A Giridhar RAO's articles with the keyword: edukado

  • Lingva perforto kontraŭ indiĝenaj infanoj

    - 11 Oct 2011
    Lernejoj por indiĝenaj infanoj en Barato gamas je betonaj konstruaĵoj ĝis portempaj, senmuraj dometaĉoj: jen tri fotoj lastatempe faritaj de mia edzino Rekha ABEL en vilaĝo ĉe la norda limo de nia gubernio Andhrapradeŝo . Tuj trans la gubernia limo estas la distrikto Dantewada [daantevaada, EN ] kie okazas perforta, armita konflikto inter la registaro kaj la naksala movado . Inter la plej vundeblaj viktimoj de tiu ĉi konflikto estas infanoj. Lastatempa artikolo en la (anglalingva) revuo…

  • Pri la "drasta ĉeffluigo" de la Ĝarvoj

    - 07 Jul 2010
    Barata parlamentano de la insuloj Andamanoj kaŭzis furoron pro siaj proponoj pri la indiĝenaj popoloj la Ĝarvoj (angle: Jarawa). Li mem ne estas indiĝeno. Li rimarkis, ke "la draste malgrandiĝinta malamikeco inter la Ĝarvoj kaj la "ĉefflua popolo" kuraĝigis ambaŭ flankojn renkontiĝi ofte". Jen io kio okazas spite de la oficiala politiko de "izoleco / nekontakto". La parlamentano diras, ke tiuj ĉi kontaktoj "enkondukas nedezirindajn sciojn kaj kutimojn, kaj ankaŭ rasan malpurecon.…

  • La afrikansa, angla kaj la gepatraj lingvoj

    - 02 Sep 2009
    Tute neatendite, la rasismaj politikoj en la antaŭa Sud-Afriko havis bonegajn rezultojn en la lernejoj de la nigruloj, laŭ esploristo Kathleen HEUGH (hju?). "La logiko de apartismo inkluzivis apartajn etnolingvajn eduksistemojn. Tio signifis ok jarojn da gepatralingva edukado por afrikaj infanoj, sekvata de egala nombro de lernobjektoj en la afrikansa kaj la angla dum la altlernejaj jaroj. La uzo de la gepatralingva edukado sub tiaj cirkonstancoj makulis ĝian pravigeblecon inter afrikaj…

  • Esperanto - Ilo por la malkoloniigo

    - 06 Feb 2009
    " Esperanto - Ilo por la malkoloniigo " estis la titolo de mia unua prelego dum la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto en Sabadell, Katalunio, en decembro 2008. Nun ĝi legeblas en mia retejo de Guglo-dokumentoj ĉe http://docs.google.com/View?docID=dcw2h2ph_449dwz9cjcc Amiko Lluis jam reagis pri ĝi en sia blogo, kaj eĉ registris la prelegon . Mi invitas viajn reagojn.

  • Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon

    - 19 Jan 2009
    Nova leĝopropono barata pri la rajto je edukado ne devigas la edukadon en la gepatra lingvo. Ĝi anstataŭe rekomendas, ke la instrulingvo kie farebla estu la gepatra lingvo. Tio estas nur unu el la problemoj kun tiu leĝopropono kiun oni surtabligis lastatempe en la supera ĉambro de la barata parlamento. La leĝopropono nomiĝas RtE (Rajto je edukado, angle: Right to Education). Kritikantoj de RtE inkluzivas profesoron Anil SADGOPAL, kies ĉefaj argumentoj estas, ke: RtE parolas nur pr…

  • Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj

    - 06 Jan 2009
    Ĵus mi revenis de la hajderabada sesio de seminarioj pri la eŭrop-unia inciato pri la scienco kaj teknologio STEPS Oni organizas kunvenojn (anglalingvajn, neeviteble) en Barato - " Knowledge Society Debates : A series of events exploring science, technology and innovation in India, 5-13 January 2009" Mi (kompreneble!) intervenis, malfonigante jenajn prilingvajn demandojn en la sciofluoj: - indiĝenaj scioj pri la biodiverseco estas enkodigitaj en (rapide malaperiĝantaj)…

  • Kial lingvoj gravas - nova libreto

    - 18 Sep 2008
    Jen esperantigo de anglalingva anonco de Unesko pri nova libreto eldonita de SIL . Eldonita en tiu ĉi Internacia jaro de lingvoj , "Kial lingvoj gravas" [ elŝutebla PDF dokumento ] donas al legantoj vivrakontojn pri la manieroj en kiuj legipovigaj programoj en lokaj lingvoj helpas trafi la Jarmilajn evoluigajn celojn . En Indonezio, ekzemple, gepatralingva programo instigis vilaĝanojn replanti mangrovojn por bremsi la detruiĝon de marbordaj regionoj. En Togolando, farmisto ekbre…

  • Monda kampanjo por edukado

    - 29 Apr 2008
    La Monda kampanjo por edukado havas ĉisemajne sian Ago-Semajnon. Laŭ raporto anglalingva , "7,5 milionoj da infanoj, plenkreskuloj kaj instruistoj kunvenis kun politikistoj en pli ol 100 landoj por lerni pri la graveco de la fakto, ke ĉiuj devas havi ŝancon je altkvalita edukado." Intertempe, aperigis la brita tagĵurnalo The Guardian raporton pri la stato de la dua Jarmila Evoluiga Celo de la Unuiĝintaj Nacioj, nome, Atingi Universalan Elementan Edukadon. Laŭ la raporto :…

  • La malbeno de la angla-parolado

    - 02 Apr 2008
    Aperis lastatempe longa artikolo en la duonmonata anglalingva revuo Outlook pri la "angla-neposedantoj" en la lando: t.e. pri tiuj kiuj tre deziras regi la anglan, kaj faras kaj suferas koŝmarajn klopodojn akiri ĝin. La artikolo titoliĝis "English Speaking Curse" (La malbeno de la angla-parolado). Jen sciigoj el la artikolo: La gardistoj de la lingvaj pordegoj de transnaciaj firmaoj estas rifuzantaj ĉiujn krom eta elcentaĵo de tiuj bakalaŭroj kiuj kandidatiĝas. Laŭ unu dungistino "ŝia f…