La ŝtelitaj Esperanto-flagoj reestas kaj la verda jako de la tut-verde vestita tut-verda verdulo neniam mankis. Ke multaj ne povis aŭdi Ĵomart kaj Nataŝa pro la mankanta akustiko en la "Zamenhof-tendo" (en bavaraj bier-tendoj la muziko estas pli laŭta) ne ĝenis tiujn, kiuj ne ŝatas ilian muzikon. Ke la prezidanto, perdiĝinta en la metropola ĝangalo de BI, estis retrovita, kaŭzis diskutojn en la Komitato: ĉu aldoni tion al la plusoj aŭ minusoj de l' kongres'? Fine oni interkonsentis estonte ne nur kolekti prezidantojn, sed ankaŭ la ret-adresojn de ĉiuj esperantistoj, precipe do de VI. La estraro ekintertraktos kun konataj sekretaj servoj por laŭeble efike efektivigi la projekton.

Adiaŭe ĉiuj bedaŭris la finon de la belaj tagoj en la palaco renovigita per EU-mono. Oni devus timi, tiel spontaneaj reagoj, ke la malbona onklo nun denove havos tempon plenŝtopigi retajn diskutejojn per sia saĝeco. Resume: Movada mejlo-ŝtono en la vastaj spacoj de Antaŭuralo. Ĝis venonta jaro en Havano!