu elir-punkto, nek la demandinto, nek iuj el la respondintoj. Ĉu oni povas "profesi-nivele" traduki sen eĉ konsulti PIV-on? Ĉu ni fine povas forlasi la mondon de la 1930-aj jaroj kaj iom randen meti PV 1934?
Wells 2010 (kiun ŝajne ankaŭ neniu konsultis, almenaŭ neniu referencas al ĝi) tradukas ambaŭ vortojn per "hurli - howl (wolf etc)" kaj "ululi - hoot (as an owl [strigo]); howl (as a wolf)". Same Krause 1999 "hurli - Wolf, Hund heulen", "ululi - a) Nachtvogel [nokta birdo] schreien; b) Hund, Wolf heulen". Ankaŭ al ĝi neniu referencas, la listanoj-ekspertoj preferas la rapidan "saĝon" rekte el la ventro.
De Smedt, kiu plej multe okupiĝis pri best-blekoj kaj estas plej detala pri ili, tute ellasas la lupon ĉe "ululi": 1 een hoog en schel, klagend, onaangenaam geluid doen horen, bv. van nachtuil [strigo]. Ĉe lupo li havas ĝin nur kiel lasta bleko: hurli, boji, jelpi, graŭli, tirboji, hojli, ululi.
Tio harmonias kun la etimologio. Ululi venas de la latina ululare kaj tio de ulula = strigo. Temas pri latina onomatopeo, la bleko de la nokta birdo donis ĝian nomon. En tiu senco ankaŭ GVEF de Waringhien: ululi : ululer (: chouette…[strigo]), hurler (: loups), aboyer à la mort (: chiens) = hojli | ululo : ululement, hurlement [1].
Istán Ertl plian fojon trafas: Onomatopeoj oni povas malfacile difini, oni komprenas ilin laŭ la sono, kiun ili imitas. Laŭ mi la PIV-a difino "fari longan blekon" povus esti pli preciza, mankas "fari longan du-tonan blekon", nome uu-luuuuul. Ĝi interreferencu de ululi al hurli kaj inverse aŭ - eĉ pli bone - pli nete distingu inter ululi ⇒ strigo, hurli ⇒ lupo / hundo.
Renato Corsetti, la ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto, plian fojon erar-gvidas. Li pledas por "lup-bleki" (nu bone, tio ĉiam eblas, se ne gravas aŭ se oni ne scias pli bone, sed ne solvas la traduk-problemon) kaj insinuas, ke tio estus la Fundamenta solvo. Tio evidente estas malĝusta. Apud blek' la Universala Vortaro de 1893 jam havas boj' (hund-bleki; eĉ jam en la Unua Libro de 1887), muĝ' (i.a. bovoj), pep' (de birdoj) kaj tril' (homa, sed ankaŭ de birdoj, ekzemple alaŭdoj), krome kluki (kokinoj, 4-a OA). Do kompreneble la Fundamento havas ambaŭ solvojn man-en-mane, kaj la ĝeneralan blek' kombinita kun la besto-nomo kaj specifajn vortojn por unuopaj best-blekoj. Ĉu sekratario de la Akademio ne sciu tion? Ĉu Corsetti vere ne scias, aŭ ĉu li iom, nu elaste, interpretas la faktojn por pravigi sian opinion?
Fine la tuta epizodo kulminas en lerta ŝerco de Ertl pri hom-plekoj, akra kaj senhumura polemiko de la ĉiea kaj neevitebla Harri Lainen kontraŭ Ertl kaj ĉio estas kiel ĉiam - unu plia fake subnivela diskutejo, manko de eĉ bazaj konoj krom ĉe la konataj kelkaj kleraj kolegoj. Anstataŭe ĉe multaj la kutimaj moral-acidaj bon-hometaĵoj, kombinita kun enua propragando por iu limigita reform-esperantido eksterfundamenta. Oni povas nur esperi, ke foje ne venos iu vere profesia tradukisto al tiu gaja blabla-ejo kaj ŝafa beado.
------
[1] Tiel ankaŭ estis en frua Esperanto. La vortaro de Christaller 1910 / 1923 kolektas best-blekojn en la samsignifa artikolo "Tierschreie": (ĝenerale) -bleki: hund-bleki, anserbleki. 1. (urso) murmuregi; (hundo) boji; akre krii, plend-bleki, jelpi, bojaĉi; (ĉevalo) heni; (bovo) muĝi [Fundamenta]; (porko) grunti; (lupo) hurli; (strigo) ululi, hui [atentu, ke Christaller ne rekomendas ululi por lupo!]; 2. (ansero) krii; (koko) kokokrii, kikeriki [arkaa], kokeriki; (kokino) kluki [4-a OA]; (kukolo) voki; (alaŭdo) trili [Fundamenta!]; (najtingalo) trili, fluti [ambaŭ Fundamentaj]; (korvo) graki; (pasero) ĉilpi; (kolombo) rukuli, kveri; (malgranda birdo) pepbleki, pepegi = kviki; 3. (rano) kvaki. -
Jen do nia centjara tradicio, kiun neas kaj volas forigi la sekretario de la Akademio, Corsetti. Ĉu ne estus pli saĝe de li serĉi alian lingvon por lia agado?
Sign-in to write a comment.