Hans-Georg Kaiser's photos with the keyword: Hodjak
telegramo
19 Mar 2010 |
|
Franz Hodjak
(postnaskito al Bertolt Brecht)
Telegramo en la postmondon
Kiu parolas ĉi tie pri indulgo
kaj tiel plu?
La ŝarĝo de la ordenoj logas el la brusto
foje foje ĝemon
tra la gorĝo malsupren fluas alkoholo
la kuŝbenkoj staras en la plej favora
angulo al la suno
neniu venteto moviĝas
neniu fingro
la rigardo koncentriĝas al sambuka arbusto,
gazetoj, cementsakoj, kaj al la propra ventro
neniu necerteco, neniu tikado per la okulharoj
neniu lasta vorto plu
ĝustatempe
kiel ĉiam
aperas la leterportisto -
monsumoj donas respondon
al la demandoj de la verkistoj
tradukis Cezar
PS: Rilatas al la poemo: Al la postnaskitoj de B.Brecht Franz Hodjak
erinaco - Igel
07 Oct 2009 |
|
|
|
el vikipedio
Franz Hodjak
PSALMO
aŭ en embaraso pri titolo
Ne sidu tiel,
diras iu, ne kunruliĝu
kiel erinaco, diras
alia. Kompreneble,
diras tria. Ne kaŝu
vin kvazaŭ post remparo,
diras sekvanto, post muro
el silento. Ek do, diras
kvina. Diru
ion, diras plia. Jes ja, diru ion,
diru ion,
krias ĉiuj.
Kial
ne parolas vi,
mi diras.
Faru ion por ni,
respondas ĉiuj.
tradukis Cezar
Franz Hodjak
PSALM
oder in verlegenheit eines Titels
sitz nicht so
da, sagt einer, roll dich nicht
zusammen wie ein igel, sagt
ein anderer. klar,
sagt ein dritter, verschanz dich
nicht, sagt ein nächster, hinter
einer Mauer
aus schweigen. los sagt ein
fünfter. sag
was, sagt
ein anderer, ja ja, sag was,
sag was,
schrein alle.
warum sprecht nicht ihr,
sag ich.
tu was für uns,
antworten alle.
Vincent telefonas
25 Jun 2009 |
|
fotis Cezar
Franĉjo Hodjak
Pri demandoj
demandoj,
mi diras,
eĉ se ili estas prezentataj
kiom ajn agresive,
ĉiam havas
ion defendeman
je si.
demandoj,
vi metas
en la komparativon,
neniam sigelis
ion neripareblan.
ankoraŭ neniam
iu pro demando,
mi formulas superlative,
estas sendita
en la morton.
Franz Hodjak
ÜBER FRAGEN
fragen,
sag ich,
auch wenn sie noch so aggressiv
vorgetragen werden,
haben immer
etwas defensives
an sich.
fragen,
steigerst du,
haben nie
etwas irreparables
besiegelt.
noch nie
wurde jemand,
formuliere ich im superlativ,
durch eine Frage
in den Tod gesandt.
Teluma ŝafisto el Rumanio kaj mortolumo el Meksiko…
15 Apr 2008 |
|
www.ipernity.com/blog/cezar/870922
www.ipernity.com/blog/cezar/870922
Jump to top
RSS feed- Hans-Georg Kaiser's latest photos with "Hodjak" - Photos
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter