Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: historio

  • Hans-Georg Kaiser: Laste (prozpoemo)

    - 16 Aug 2012
    Kiam la  nifoj venos...  (ankaŭ memportreto)
    Hans-Georg Kaiser Laste Iu bruligos la lastan kandelon. La libroj pri historio estos fermitaj. La lastaj manuskriptfolioj de ermito, kiu preterdormis la mondopereon, estos disblovitaj de l' vento. Ĝis ankaŭ tiuj disfalos. Kie estis historio, tie tiam nur plu staros ruinoj kun ridindaj monumentoj aŭ urboruinoj de robotoj, ĝis ankaŭ tiuj malaperos en granda frida dezerto. Neniuj infanoj estos plu naskataj, ĉar ne plu estos homoj. Neniuj robotoj plu regos homojn,…

  • Katalano Manuel Forcano el: La trajno al Bagdado. Poemoj

    - 13 May 2013
    Dura Europos citadelo
    Manuel Forcano Perfekte pura osto estis ĉi tie la dezerto, kaj la rivero fluis malĝoje kaj kviete, tiel kiel por surdulo lipoj, kiuj moviĝas. Ĉe la alia bordo imprese etendiĝis la malsuprenŝiritaj fortikaĵaj muroj de Dura Europos : la granda turo 19 disfalis parte, tiel, kiel arbo kun malsanaj radikoj. En la jaro 256 la persaj invadantoj ĉi tie atakis ĝin per tio, ke ili fosis irejon. La romianoj alvenis por serĉi ilin en la tunelo. En la malhelo ili renkonte paŝis reciproke,…