Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: rido

  • Hans Gerlach: Indoneziaj maskoj (foto) + Hans-Georg Kaiser: Masko, morto, rido (rimpoemo)

    - 29 Jul 2017
    Indoneziaj maskoj (fotis Hans Gerlach)
    Hans-Georg Kaiser Masko, morto, rido Kiu la vivon fidas, nu, tiu multe ridas. Li ridas eĉ postmorte, el masko, senvorte. Se hom' laŭmaske krudas, sin ties masko trudas; ĉar tia homo mortas kaj nur la masko fortas. Se viv' nur masko estas, la mask' postmorte restas. Se viv' eĉ maske ridas, eĉ Morto ĝin ne bridas. PS: Jen la foto , por kiu mi verkis la poemon. La supra foto estas el la sama serio. (HGK) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/