La 17an de aprilo ĉi-jare, mi faris 5-minutan prezentaĵon (anglalingvan) pri Esperanto dum la unua sesio de Ignite (En), ĉi tie en Hajderabado, Barato. Ĉirkaŭ 200 homoj ĉeestis la aranĝon (dum kiu estis naŭ pliaj prelegetoj same 5-minutaj).

Oni alŝutis mian prezentaĵon "How Esperanto Can Change the World" (Kiel Esperanto povas ŝanĝi la mondon) al YouTube.
Se vi scipovas la anglan (kaj/aŭ vi eble volas vidi min paroli! ), bonvolu viziti tiun ĉi paĝon en YouTube.