Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: krokodilo

  • Cezar: Krokodila poetĉasado (rimpoemo)

    - 15 Dec 2009
    krokodilo, danco, klaŭno, osto, imperiestro de Ĉinio, ŝtonkapo, libroj
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-krokodila-poetcasado-rimpoemo.html Cezar Krokodila poetĉasado Ek do al poetĉasado, por tre suka grasa plado. De la kapo ĝis piedo ili estu nia predo. Ĉar poetoj nin nur mokas, ni, la krokodiloj, vokas: Ek nun, al poetĉasado, eksilentu fanfarado! Nur ĉar krokodil' balbutas, ĝi ja ne senage brutas. La bastardojn sen respekto voru la ĉasadprojekto. Kaj se do poetoj mankos, ni al Dio nia…

  • Hans-Georg Kaiser: Verda krokodilo (rimpoemo)

    - 15 Dec 2009
    Verda krokodilo
    Hans-Georg Kaiser Verda krokodilo Mi estas verda krokodil' kaj vivas dece en trankvil'. Ĉu en la klubo, ĉu ĉe plaĝo, mi agas ruze kaj kun saĝo. Mi serĉas manĝon kun fervor' kaj voras ĉion kun furor'. Eĉ vortojn de poet' mi glutas. Sed – ve – silentas mi, eĉ mutas! Ho, Esperanto estus rev', se regus min ne nur la dev'! Mi lingve tial krokodilas. En Esperanto mi ne brilas. https://cezaroriginaloj.blogsp…

  • Cezar : Klubo "Krokodilo" (originala poemo)

    - 14 Dec 2009
    Krokodilhomo
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-klubo-krokodilo-rimpoemo.html Cezar Klubo "Krokodilo" Krokodila Esperanto, jen alia stranga vanto: Oni gestas kaj balbutas, sed aplombe eĉ kondutas. Krokodila Esperanto, jen nacia glorokanto: Se klub' krokodilparolas, Esperanto ne plu rolas. La ŝatant' de Esperanto refariĝu komencanto! Ĉar, se krokodiloj regas, tiuj nur neŭrozojn flegas. PS: http://www.ikso.net/kantaro/krokodilo