Keyword: prelego
-
Esperanto kiel pensilo pri kultura diverseco
La 26-an de Aprilo 2019, partoprenantoj de la 9-a Azia Kongreso en Danango , Vjetnamujo , spektis 18-minutan prelegon mian, " Esperanto kiel pensilo pri kultura diverseco " (2,3 GB). Danke al la retejo Lingvaj Rajtoj , ankaŭ spekteblas malpli peza versio ĉi tie (56 MB). Alklaku la ligilon de la prelego por spekti ĝin. Viaj komentoj estas bonvenaj! Mi mem ne povis ĉeesti la Kongreson. Sed KAEM afable petis min registri videoprelegon. Mi faris tion en mia hejmo per mia poŝtelefono -- i…
-
Esperanto: La lingvo de interkultura dialogo
La 31an de Marto 2019 mi faris prelegon (plejparte) anglalingvan, "Esperanto: La lingvo de interkultura dialogo". Ĝi estis parto de bunta, tuttaga aranĝo de diverstemaj prezentaĵoj, kadre de la konata TEDx-aranĝo, sendepende organizita aranĝo laŭ la stilo de TED-konferencoj . Ĝisdatigo, Februaro 2020 : Jen, finfine, la 15-minuta prelego surrete: " Esperanto: A Language no one Owns ". En tiu matena sesio, krom mi, estis radio-prezentistino Mirchi Shezzi ( anglalingve ); filmaktorino, Kalyani…
-
Diskuto pri literaturo Esperanta
Nokte venis en la koron via memoro Kiel en sovaĝejon kvieta printempo Kiel en dezerton lanta vento Kiel al malsanul' ial paco. Jen mia esperantigo de verso de Faiz Ahmed Faiz . La verso en la hindustana (en la skribo nagario ) tekstas jene: रात यूँ दिल में तेरी खोई हुई याद आई जैसे वीराने में चुपके से बहार आ जाए, जैसे सहराओं में हौले से चले बाद-ए-नसीम जैसे बीमार को बे-वजह क़रार आ जाए. Latinlitere, laŭ la sistemo ITRANS ( pria artikolo anglalingva ): raat yuu.N dil me.n terii…
-
Inkluzivi la lingvojn de infanoj
Kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo , mia universitato, Azim Premji University , organizas prelegon de d-ro Dhir JHINGRAN ( profilo angle ). Li estas direktoro de la Fondaĵo pri Lingvo kaj Lernado ( Language and Learning Foundation ) en Nov-Delhio. Jen la elangligita resumo de lia prelego: *** Lingvolernado en Barato fokusas pri parkerado, ĥora ripetado kaj praktiko pri kopiado / manskribado. Estas malmulte da fokuso pri signifo-kreado. Infanoj pleparte estas pasivaj. Tiuj ĉi…
-
Konkurso: La voĉdonado komenciĝis!
Bonvolu viziti la konkursan paĝon ĉe Lernu.net. Vi rajtas tie elekti 3 reklamilojn el 60 proponoj. Mia filmeto "How Esperanto Can Change the World" (pri kiu mi blogis pasintfoje ) estas la 24a sur tiu paĝo. Vi povas spekti tiun filmeton ankaŭ en DotSub kun subtekstoj en Esperanto, la angla, franca (ĝis nun, parta), germana hispana, hungara, kaj portugala.
-
How Esperanto Can Change the World - video prelegeto
La 17an de aprilo ĉi-jare, mi faris 5-minutan prezentaĵon (anglalingvan) pri Esperanto dum la unua sesio de Ignite ( En ) , ĉi tie en Hajderabado, Barato. Ĉirkaŭ 200 homoj ĉeestis la aranĝon (dum kiu estis naŭ pliaj prelegetoj same 5-minutaj ). Oni alŝutis mian prezentaĵon "How Esperanto Can Change the World" (Kiel Esperanto povas ŝanĝi la mondon) al YouTube . Se vi scipovas la anglan (kaj/aŭ vi eble volas vidi min paroli! ), bonvolu viziti tiun ĉi paĝon en YouTube…
-
Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj
La esperantigo de prelego de Tove Skutnabb-Kangas, "Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj" aŭdeblas en (kaj elŝuteblas de) la retejo de Lingvaj-rajtoj.org. Konata interpretisto Istvan Ertl esperantigis tiun ĉi gravan kaj bonegan ( anglalingvan ) prelegon de Skutnabb-Kangas. Ŝi faris la ĉefprelegon dum la simpozio "Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato", ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo en aprilo 2008. Temis pri simpozio okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-As…